Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Albert Einstein kontraŭ antaujuĝoj kaj penskutimoj
puce Citaĵoj de Roger Bacon (1214 -1294)
puce Karlo Francisko Brendel pri la nova kaj la kutima
puce Pikemaj aforismoj el Sovetunio
puce Spontanaj diroj

Pikemaj aforismoj el Sovetunio


Pikemaj aforismoj el Sovetunio

el „Literaturnaja gazeta“

Mi ne mensogas kiel aliaj, mi disponas pri pluraj variaĵoj de la vero. B. Bishev

Ĉio pasas, sed io tamen restas. A. Davidoviĉ

Fine li trovis sin mem, sed ne plu rekoneblis. M. Frenkel

Ankaŭ persistemo lastfine estas nur efemera afero. M.Miŝhin

Kiom la sorto lin dorlotis ! Dum lia tuta vivo li rajtis decidi sin por la pli malgranda malbonaĵo. B.Brajnin

La kapablo pensi diferencigas la homon ne unuavice de la simioj, sed homojn de homoj. W. Ĥotĉinski

Nur streĉu vian memoron, vi ĉiam trovos ion, kion vi rapide volas forgesi. O.Popov

El Erraroj ohni lerhnas ! L. Krainov

Plej multekosta por ni estas tio, kion ni tute ne bezonis. L.Leonidov

Ne sufiĉas iri tra kudrilotrueto, oni ankaŭ devas povi pruvi, ke oni estas kamelo. G.Aronov

Li povis fari du aferojn samtempe : diri tion kaj fari alian. W.Dubinski

Ĉiuj estas samaj, nur la monumentoj estas diversaj. I. Kaniŝaj

La spirito venkas hurdon post hurdo, sed la stulteco ne konas obstaklojn. W.Lebededev

Labordivido : Mi pensas ke LI ekzistas. A.Ras

Ne skribu kiel geniulo ! Ĉu vi eble estas pli bona ol la aliaj ? O.Popov

Kelkaj aferoj estas al ni tro karaj, aliaj nur ne pageblaj. I.Ivanov

Kelkaj homoj povus fari multon el sia vivo, se ili ne estus tiom praktikaj. G. Mitĉev

Se vi faras karieron, vizitu min poste. W.Turenko

Kelkaj laboras en la sfero de la produktado, aliaj trovis okupon en la konsumado. I.Ivanov

La nekrologo estas la sola ĝenro, en kiu la problemo de la pozitiva heroo estas komplete solvita. A. Kryŝanovski

Pro strangaj kaŭzoj trafas nin ĉiam tio, kion ni jam delonge atendis. L. Leonidov

Kiom ofte ni petas, se ni devus postuli, kaj postulas, se ni devus peti. A.Ras

Plej oportune estas, se oni portas sian krucon sur la dorso de alia. J.Jablonski

Sukcesanonco : En la dua jarkvarono la fabriko por la konstruado de pezaj maŝinoj en sia konsumprodukta programo produktis 3000 halterojn. Tio estas 300 da halteroj pli ol efektive. I.Ivanov

Post farita laboro estas bone ripozi. Sisifo. W.Koletĉizki

Kiu havas nomon, povas rezigni pri titolo. A.Ras

La malhelaj okulvitroj gardas la okulojn, sed la roze ruĝaj la sanon. I KortnevAntaŭ ol vi pruntedonas al amiko monon, pripensu kio pli gravas. W. Devjaty

Estas tri prognozoj : ĝustaj, malĝustaj kaj sciencaj. G.Ubekov

Ĉiu el liaj libroj estis atentofrapa – por la parodiistoj. A.Kryŝanovski

Ne havas sencon post iuj esceptoj ankoraŭ serĉi regulojn. B.Zwetanov

Feraj reguloj havas ferajn esceptojn. I.Jablonski

La scienco eltrovis, ke ni plej ofte iras en magazenojn, se ni volas aĉeti ion. S.Skotnikov

Simple esti homo ne sufiĉas. „Nia“ homo oni devas fariĝi. M.Waisberg

Ili baldaŭ trovis komunan lingvon – ili uzis la samajn vantajn frazaĉaojn. I.Ivanov

Se jam malvastkore, tiukaze tute ! S.Skotnikov

Homoj, kiuj ne lernis ion, kapablas al ĉio. W.Stefanov

En la komenco estis la vorto, kaj poste... vortoj, vortoj, vortoj... W. Maan

Maljustecon mi ne povas elteni – tial mi prefere fermas la okulojn, se mi vidas tian. A.Ras.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio