Noto : la ĉi-suba artikolo aperis post artikolo de Henri Masson informanta pri la aperigo de la ĉinlingva versio de 7000 tagoj en Siberio, farita de Ŝi Ĉengtai el la esperanta versio.
Okaze de tiu evento ni opiniis interese fari kelkajn demandojn pri tiu temo al la tradukinto de la kroata originalo en esperanto. Temas pri KreÅ imir Barkoviĉ, Ä enerala sekretario de SAT, kiu pro tiu traduko ricevis la OSIEK-premion en la jaro 2002.
Kiel vi konatiÄ is kun tiu verko ?
Kroata eldono de 7000 tagoj aperis en la sepdekaj jaroj kaj okazigis grandan bruon kaj intereson de la publiko. Estis la unua fojo kiam oni klare kaj publike denuncas la krimojn de Stalin en tiama Jugoslavio. Cetere, ĉiuj eldonejoj rifuzis eldoni Ä in pro timo kaj fine nur la eldonejo "Globus", kiu estis antaÅ bankroto, akceptis eldoni Ä in. En unu jaro la tuta eldonkvanto estis vendita kaj tio savis la eldonejon. En la jaro 1972 tiu verko ricevis literaturan premion de la tagĵurnalo "Vjesnik" kaj tuj aperis la dua eldono. Pro scivolemo mi aĉetis kaj legis Ä in.
Kial vi decidis traduki Ä in ?
En la jaro 1945 (kiam mi estis unujara), mia patro kiel regula kroata soldato estis militkaptita kaj kun centmiloj da aliaj militkaptitoj transportita al la direkto de Oriento. Mi demandis min ĉu li ne troviÄ as ie en Siberio, kiu estis la celo de multaj el tiaj kazoj. Ja, la serĉado de mia patro kiun entreprenis mia patrino estis tute vana. Krome mi estis persvadita ke tiu enhavo nepre devas esti legata kaj diskonigata en la tuta mondo. Do mi decidis esperantigi Ä in kaj pro tio mi tuj kontaktis kun Karlo Åœtajner por peti la tradukpermeson. Mi esperis eventuale ion ekscii pri mia patro, sed inter la milionoj da kondamnitoj en Siberio estus vera hazardo ke Åœtajner renkontus kaj konus lin.
Kial Ä uste SAT eldonis Ä in ?
Post la fintraduko de la libro kaj lingva kontrolo de pluraj konataj esperantistoj (Jean Thierry, Ivo Lapenna), mi serĉis eldoniston. SAT pro malbona financa situacio ne povis tion fari. Unue mi havis akcepton de finna eldonejo sed post kelka tempo alvenis mallonga letero kun jena teksto : "Ni tre bedaÅras ne povi eldoni vian tradukaĵon, ĉar temas pri nia Orienta najbaro kaj tio povu endanÄ erigi nian agadon". Iun belan tagon, la bona sorto gvidis al la SAT-ejo Lina Gabrielli, al kiu mi rakontis pri la eldonproblemo. Åœi esprimis pretecon eldoni Ä in kaj financi la eldonon kondiĉe ke Ä i ne aperu sub Å ia nomo sed sub la nomo de SAT. La PK akceptis tiun proponon kaj la libro aperis sub la nomo de SAT.
Kiel la libro estis akceptita en Sovetunio ?
Tiu libro estis malpermesita en Sovetunio kaj en Ä iaj satelitoj. Nun, post la falo de la Berlina muro kaj la disfalo de Sovetunio, estis malfermitaj arkivoj de KGB. Mia rusa kamarado, kiu faris esplorojn en tiuj arkivoj, informis min ke mia nomo troviÄ as en la sliparo de KGB kiel malamika persono, pro tiu traduko de la libro de Åœtajner.
kaj en Jugoslavio ?
En Jugoslavio (ĉar Ä i aperis kun la permeso de Tito), Ä i havis grandegan sukceson kaj kiel mi jam diris, Ä i ricevis literaturan premion. Aperis pluraj eldonoj en Kroatio sed ankaÅ en aliaj lingvoj (angla, franca, germana, ktp). Ä´us aperis ĉina eldono (lanĉota dum la UK en Pekino), farita laÅ la esperanta traduko kaj la japana eldono estas en preparo.
Kiel okazis via renkontiÄ o kun Åœtajner ?
Åœtajner estis tre afabla kaj agrabla persono. Li kaj lia edzino Sonja akceptis min en sia Zagreba hejmo. La unua surprizo por mi estis, ke sur la muro de lia laborĉambro estis la bildoj de Marx, Engels, Lenin kaj Tito. Mi tute klare demandis lin, kial li ankoraÅ havas tiujn fotojn, malgraÅ la 20-jara sufero en Siberiaj koncentrejoj. Kun rido li klarigis al mi ke tio, kio estas en Sovetunio havas nenian rilaton kun komunismo. Ke Ä i estas perfido de komunistaj ideoj. Li nomis tion "ruÄ a faÅ ismo". Pro tio li restis daÅre komunisto kun siaj idealoj pri pli justa kaj pli egaleca mondo. Post sia reveno el Siberio, li vizitis plurajn kapitalistajn landojn kaj konstatis ke tiuj liaj idealoj estas daÅre valoraj kaj necesaj. Åœtajner diris al mi ke lia celo kaj lia promeso al la samsortaj kamaradoj estas ĉie diskonigi la veron pri Stalin kaj stalinismo, por ke tio neniam plu ripetiÄ u. Kun entuziasmo li akceptis ke mi traduku la libron esperante kaj li postulis nenian aÅtorhonorarion. Mi diris al li ke la esperanta merkato estas malgranda sed ke mi certigas al li ke Ä i estos legata de esperantistoj sur ĉiuj kontinentoj. Por li tio estis la plej grava kaj ĉefa celo.
Dektri jarojn post la disfalo de Sovetunio, kial tiu libro restas plu legenda por la novaj generacioj ? Ĉu la entenata mesaÄ o daÅre havas sencon en la nuna epoko ?
Legi Ä in estas tre grava por ĉiuj. Unue, tio estas bela ekzemplo kiel oni povas la plej belajn ideojn misuzi kaj perfidi, transformi en diktatorecon pro la simpla potenc kaj povavido. Same kiel oni devas neniam forgesi la krimojn de Hitler kaj naziismo, holokaÅston kaj ekstermadon de diversaj etnoj kaj popoloj, ankaÅ oni ne devas forgesi tiujn krimegojn de Stalin, kiu nomis sin komunisto kaj ekstermis same milionojn da senkulpaj homoj. Ja, ankoraÅ ekzistas similaj reÄ imoj sin nomantaj komunistaj, kiuj tre similas al tiu de Stalin (kiuj cetere ankoraÅ hodiaÅ adoras kaj heroigas lin !!!), kaj pri kiuj ni eble iam en estonto legos similajn librojn. Kiam Åœtajner revenis post 20-jara vivo en Gulago, multaj el liaj komunistaj kamaradoj, aÅ rifuzis kontakton kun li, aÅ akuzis lin pri la perfido de komunismo kaj socialista idealo. LaÅ ili, tio estis "eraroj" de Stalin, sed tio devis resti interne de la komunista movado. Vane li provis komprenigi al ili ke tio havas nenion komunan kun komunismo kaj socialismo. Eĉ hodiaÅ, pluraj sinceraj komunistoj simple fermas la okulojn antaÅ la faktoj kaj eĉ ne volas legi, informiÄ i aÅ paroli pri tio. Do, jes, tiu libro kaj Ä ia mesaÄ o daÅre havas sencon en la nuna epoko. Per la eldono kaj distribuado de tiu libro SAT kiel kultura, eduka asocio, plenumas unu el la ĉefaj punktoj de sia Statuto kio estas "helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, Ä uste kompreni kaj prijuÄ i ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve elekti memstare la vojon kiun ili opinias plej rekta kaj plej irebla, kaj batali kontraÅ la dogmiÄ o de instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj". Jen do, kial estas bone ke ĉiu esperantisto legu Ä in.
el la SAGO n°8, aÅgust-septembro 2004
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
PoÅ tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiÄ i kun SAT-anoj en Parizo, informiÄ u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aÅ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paÄ o, skribu al paÄ o-aranÄ ulo.