DUMVIVA
MEMBRECO
En la julia numero de Sennaciulo aperis la teksto de la Plenum-Komitato de SAT titolita : Ĉu laborista SAT devos maldungi sian solan laboriston ?- en kiu oni prezentas la malbonan financan situacion de nia Asocio.
En la kongreso de Beogrado oni traktis tiun temon kaj unu el diversaj proponoj estis inviti niajn membrojn (tiujn kiuj povas) iĝi Dumvivaj membroj de SAT per pago de 1300 € (25 x 52 €) (SAT-Kotizo 2017).
Laŭ niaj kalkuloj, se nur 50 el niaj membroj iĝas dumvivaj membroj, nia problemo estus solvita kaj nia ĝenerala sekretario povus atingi sian normalan pensiiĝon.
La unuan ekzemplon donis nia kamarado Francisko DEGOUL kiu ĵus iĝis dumviva membro pagante tiun kotizon. Ni dankas al li kaj esperas ke tiun ekzemplon sekvos pluraj aliaj.
Konforme al la gvidrezolucio, ni ankaŭ plu esploras pri la aliaj solvoproponoj kaj informos vin iom post iom pri tio.
Dankon al ĉiuj pro komprenemo kaj solidareco.
Kamaradece
La PK de SAT
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.