sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita dimanĉon la 23an de oktobro 2022 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










Cart : La fosiloj (Malnova franca fabelo)




Antaŭ multaj centjaroj iu franca reĝo venigis tri laboristojn kaj diris al ili :


- Gravan premion mi donos al tiu, kiu fosos plej longan sulkon.


La du unuaj laboristoj komencis disputadi pri la meritoj de siaj fosiloj :


- Bona fosilo devas esti longa - diris unu.


- Ĝi devas esti larĝa - diris la alia.


Dum ili disputadis, la tria per pli-malpli bona fosilo fosis sian sulkon kaj gajnis la premion.


Esperantistoj, karaj kunlaborantoj, ni ne perdu nian tempon, babilante kaj diskutante.


Nia fosilo estas bona, ni fosu nian sulkon !


Vivu nia Zamenhofa Esperanto !


TH.CART


Th. Cart


(Lingvo Internacia, 1907, n.9, p.385-386).

Sama rubriko :


puce Ferenc Szilágyi : Tre moderna fabelo

puce Lippe : Fabeleto (rimpoemo)

puce Cart : La fosiloj (Malnova franca fabelo)




Supren