Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 9an de septembro 2024 . Ĝis nun estas 2952 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Ar ?ivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce A4-faldfolio pri SAT en Esperanto (propono, 2022)
puce Integrita retbazita medio de informlaborantoj (IRMI)

Integrita retbazita medio de informlaborantoj (IRMI)

(versio de 2003-07-08)

1. La la ?statuta rilato inter SAT kaj la LEA-oj

Alie ol UEA kaj ?iaj landaj asocioj, SAT kaj la LEA oj estas organize memstaraj unuoj, kies interrilatojn kaj labordividon regulas kontrakto el la jaro 1928, la Gotenburga Konvencio (GK). La GK anta ?vidas, ke la LEA-komitato aran ?u la kunlaboron inter la LEA-oj. Tio ne signifas distanci ?on inter SAT kaj la LEA-oj, sed nur ke regu taskodivido. La 1-a punkto de la GK tekstas : "Konsiderante, ke la nacilingvaj esperanto-asocioj kvaza ? formas la rezervujon por la tutmonda esperanto-asocio (SAT), ĉiu laborista esperantisto klopodu, ke la interrilatoj estu la plej intimaj inter amba ? organizoj."

2. Poresperanteco kaj peresperanteco

La taskodivido bazi ?as sur la principa distingo inter "peresperanteco" kaj "peresperanteco", la ? kiu SAT estas "peresperanta", t.e. aplikanta Esperanton por politikaj celoj senrilataj al tiuj de la Esperanto-movado, dum la LEA-oj estas "poresperantaj", t.e. taskitaj disvastigi Esperanton en la laborista kaj klasbatala medioj de siaj respektivaj landoj a ? lingvoregionoj. La 2 a punkto de la GK preskribas : "Ĉar la taskoj inter amba ? organizoj estas malsamaj, necesas, por eviti konfliktojn, ke SAT principe plenumu la taskon de peresperanta laboro, kaj la landaj asocioj principe tiun de poresperanta laboro."

Sed tiu dudivido inter peresperantaj kaj poresperantaj agadoj estas pro du kialoj tute malsimpla :

 Pro organizaj kialoj kaj SAT kaj la LEA-oj eĉ en ideala situacio neniel povus eviti taskojn kaj agadojn el la kategorio, por kiu ili ne "kompetentas". Ekzemple, la LEA oj en siaj gazetoj kaj renkonti ?oj ne povas dediĉi sin al celkonforma ekstera informado kaj Esperanto-instruado sen publike vidigi en ili la "peresperantajn" politikajn celojn de la SAT-medio kiel tuto. SAT aliflanke, kiam ?i rilatas kun neesperantistaj politikaj medioj okaze de internaciaj manifestacioj, renkonti ?oj kaj forumoj, neeviteble bezonas informi per naciaj lingvoj pri Esperanto.
 Ekzistas granda grupo de "hibridaj" taskoj kaj agadoj, en kiuj la "poresperanteco" kaj la "peresperanteco" estas nedisigeble kunnoditaj. La "peresperanta" SAT-kongreso prave estas uzata kiel okazo por informi la publikon de la kongresloko pri Esperanto. Aliflanke, la nacilingva Esperanto-informado ne estas pure "poresperanta" afero, sed neeviteble transportas politikan mondrigardon, per kiu oni pravigas Esperanton kaj Esperanto-agadon. Difini la politikan enhavon de Esperanto-informiloj estas grava "peresperanta", t.e. ?eneralpolitika tasko.

Åœajne oni ekrimarkis la malsimplecon jam en 1928, ĉar en la supre citita frazo el la GK estas dirite dufoje "principe". La GK anta ?vidas kiel partan problemsolvon, ke "en ĉiu LEA-grupo ekzistu SAT-rondo, kiu plenumu la peresperantan kaj por SAT-an laboron en la kadro de la grupo". En la ?rumpintaj LEA-oj de la nuntempo tiaj organizaj subdividoj estas kompreneble ?imero.

Entute, la LEA-oj drivis multe pli en la direkto de "peresperanta", t.e. ?eneralpolitika agado, ol eblis anta ?vidi komence de la 20-a jarcento. La preska ? tute Esperantlingvaj, politik-temaj organoj de multaj LEA oj montras tion. La neglekto de "poresperanta" laboro okazis parte pro la malkresko kaj malvigli ?o de multaj LEA-oj. Plia neglektokialo estas la malfacilo ĉe LEA-oj difini precize la celgrupon de sia Esperanto-informado post la malforti ?o de la laborista movado kiel memstara politika kaj socia faktoro en multaj landoj. Laste, malklari ?is la politikaj dividlinioj inter la SAT-medio kaj la t.n. "ne ?trala" medio, kaj tio kreskigas la pretecon de individuaj LEA-anoj akcepti kaj mem partopreni la "poresperantan" laboron de la "ne ?tralaj" asocioj.

SAT siaflanke komencis lastatempe fari pli da "poresperanta" laboro, ĉar unu el la plej gravaj amaskomunikiloj, per kiuj oni informas pri Esperanto, ignoras landlimojn : la interreto. SAT ekokupi ?as pri nacilingva informado en la interreto, kaj ?ia informa oferto atingas publikon en tiu parto de la mondo, en kiu ne estas LEA-oj – kaj tio estas la plej granda parto de la mondo.

3. Stato de la LEA-oj

La LEA-oj estas tre diverse fortaj. La stato de kelkaj estas zorgiga, almena ? malfacila. Mi ne sisteme esploris la LEA-ojn, do ne povas vere bilanci ilian agadon. Mi nur citas kelkajn faktojn, kiujn mi scias, kaj pardonpetas pro gravaj ellasa ?oj kaj eventualaj eraroj.

 SAT-Amikaro : Kiel konate, escepte forta inter la LEA-oj, kun granda membraro, lokaj grupoj kaj sisteme farata nacilingva informado.
 HALE/SATEH : HALE estis anta ?e relative forta, sed pro la apero de gravaj politikaj kontra ?diroj en ?ia sino nun naski ?is nova LEA – SATEH.
 SATEB : Suferinta la ? mia scio iom de membroperdo, sed da ?re kapabla regule eldoni organon kaj organizi ĉiujaran konferencon.
 LEA/G : Multe suferinta de membroperdo kaj maljuni ?o de la membraro. Äœi apena ? kapablas rekruti novajn membrojn pro manko de konvinkaj agadoj, malgra ? la ekzisto de maldekstremaj esperantistoj en Germanio, parte junaj. La estraro kaj la ĉefa redaktoro de la organo (mi mem) lo ?as tre dise kaj ne havas senperan personan kontakton. La plimulto de la iom ankora ? aktivaj membroj ne uzas retpo ?ton. Politikaj diferencoj inter la malnovaj membroj kaj pli junaj maldekstremaj gekamaradoj, kiaj ekzistas en Berlino, ka ?zis iometan, sed neda ?ran interhoman streĉecon. Sed ili malhelpas evoluigi ian ajn komunan agadlinion. La LEA/G Magazino havis kelkajn ?atantojn ekster la asocio, sed alie ol mi deziris, ?i sukcesis nek i ?i forumo de maldekstraj esperantistoj en la germanlingva agadregiono nek stimuli debaton pri politikaj kaj aliaj enhavoj de la Esperanto-informado. Malofte aperanta gazeto ne plu povas konkurenci kun la reto por tiaj celoj. Mi devis intertempe rezigni pro tempomanko pri la redaktoreco. Albert Stephan nun redaktas la pli simplan LEA/G-Informilon kiel postsekvanton.
 ASLE : Socialdemokrate orientita. Ne eldonas propran organon, sed abonigas siajn membrojn al la organo de LEA/G, en kiu aperas 2-3-pa ?a ASLE-rubriko ĉiunumere. Kelkaj vienaj membroj regule kunvenas.
 SLEA : Havas du a ? tri regule kunvenantajn grupojn. La organo regule aperas. Disdonas flugfoliojn okaze de la 1-a de majo en Stokholmo. Suferas pro maljuni ?o de la membraro.
 Itala LEA : La organo ne plu aperas pro la neeblo trovi redaktoron. Unu el la ĉefaj agadoj de la komenca tempo, la agado por agnoskigi ILEA sine de la PDS (eks-PCI), ?ajne ne sukcesis. Ne estas videble, ke ILEA nun agadas, sed ekzistas aktiva Laborista Esperanto-Grupo en Padovo.
 PREM : Mi ne scias unuopa ?ojn, krom ke ?ia organo eldoni ?as.
 Japanaj gekamaradoj alstrebas la fondon la LEA en tiu lando.

Eble ekzistas pliaj "potencialaj LEA-oj" en landoj kiel Hungario, Usono a ? Brazilo, kie ari ?as sufiĉe da SAT-anoj por ebligi fondon, sed tio dependas de ili. Necesas demandi, ĉu la LEA-agadformo, kiu ja postulas grandajn preparlaborojn (verki kaj aprobigi statuton, elekti estraron), estas celta ?ga por negranda grupo de homoj.

Oni memoru, ke en malgrandaj LEA-oj la pure asociaj taskoj (estrarelektoj, serĉado de kandidatoj, membroadministrado, la ?bezona ?an ?ado de la statuto kaj eldonado de organo) sorbas multe da laborforto, kiu sekve ekmankas por la plenumado de la kernaj taskoj de LEA – dum la agadoj kaj aktivuloj ne sufiĉe multas por vere postuli tiom da organiza komplikeco. Eblas facile pretervidi ĉi tiun problemon de misaplikata laborforto, ĉar asocioj kun impona fasado kaj malriĉa interno estas tipa fenomeno anka ? aliloke en la esperantista mondeto.

4. La kaduki ?o de LEA-oj dama ?as la tutan SAT-medion

La iompostioma endormi ?o kaj formorto de LEA oj ne povas ne esti fonto de malkura ?i ?o en SAT, kiel observite ĉe la malapero de FLE el la familio de LEA-oj. Äœia malapero okazis tiel, ke ?i i ?is laborgrupo ene de Esperanto Nederland. Tiu fakto devus sproni SAT al agado celanta provizi al ne vivipovaj LEA-oj alian problemsolvon ol la kunfandi ?on kun la "ne ?traluloj". La problemsolvo povus esti la ? mi la kunlaborigo de la restantaj membroj en tutmonde bazita "universala LEA".

La malaperon de iu ajn LEA neeviteble rimarkas fortoj ekster SAT, kiuj ne povas taksi ?in alie ol kiel signon de kaduki ?o. Homoj el la "ne ?trala" movado povas taksi tian okaza ?on "pruvo" pri la superflueco de ia ajn alternativa, precipe maldekstra poresperanta laboro. Eĉ eksteruloj sen malico kontra ? SAT neeviteble interpretas tian aferon la ? neavanta ?a por ni maniero.

La kaduki ?o de LEA-oj devas nutri la supozon, ke SAT-membroj ?enerale kontentas pri la Esperanto-informado plenumata en la UEA-medio kaj pro tio ne vidas bezonon teni strukturojn vivaj, kiuj kapablus kontra ?starigi al ?i SAT-specifan, politike alternativan Esperanto-informadon. Observantoj devos konkludi, ke la lingvopolitika "mesa ?o" de SAT al la ekstera mondo estas samsubstanca kiel la "mesa ?o" de UEA, kaj tio siavice nutros seriozajn dubojn pri la ?eneralpolitika profilo kaj entute pri la bezonateco de SAT.

5. Neglekti la Esperanto-informadon signifas forcedi gravan agadokampon

Lanti kritikis la varbadon de "t.n. ne ?tralaj esperantistoj". Parolante pri la "t.n. ne ?tralaj grupoj", li konstatis : "Tie ĉiu esperantisto, ĉu revoluciulo, ĉu ’bona patrioto’, pagas kotizon. Ĉu por propagandi senescepte en ĉiuj medioj ? Tute ne. La propagandiloj estas tiele verkataj, ke ili estas varbpovaj nur en konservativaj rondoj. Sekve la propagando en revoluciaj medioj malsanas dum ?i sufiĉe bonfartas alie."

Akravida rigardo al la UEA-medio montras, ke tiu aferstato iomete ?an ?i ?is, sed nur iomete kaj ne principe. La Esperanto-informadon de influaj instancoj kiel la E ?ropa Esperanto-Unio (EEU) kaj la Komunikadcentro en Bruselo nuntempe ne dominas klasike konservativaj motivoj, sed alvokoj al etnofilia diferencismo kaj pli modernaspekta, e ?ropa naciemo. Regas tie la linio – preska ? neprikontestata de la membroj – la ? kiu Esperanto devas servi la aferon de savado de malaperantaj etnoj kaj etnaj lingvoj. Esperantistoj de la "ne ?trala" medio ofte analizas la politikajn kontra ?dirojn de la mondo la ? maniero, kiu etnizas ilin. Eblas vortigi tian pensadon tiel, ke ?i ?ajnas maldekstra, kaj tion la "ne ?trala" medio faras, kiam tio ta ?gas por ?iaj celoj.

Se neniu plenumos alternativan publikan informadon, kiu distanci ?os de tiaj ideoj a ? almena ? elstarigos aliajn – sociegalismajn – motivojn, tiam regos unu tagon nova, ne plu universalisma, sed etnoplurisma "interna ideo" de Esperanto. Se ne SAT-anoj la unuaj prilaboros Esperanto-informadon bazitan sur alternativaj socipolitikaj motivoj, kiu do faros tion ?

Kiam necesas plenumi informadan laboron en maldekstra medio, la modelaj informiloj (kiom ili entute ekzistas) ne trovi ?as je facila dispono. Sekve, oni prenas informilojn el la "ne ?trala" medio kiel modelojn, imitas la bazan argumentadon kaj ?minkas la enhavon ru ?eta per enplektado de kelkaj "progresivaj" vortumoj.

Jen kial, la ? mi, la vortoj de Lanti pri informiloj plu validas. Mi tamen ne volas sugesti, ke maldekstra Esperanto-informado emfazu unuavice la kontra ?naciisman motivon, kaj mi ne malagnoskas la meritojn, kiujn la informa laboro de la "ne ?trala" medio ja anka ? havas – ekster la kampo de la socipolitika apologio de Esperanto.

Devas ekzisti forumo por la gekamaradoj, kiuj volas okupi ?i pri nacilingva Esperanto-informado kun SAT-specifa politika enhavo, inter ?an ?ante kaj opiniojn kaj laborrezultojn.

6. Integrita retbazita medio de informlaborantoj (IRMI)

Mi proponas la kreon de interret-bazita grupo, kiu okupi ?us pri la "poresperanta" laboro en laboristaj, sindikataj, progresivaj, maldekstraj, emancipcelaj ktp. medioj. Tia grupo agadus tutmonde, prioritate tie, kie neniu LEA ekzistas. Äœi devus esti kiel la LEA-oj malfermita anka ? al nemembroj de SAT, kaj kiom eble i ?i rekrutejo de novaj SAT-membroj. Äœiaj taskoj inkluzivus nacilingvan informadon, kreadon de nacilingvaj enhavoj por la SAT-TTT-ejo, instruadon de Esperanto – kiom bezonata kaj per la interreto ebla – kaj kontaktotenadon kun novaj esperantistoj, kiuj orienti ?as politike en nia direkto kaj pri kiuj neniu el la nunaj LEA oj povas zorgi.

Esence temus pri ia "universala LEA", kiu agadus la ? siaj fortoj tie, kie nun neniu LEA ekzistas a ? agadas. Äœi devus la ? mi havi la statuson de LEA kaj partopreni en la LEA-Komitato.

Kroma avanta ?o estus, ke SAT montrus al si mem kaj al la cetera esperantista komunumo, ke ?i kapablas trovi modernan komplementon de la tradiciaj LEA-oj kaj strukturmodelon kapablan postsekvi tiujn LEA-ojn, kiuj malhavas la forton pluda ?ri. Estus bonege ne ?traligi la negativan propagandan efikon de la anta ?videblaj kaduki ?o kaj malapero de kelkaj LEA-oj.

7. Kiaj modeloj jam ekzistas ?

Kelkaj interretbazitaj strukturoj en kaj ekster nia SAT-medio estas konindaj kiel modeloj.

 La EEU-dissendolisto ĉe Yahoogroups, kies arkivo de malnovaj mesa ?oj estas publike alirebla [ĉi tiu informo kaj la ligo ne plu aktualas nun (2003-12-14) : GM], estas interesa ekzemplo de neburokratia interret-bazita internacia kunlaboro de esperantistoj, i.a. sur la kampo de Esperanto-informado. Rutine okazas tie kaj inter ?an ?o de opinioj kaj cirkuligo de helpopetoj, ekzemple rilate tradukojn. (Eblas instrui ?i de la labormaniero de la EEU, malgra ? la necesa politika kritiko de ?ia agado.)
 La EEU-TTT-ejo estas ekzemplo de ampleksa plurlingva informa oferto kun Esperantlingva parto por la kunlaborantoj.
 TEJO iniciatis Retan Informado-Centron (RIC), imitindan modelon de TTT ejo pri fundamentaj demandoj de Esperanto-informado. Nun ankora ? konstruata.
 La TTT-ejo de SAT-Amikaro estas la sola ampleksa informa oferto de unu el la LEA-oj.
 Esperantoland estas germanlingva informcela kaj lingvolerniga TTT-ejo. Interesa estas ?ia uzanto-forumo, en kiu okazas publike alirebla inter ?an ?o inter Esperanto-interesitoj, Esperanto-lernantoj kaj la prizorganto-teamo de la TTT-ejo.
 Aliaj nacilingvaj informaj ofertoj abundas.
 Ekzistas kelkaj Yahoogroups-dissendolistoj por Esperanto-lernantoj.

Ĉi tiuj estas nur ekzemploj de principe fareblaj agadoj, ne aferoj, kiujn ni devus a ? povus realigi sammaniere kaj samamplekse.

8. Membreco

Kiel membroj de la IRMI estu kalkulataj :

 membroj de la dissendolisto
 neuzantoj de la interreto, kiuj ali ?as kaj kunlaboras alimaniere

Membrokotizoj en la komenca tempo pro la bagatelaj elspezoj ne necesus. Pro la heterogeneco kaj granda geografia distribuo de la membraro ver ?ajne neniam eblos alia formo de financado ol donacoj (se la agadprofilo iam necesigos okupi ?on pri financaj demandoj).

9. Celoj kaj rimedoj

Celoj

 a. disvolvi kaj funkciigi la etnolingvan informan oferton de la SAT-TTT-ejo
 b. disponigi pretajn informilojn kaj modifeblajn informilo-modelojn en TTT por el ?uto kaj surloka multobligo
 c. sproni debaton pri ta ?gaj politikaj kaj aliaj enhavoj en Esperanto-informado kaj en SAT-specifa informado, kaj porti tiun debaton en SAT kaj en la LEA-ojn ; tiucele la IRMI devas esti malfermita al ĉiuj politikaj tendencoj, kiuj ekzistas en SAT kaj ?ia ĉirka ?a ?o, kaj kapabli elteni la neeviteblajn kontra ?dirojn inter la diversaj alirmanieroj, kiuj devos kunekzisti
 Ä‰. pretigi Esperanto-informilojn (flugfoliojn, bro ?urojn) en naciaj lingvoj
 d. vivteni la kontaktojn kun ekinteresitoj kaj novaj esperantistoj el maldekstraj medioj
 e. asisti lernantojn de Esperanto, kiuj simpatias kun ni ; ellabori SAT-specifajn lernilojn

Rimedoj

 a. dissendolisto kiel interna komunikilo ; papera organo ver ?ajne ne donus sufiĉe da aldona utilo por pravigi la konsiderindan penon por fari ?in ; koncizaj nova ?oj devus ĉiuokaze aperi en Sennaciulo
 b. etnolingva informa sekcio en la SAT-TTT-ejo ; ?in devus eventuale prizorgi aparta komitato de SAT-membroj, se la IRMI allogus multe da ne SAT-anoj.
 c. dissendolisto por kontaktoj kun kaj lingva helpo al novaj esperantistoj
 Ä‰. paperaj informiloj
 d. "interna" TTT-ejo pri informado – eventuale kun debatkontribuoj, ligoj al kaj dokumentado de malnovaj kaj aktualaj informiloj de la LEA-oj, SAT kaj aliaj grupoj el medioj laboristaj, maldekstraj, alternativaj.

10. Ĉu sufiĉas la homfortoj ?

Mi ne volas proponi ion la ? la stilo : "SAT devas fari..." a ? "Oni devas fari...". Ne estus bone envivigi strukturon kiel la IRMI sen havi jam komence almena ? kvin a ? ses gekamaradojn, kiuj pro la naturo de la informa laboro devas krome esti uzantoj de pluraj naciaj lingvoj.

Seniluzii ?o estas certa, se oni faros tuj tro grandiozajn planojn. Por la komenco sufiĉu dissendolisto por la kunlaborantoj kaj tre simpla TTT-ejo, en kiu estas kolektitaj nacilingvaj informaj tekstoj direktitaj al SAT tipaj celgrupoj.

11. IRMI, SAT, LEAoj, LEA-komitato

Estus bone, se la IRMI havus la statuson de LEA, kiu diference de la aliaj LEA-oj estus tutmonde malfermita kaj bazita en la interreto. Per tio ?i enordi ?us en la strukturojn de SAT, sen ke tio trudus statut ?an ?on a ? ion similan. IRMI povus kunlabori en la LEA-komitato.

Ne eblas eviti, ke strukturo kiel la IRMI faros laborojn, kiuj enhave interkovri ?as kun taskoj de la nunaj LEA-oj. Äœi povus eĉ delogi laboremulojn for de la plej malfortaj LEA oj. Sed ?i povus anka ? asisti kaj vigligi la LEA-agadon. Necesas akcepti, ke la nova strukturo tendencos restrukturigi la tutan sferon de la LEA-oj.

12. Ĉiutendenceco

La IRMI devas esti malfermita – kiel SAT mem – al lar ?a spektro de progresivaj esperantistoj. La eventuala reta dissendolisto kaj la TTT-ejo devas aktive klopodi pri politika plureco kaj disponigi lokon por ĉiuj informadaj konceptoj kun iliaj malsamaj politikaj fonoj. Äœi devus faciligi la inter ?an ?on inter informlaborantoj kaj ne alstrebi "unuecan publikan bildon".

Miaj personaj opinioj pri Esperanto-informado, kiuj esprimi ?as precipe en parto 5 de ĉi tiu teksto, ne estu miskomprenitaj do kiel propono de "linio", kiun la tuta agado devus sekvi.

13. Perspektivo

La agado de la IRMI povus helpi realigi la celojn :

 a. varbi novajn progresivajn esperantistojn kaj ligi ilin dekomence al SAT,
 b. korekti la ekvilibron inter "peresperanta" kaj "poresperanta" laboro en la SAT-medio favore al agadenhavoj, kiuj kombinas amba ?,
 c. altigi per donado de pozitiva ekzemplo la kvaliton de la ?enerala Esperanto-informado, anka ? ekster SAT ; ĉar tiu informado en la "ne ?trala" medio englitis en etnoplurisman/naciisman radspuron, el kiu ?i jam ne facile eltiros sin sen ekstera helpo,
 Ä‰. altigi en la esperantista medio la presti ?on de SAT, montrante en loko tre eksponita al la ekstera vido ?ian kapablon adapti ?i kaj moderni ?i.

Gary Mickle,
gmickle CXE nexgo PUNKTO de

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio