Kvankam li anta ?e jam verkis novelojn kaj teatra ?ojn, la romanista kariero de Julio Vern’ komenci ?is en 1862, kiam li konati ?is kun la eldonisto Hetzel. Tiu ĉi tuj entuziasmi ?is pri lia verko Kvin semajnoj en flugbalono , kaj proponis al li kontrakton. Hetzel estis influita de la ideoj de la ?urnalisto Johano Mase’ (Macé), fondinto de la Ligo pri instruado, kiu batalis por eduka sistemo publika, laika kaj atingebla por ĉiuj sociaj tavoloj. Dungante Vernon, kiu restis fidela al li dum sia tuta kariero, Hetzel do havis samtempe komercan kaj pedagogian celon : temis ne nur pri produktado de facile vendeblaj varoj, sed anka ? pri kreo de verkoj, kiuj utilu por la klerigo kaj morala edifo de la tiamaj junuloj, kiuj espereble i ?u pli sa ?aj ol siaj gepatroj.
Se ju ?i la ? la nun disponeblaj dokumentoj, la ideologio de Vern’, nur parte kaj kriple esprimita en liaj verkoj, ne estas tute klara. Äœi fakte spegulas la kontra ?dirojn, kiujn frontis multaj tiamaj progresemaj bur ?oj. En leteroj li malferme deklaris sin kontra ?drejfusano, kaj mal ?ate parolis pri la parizaj komunumanoj en 1871. Hetzel devis iom mildigi liajn akrajn priskribojn pri la « juda tipo » en iu romano. Kvankam li montris certan simpation al la naciliberigaj bataloj, kiuj tiam okazis en E ?ropo, li tute ne kritikas la francan imperiismon en la kolonioj. Kiam li asertas, tra la bu ?o de Nikolao Vanof en sia lasta nefinita romano, ke « Esperanto, tio estas la plej certa, la plej rapida vehiklo de la civilizado », supozeble temas pri la blankula civilizo, kiu alportos ĉion bonan al la sova ?aj afrikanoj. Aliflanke indas mencii, ke Vern’ anka ? estis influita de parte liberecanaj ideoj. Pri tio atestas la personeco de kapitano Nemo, kiu kreis sian apartan submaran socion, kaj senmotive dronigas komercajn ?ipojn. Tio anka ? estis motivo de konflikteto kun Hetzel, kiu petis, ke tiuj atencoj estu iel « pravigitaj ». Se Verno rezistis tiurilate, li male devis cedi pri la lastaj vortoj de la kapitano. « Sendependeco » i ?is « Dio kaj Patrio »... Pli interesa, la ? politika vidpunkto, estas unu el liaj lastaj romanoj, En Magelanio, postmorte publikigita en 1909. Äœi priskribas la itineron de fervora anar ?iisto, kiu i ?as gvidanto de utopia societo en fora lando, kaj fine devas forlasi ?in pro la konstato, ke li perfidis siajn idealojn, provante realigi ilin...
Alia nuancinda punkto estas la rilato de Vern’ al la scienca progreso. Li klare trovi ?is sub la influo de la pozitivisma filozofio de A ?gusto Komto, certe multe entuziasmi ?is pri ĉiuj novaj inventa ?oj, sed tamen ne blinde fidis al senlima scienca progreso. Jam en sia unua romano li anta ?vidas, ke iam aperos ma ?ino kapabla detrui la planedon. Priskribante la ekvilibran uzon de la maraj riĉa ?oj fare de kapitano Nemo, li avertas pri la fakto, ke la naturo ne estas senlime ekspluatebla.
Kaj nun ? Post unu jarcento la situacio draste ?an ?i ?is. La homoj tute ne plu fidas je la scienca progreso, kaj eĉ ofte kontra ?staras al ĉiu nova ?o, ne nur surbaze de pravaj timoj pri lastatempaj misuzoj de sciencaj malkovroj, sed anka ? pro neraciaj kialoj (« oni ne perfortu Panjon Naturon ktp... »). Pli kaj pli malmultaj estas la kandidatoj por sciencaj studoj (ne mirige, se konsideri la laborkondiĉojn, kiuj atendas ilin...), kaj la avera ?a nivelo de scienca kulturo pli kaj pli malkreskas (kun la ?enerala kulturnivelo, cetere...). Tial la centjari ?o de la morto de Vern’ eble estas oportuna momento por rememorigi plian fojon, ke socia progreso ne eblas sen disvastigita klereco, kaj ke scienco ne estas nur ilo je la servo de la kapitalisma imperiismo. Äœi anka ? devus utili al la formi ?o de memstare pensantaj spiritoj, kapablaj kritike observi la mondon kaj sin mem.
el la SAGO, marto-aprilo 2005
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.