Sándor PETŐFI
SOVAĜA FLORO DE LA NATURO
Ĉu alboji, ĉu ekmordi
min, hundaĉoj, vi arogas ?
Oston ĵetos mi algorĝe,
tian, ke ĝi vin sufokas !
Tondu ja kadukajn plantojn,
kiujn ŝirmas vitra mur’,
sed mi estas sovaĝfloro
en senlimo de l’ natur’.
Poezion instruistoj
per baston’ en min ne knedis,
al lerneja regularo
la anim’ neniam cedis.
Sur ĝin sin apogu, kiu
limas marŝi sub lazur’,
sed mi estas sovaĝfloro
en senlimo de l’ natur’.
Mi ne volas por vi flori,
delikataj stupaj nuloj,
vominkline ĝeniĝemaj
aĉaj subtilstomakuloj.
Estas, kiu, sanagusta,
min salutas kun plezur’,
ja mi estas sovaĝfloro
en senlimo de l’ natur’.
Tial do jam por eterne
lasu bele min en paco,
ĵeti pizojn sur la muron
estas ja senfrukta laco.
Se vi ĉikanemas, nu, min
kaptu — restos sanga spur’,
ĉar mi estas sovaĝfloro,
dorna floro de l’ natur’.
traduko de : Kálmán Kalocsay
Sándor PETŐFI :
SOVAĜA FLORO DE LA NATURO
A természet vadvirága (1844)
Kial min pribojas, mordas
Vagaj hundoj, aĉaj, fi !
Ĵetos mi mordaĵon tian...
Certe tuj glutmortos vi.
Pritondadu en forcejo
Mincajn kulturplantojn plu ;
Mi sovaĝa floro estas
De senlima la natur’.
Dresis min pri poezio
Ne, bastone, instruist’,
Mia menso ja ne cedis
Al lerneja regul-list’.
Sin subtenu regulare
Hom’ timema eĉ por paŝ’.
Mi sovaĝa floro estas
de l’ natur’, ne forcejaĵ’.
Mi ne floras por vi, povraj
Elektemaj uloj, vi,
Kies febla stomaketo
Tuj suferas pro neni’.
Ja troviĝas tamen homoj
Kun sentemo pri bongust’,
Kiuj al la sovaĝfloro
venas kun saluta just’.
Do vi min plu ne ĝenadu,
Lasu min bele en pac’.
Vanaj estas pizoĵetoj
Kontraŭ muron kaj minac’.
Se vi tamen havos emon
min agaci je refoj’ :
de l’ senlima naturego
’stas mi d o r n a sovaĝflor’.
Tradukis : Blazio Vaha
Notoj :
1) Petőfi ne plaĉis al tiutempaj kritikistoj. Ankaŭ la kritikistoj ne plaĉis al li, kaj supre vi vidas, kiel li reagis.
2) Similajn poetajn kolerojn mi spertadas ankaŭ ĉe Esperanto-poetoj : tio instigis min serĉi paralelajn sentojn en nia nacia (hungara) literaturo. Alinuancajn ofendiĝo-poemojn oni havas ankaŭ de Attila József (rekte kontrau Babits ; kun posta pentopoemo).
3) La traduko de Kalocsay estas pli bona, mi pensas. Mi vidas, ke Kalocsay havas pli bonajn rimojn, sed mi aldonas : ankaŭ pli bonajn, ol Petőfi mem. Lia celo estis produkti tre resprimplenan kaj klaran poemon en Esperanto, kaj li (laŭ mi) sukcesegis.
Petõfi Sándor Szöveggyûjtemény
A TERMÉSZET VADVIRÁGA
Dardanus-féle kritikusaimhoz
Mit ugattok, mit haraptok
Engemet, hitvány ebek !
Torkotokba, hogy megfúltok,
Oly kemény koncot vetek.
Nyirbáljatok üvegházak
Satnya sarjadékain ;
A korláttalan természet
Vadvirága vagyok én.
Nem verték belém tanítók
Bottal a költészetet,
Iskolai szabályoknak
Lelkem sosem engedett.
Támaszkodjék szabályokra,
Ki szabadban félve mén.
A korláttalan természet
Vadvirága vagyok én.
Nem virítok számotokra,
Árva finnyás kóficok !
Kiknek gyönge, kényes, romlott
Gyomra mindjárt háborog ;
Van azért, ki ép izléssel
Üdvezelve jön elém.
A korláttalan természet
Vadvirága vagyok én.
Hát azért nekem örökre
Szépen békét hagyjatok ;
Ugysem sok gyümölcsü munka :
Falra borsót hánynotok.
S kedvetek ha jön kötõdni,
Ugy kapkodjatok felém :
A természetnek tövíses
Vadvirága vagyok én.
(Pest, 1844. december.)