sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita dimanĉon la 23an de oktobro 2022 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










Lippe : Fabeleto (rimpoemo)




Elvira Lippe
Fabeleto


Gnomo paŝis en arbaron,
Grizan havis li hararon,
Muske verdan la ĵaketon,
Funge ruĝan la ĉapeton.

Fabeletojn en korbeto
Portis li por sciureto.

Gnomo paŝis kaj laciĝis.
Li laciĝis kaj sidiĝis
Sur la molan, varman teron,
Sub la verdan juniperon.

Korbon li en manoj tenis, –
Nun silente dormo venis.

Je rezin‘ aer’ odoris,
Pego frapis, gufo ploris...

La korbeto renversiĝis
kaj fabeloj elverŝiĝis.



Sama rubriko :


puce Ferenc Szilágyi : Tre moderna fabelo

puce Lippe : Fabeleto (rimpoemo)

puce Cart : La fosiloj (Malnova franca fabelo)




Supren