Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli lar ?e informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi mal ?ojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...
La 09an de majo 2013
La 9an mi prenis la trajnon de la urbo I ?aki en la gubernio Fuku ?ima al la urbo Hirono. Mia celo estis revizito al J-vila ?o.
J-Vila ?o estis piedpilka trejnejo, kiun TEPCO donacis al la gubernio Fuku ?ima kiel kompenson pro nebonvenaj instala ?oj, nome la nukleaj centraloj n-ro 1 kaj 2 de Fuku ?ima. TEPCO ekkonstruis J-Vila ?on en 1995 kontra ? 13 miliardoj da enoj kaj finkonstruigis ?in en 1997, ekipitan de la piedpilkejo kun kapacito de 5000 homoj, ludejoj por diversaj pilkoludoj, endoma kaj eksterdoma trejnejoj kaj lo ?ejoj.
La 11an de marto 2011, kiam okazis la granda tertremo, ?i ne difekti ?is serioze, kaj tiun tagon ?i estis uzata kiel rifu ?ejo. Sed post la akcidento en la nuklea centralo n-ro 1 de Fuku ?ima la rifu ?intoj devis ree rifu ?i al aliaj lokoj, ĉar ?i situas en la radiuso de 20 kilometroj de la centralo. Nun ?i estas uzata kiel la bazo de 10 mil laboristoj, kiuj ekiras de ĉi tie al la centralo por riparado, vestinte sin per protektaj vestoj kaj masko. _ Ekde la 1a de januaro 2013 fondi ?is ĉi tie “la Ĉefoficejo de TEPCO pri restari ?o†por plirapidigi kompensadon kaj purigadon, kaj por tio pli ol 4000 homoj laboras por tiu celo.
Kiam mi venis ĉi tien en oktobro 2011, mia taksio estis tuj forpelita de la ĉefa domo de J-Vila ?o, sed tiun ĉi fojon, surprize, mia taksio estis alkondukita al la ĉefa enirejo. _ La taksi ?oforo diris al mi, ke mi povos eniri, do mi eniris, ka ?ante mian fotilon sub la vesta ?o. Ĉe la enirejo neniu de ?oris, do mi, iom timeme sed libere, povis eniri.
Dekstre trovi ?is kelkaj se ?oj. Ĝi estis “Kunsidejeto por edukado pri radioaktiveco†. _ Tiu edukado estas deviga por ĉiuj laboristoj, kiuj nove eklaboros en la centralo. Sur la tabulo estis kelkaj paperoj, kiuj montras per fotoj, kiamaniere oni devas protekti sin per maskoj kaj protektvestoj. La ? mia scio, laboristoj devas vidi vidbendon pri radioaktiveco kaj nukleaj centraloj, sed ĉi tie nenie trovi ?is aparatoj por tio. Eĉ la ejo ne estis ĉambro. Tio signifas, ke novaj laboristoj devas eklabori sen sufiĉe da edukado en la dangeraj lokoj.
Mi pli profunden eniris la ? la koridoro. Kaj ekstere trovi ?is pretkonstruita domo. La pordo ne estis bone fermita, do mi povis vidi la internon. Ĝi estis konservejo de protektvestoj nomataj Tyvex. Tiu vesta ?o estas malpeza kaj forta, farita el polietileno, do en ĉiu centralo laboristoj vestas sin per ?i, tamen ?i ne protektas ilin kontra ? radioaktiveco. Kiam la laboro fini ?as, laboristoj for ?etas ?in en la grandan plastan sakon, ĉar ?i jam fari ?is malaltnivele nuklea ruba ?o.
Nuklea industrio estas nekredeble kontra ?media. Por unu reaktoro laboras 3000 laboristoj, do la ? simpla kalkulo, en 54 reaktoroj en la tuta Japanio laboras 16500 homoj ĉiun tagon, sekve ekestas 16500 poluitaj vesta ?oj, maskoj, ?uoj ktp. kiel nerecikligeblaj ruba ?oj. Oni devas eterne konservi tiujn ruba ?ojn, okupante grandan terenon neuzeblan por aliaj celoj. Aliflanke kompanioj, kiuj produktas tiujn vesta ?ojn, profitas multege, kaj super tiuj kompanioj regas TEPCO kaj pli multe profitas.
Sur la muroj de la ĉambro vidi ?is diversaj rimarkigoj, ekzemple :
“Ne forgesu kunporti APD-on (alarman po ?dozmetron)†. Tiun aparaton laboristoj devas kunporti, kiam ili laboras, kaj poste ili notas la kvanton de radioaktiveco en la kajero, al kiu ili elmeti ?is. Tiu kajero atestas, ke ili laboris en la nukleaj centraloj, kaj se ili suferos pro kancero en la postaj jaroj, ili povos ricevi avanta ?on en la kuracado (la ? mia supozo, sed mi ne povis trovi tiun informon en interreto). Kial ili forgesas kunporti la aparaton ? Ĉu por ?ajnigi, ke ili ne ricevis pli da radioakteveco ol la limo de la normo (50 milisivertoj jare, kaj 100 milisivertoj en 5 jaroj) ? Se ili superis la limon, ili ne plu povas labori en la centraloj. Por eviti tion, ĉu ili intence forgesas la dozmetron ?
Alia atentigo estis “Vizitu JV-klinikon. Se vi havas altan sangopremon, tio povos ka ?zi grandan akcidenton. Por protekti vin kaj viajn kolegojn, vi konsili ?u kun la kliniko†. Labori en tia dan ?era sanstato ja ne estas bone, sed ĉu tiu atentigo ne signifas, ke TEPCO ne ekzamenas laboristojn bone, kiam ?i dungas ilin, ĉar alta sangopremo ne tuj aperas, sed da ?ras longe. Car laboristoj timas perdi laboron, ili ne iros al la kliniko memvole. Do en la centralo laboras laboristoj kun alta sangopremo kaj povos okazigi grandan problemon a ? akcidenton. Tio estas terura afero.
Alia nekomprenebla atentigo estas “Ne faru malbona ?on al maskoj†. Certe temas pri maskoj konservataj en tiu ĉambro kaj poste uzataj de aliaj laboristoj. Kial laboristoj faras tian fiagon al maskoj ? Kian malbona ?on ? Ĉu tiu atentigo ne signifas malaltan nivelon de laboristoj ?
Mi restis en J-Vila ?o dum 10 minutoj, sed neniu atentis mian ĉeeston. Oni povas klare vidi, ke mi estas eksteruloj kaj voja ?anto, ne koncernata al la laboro en la centralo. Tiu senatento estas terura. Se mi vestus min per Tyvex, mi povus eniri pli profunden, kaj se mi estus teroristo, mi povus doni grandan dama ?on al TEPCO kaj riparada laboro.
Mi revenis al la stacio Hirono. Kiam mi venis ĉi tien en oktobo 2011, jam estis permesite al ni viziti la urbon pro relative malalta radioaktiveco, sed ankora ? nun ne multe vidi ?is lo ?antoj. Banko, kelkaj vendejoj kaj la mezlernejo estis malfermaj, sed sur la strato malofte vidi ?is homoj. Mi renkontis maljunulinon. Ŝi ripetis : “Estas mallume, mallume†. Ŝi revenis al la urbo, sed en ?ia najbara ?o malmultaj homoj lo ?as, do estas mallume en la distrikto, sed al mi ?ajnis, ke en ?ia koro estas mallume kaj anka ? ?ia estonteco estas malluma.
Ne forgesindaj estas vortoj de la taksi ?oforo : “Mi aprobas nuklean energion, ĉar dank’ al la centraloj la urboj ĉirka ? tiuj fari ?is prosperaj. Krome la ? la nacia politiko la registaro adoptis nuklean energion†. Mi tute ne komprenis lian pensmanieron. Se li lo ?us tute for de la centralo kaj neniam suferus pro la akcidento, li povus diri tion, sed li lo ?as en la urbo Hirono, kie malaperis infanoj kaj geknaboj kaj ne revenas lo ?antoj pro forta radiokativeco. En tiu malfacila situacio li estas ankora ? sorĉita de la vortoj “nacia politiko†kaj “ekonomio†.
En la urba halo en la distrikto Onahama estis ekspozicio pri la katastrofo en la urbo. En ?i oni prezentis “Deklarojn de lernantoj†. Mi tradukos tri el tiuj.
Ganbappe ! ("Ni strebu !†)
Ni dankas al helpantoj el la tuta Japanio !
Ni strebos plu por la forpasintoj en la tertremo kaj la cunamo !
Ni faros ion, kio ?ojigas aliajn !
Ni kunlaboros kun niaj familianoj, kaj kune strebu !
(Lernantoj en la 4a-lernojaro de la elementa lernejo Ni ?iki)
Ganbappe-deklaro “Kion ni volas reakiriâ€
– 1. Bongustajn man ?a ?ojn kaj trinka ?ojn de Fuku ?ima.
– 2. Vivon, en kiu ni povos ludi en na ?ejo kaj en rivero sen ?ene de radioaktiveco.
– 3. Lernejajn aktivadojn kiel ekskurson kaj sportan tagon.
(lernantoj en la 5a lernojaro en la elementa lernejo Nagakura)
Ni deklaras jenajn aferojn por la restari ?o de I ?aki
– 1. Mi klopodu bone lerni kaj bone ludi kaj fartu bone ĉiun tagon kun ridoj.
– 2. Mi klopodu havi vastan koron kaj kunlaboru kun amikoj.
– 3. Ni taksu alte la rilaton kun aliaj homoj, kaj salutu agrable al ĉiuj.
– 4. Ni klopodu helpi niajn gepatrojn kiel unu el la familianoj.
– 5. Ni prenu ruba ?ojn, kiujn ni trovos, por protekti la naturplenan urbon I ?aki.
– 6. Ni faru tion, kion ni povas fari, por realigi nian revon.
(lernantoj en la 6a lernojaro en la elementa lernejo I ?asaki)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.