Prelegante ĉe la lasta SAT-kongreso pri la ideologio de la laborista movado, mi dediĉis la plej grandan parton de mia parolado - ĉar ?i okazis en la ĉefurbo de A ?strio - al la diversaj aspektoj de « a ?stro-marksismo ». - L. L.
I. KIO ESTAS A ?STRO-MARKSISMO ?
Anta ? la lasta milito la termino « a ?stro-marksismo » estis fama en la tuta laborista movado internacia. Nuntempe oni ?in jam nur malofte uzas, ĉar ?iaj ĉefaj reprezentantoj mortis kaj ĉar aliaj, novaj problemoj stari ?is anta ? la hodia ?aj generacioj. Sed kvankam la vorto estis universale konata, nur malmultaj sciis pri ?ia ?usta, preciza signifo.
Multaj kamaradoj opiniis - a ? opinias - ke a ?stro-marksismo karakterizas difinitan politikon de la socialista movado, ke ?i estis tendenco kontra ?staranta aliajn tendencojn (oni ja scias, ke la socialista ideologio similas ventumilon kun multaj nuancoj de dekstra ?is maldekstra branĉoj). Tiu opinio estas erara. A ?stro-marksismo estas nek tendenco, nek teorio, nek politika sistemo.
La vorto a ?stro-marksismo resumas areton da eminentaj homoj, kiuj hazarde naski ?is en la malnova A ?stro-Hungario, precipe en la regiono situanta inter Vieno kaj Prago. Ili ofte havis politikajn kaj taktikajn poziciojn tre malsamajn. Sed komuna al ili estas ilia potenca kontribuo al evoluigo kaj progresigo de la socialista teorio. La komuna deirpunkto de la scienca aktiveco de ili ĉiuj estis la teorio de Karlo Marks, sed ili kategorie rifuzis sklave ripetadi, papagumadi, rigidajn, kli ?ajn formulojn. Ilia celo estis apliki la metodon de Marks al situacio senĉese ?an ?i ?anta. Jam en la jaro 1916 Karlo Renner skribis :
« Se Karlo Marks hodia ? reaperus inter ni, li nin ĉiujn admonus : Ne miajn verkojn, sed la socion vi devas esplori ! »
Kaj en 1933 li skribis : « La marksismo mortus nur, se ?i ne kapablus sin renovigi. »
La plej elstaraj a ?stromarksistoj estas : Karl Kautsky (1854-1938), Karl Renner (1870-1950), Max Adler (1873-1937), Rudolf Hilferding (1878-1942 ; mortigita en hitlera malliberejo), Otto Bauer (1881-1938).
Kiel mi jam diris, la politika sinteno de tiuj homoj estis tre malsama, sed tiuj konfliktoj iamaj pri problemoj, el kiuj multaj hodia ? malaktuali ?is, ne interesas nin en la kadro de S.A.T. Iuj el ili staris ĉe la dekstra alo de la socialista movado, aliaj ĉe la maldekstra. Nur parenteze mi dezirus atentigi vin pri tio, ke la vortoj « dekstra » kaj « maldekstra » havas nun tute alian (kelkfoje eĉ kontra ?an !) signifon ol anta ? 30 a ? 40 jaroj, ĉar la mondo ?an ?i ?is.
Pro tio mi parolos nur pri ilia scienca kontribuo al la socialista idearo. Sed tiu kontribuo estis tiel riĉa, tiel multflanka, ke mi devas elekti nur kelkajn temojn, ideojn iliajn, kiuj ankora ? nun konservis aktualan kaj praktikan valoron, precipe por la SAT-forumo, anta ? kiu mi prelegas. [1]
II. ANALIZO DE LA KAPITALISMO DE LA DUDEKA JARCENTO
Äœis nun aktuala restadas la analizo, kiun faris la a ?stromarksistoj de la strukturo de la nunepoka kapitalismo. Ni ne forgesu, ke Marks mortis en 1883 kaj lia amiko kaj kunlaboranto Engels en 1895. De tiam la kapitalismo travivis imponajn modifi ?ojn.
Jam ĉe la komenco de nia jarcento tiuj ?an ?oj estis videblaj. En la jaro 1910 aperis la Financa Kapitalo de Hilferding, dika volumo de 520 pa ?oj, kie la a ?toro karakaterizas la evoluon kondukintan de liberala al monopola kapitalismo, de privataj entreprenoj al akcisocietoj. En la epoko de Marks la du ĉefaj figuroj en la klasbatalo estis la individua kapitalisto, samtempe posedanto kaj mastrumanto de sia entrepreno, kaj, fronte al li, la salajrulo anka ? individua, ĉar apena ? organizita, sendefenda, sen socia le ?aro, sen instruo nek kulturo (ĉar la lernejoj ne ekzistis por ĉiuj tiutempe). Nuntempe salajrularo bone kaj amase organizita, ?uanta je sindikata defendo, je protekto le ?a dank’ al la forto de laboristaj partioj en la parlamentoj, instruita en lernejoj al ĉies dispono kaj kulturita en la laboristaj organiza ?oj, staras en la decidaj branĉoj de la ekonomio kontra ? anonima kapitalo, kontra ? administraciaj konsilantaroj : en la akcisocietoj la posedantoj ne mastrumas, dum la mastrumantoj plej ofte posedas nur eron de la akcioj kaj plej ofte estas simplaj salajruloj same kiel tiuj, al kiuj ili teknike ordonas.
Samtempe la plej gravaj branĉoj de la ekonomio (oni ilin nomas hodia ? « bazindustrioj » a ? « ?losilindustrioj ») dank’ al sia monopola pozicio tiras al si - per nenormale altigitaj prezoj kaj aliaj manovroj - kreskantan parton de la plusvaloro. Tiu plusvaloro pli kaj pli koncentri ?as ĉe la estroj de la monopola sektoro, kaj la kapitalistoj de la malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, kie regas la konkurenco, fari ?is dependaj de la monopoloj ; ilia profito enhavas kvanton senĉese malkreskantan da plusvaloro kaj tendencas redukti ?i al la simpla « direktosalajro », kiun ricevas ĉiuj direktoroj, eĉ nekapitalistoj, en la akcientreprenoj.
Jen la ĉefaj ideoj, kiujn oni trovas en la Financa Kapitalo de Hilferding. En pluraj verkoj aperintaj en 1926, 1929, 1946-48, Renner disvolvas tiun analizon, esplorante la pluajn ?an ?ojn okazintajn dum tiu periodo. Kiam mi lin vidis lastfoje (en junio 1950, ses monatojn anta ? lia morto) li diris al mi : « Legante nuntempe la Kapitalo-n de Marks, oni devas mar ?ene noti ĉe ĉiu ĉapitro, kiomgrade ĉio fari ?is hodia ? malsama. »
III. SOCIALIGO
La a ?stromarksistoj donis ampleksan kontribuon al la problemo de socialigo, jam en epoko kiam tiu demando ankora ? ne estis aktuala.
Jam de la komenco de nia jarcento, kaj ?is sia morto, Kautsky senĉese rememorigis la neprajn kondiĉojn, sen kiuj socialigo nepre devas fiaski :
1-e la kapitalismo devas esti alte evoluinta ?is superega grado de produktiveco ;
2-e la socialigendaj branĉoj devas esti forte koncentritaj, jam organizitaj per la propra evoluo de la kapitalo ;
3-e la laborularo devas esti maksimume organizita kaj havi sufiĉan maturecon intelektan kaj moralan por estri la ekonomian procezon. Tiuj tri nepraj kondiĉoj estas preciza apliko kaj ampleksigo de la fama frazo de Marks : « La emancipi ?o de la laborista klaso estos faro de la laboristaro mem. »
Sufiĉas nur iomete cerbumi por kompreni la absolutan ?ustecon de tiuj principoj. La celo de socialismo estas kolektiva proprieto. Por ke proprieto estu kolektiva, la kolektiveco - t. e. la socio - devas havi la rajton kaj la kapablon decidi pri la utiligo de tiu proprieta ?o. La rajto : tio signifas demokration ; el tio sekvas ke en diktatoreca ?tato socialismo ne povas ekzisti. La kapablo : tio signifas altan kulturan nivelon de la laborularo ; el tio sekvas ke paroli pri socialismo en landoj, kies lo ?antaro estas 50-procente analfabeta, estas malbongusta ?erco. Tute prave Kautsky skribis jam anta ? 35 jaroj : « Laborularo kiu toleras, ke ĉefoj trudas al ?i, kion ?i rajtas au devas legi kaj a ?skulti, ne estas matura por socialismo. »
La a ?stromarksistoj opiniis, ke socialigo ne devas esti sinonimo de ?tata mastrumado de la kolektivaj entreprenoj a ? branĉoj. Otto Bauer skribis jam en 1919 :
« Kiu mastrumos la socialigitan industrion ? Ĉu la registaro ? Tute ne ! La registaro malbone mastrumus la socialigitan industrion, ĉar neniu estas pli malbona mastrumanto ol la ?tato. » Kautsky siaflanke skribis en 1923 :
« La ?tata burokrataro estas nur regadaparato, sed ne ekonomia aparato. Socialigo povas esti ?tatigo de la proprieta ?o, sed ne mastrumado fare de la ?tata burokrataro. La laboristoj devas kontra ?i ?tatan mastrumadon, ĉar socialismo devas signifi por ili liberigon, sed ne sklavigon. »
De post pli ol jarcento oni renkontas en la laborista movado la simplegan ideon, ke socialigo signifas forigon, abolon de la profito. Al tiu utopia slogano Ka ?tsky kontra ?starigas la aserton : « La diferenco inter kapitalismo kaj socialismo ne konsistas en tio, ke kapitalismo produktas profiton kaj ke socialismo ne produktas profiton ; la diferenco estas, ke kapitalismo donas profiton por privatuloj, kaj socialismo por la kolektivo. »
La plej profundan analizon de la problemo de socialigo donis al ni Renner. Esplorante la evoluon de la kapitalismo ekde la fino de la pasinta jarcento, li montras kiamaniere la kapitalista sistemo - la ? la anta ?diroj de Marks-Engels - preparas per sia propra disvolvi ?o la necesajn kondiĉojn de la socialigo. Sin bazante sur la observado de la nuntempa socia kaj ekonomia reala ?o, Renner konstatas, ke la ĉefaj branĉoj de la ekonomio, pli kaj pli koncentri ?intaj, iom post iom fari ?is teknike kaj administre maturaj por kolektiva mastrumado. Pro la fakto ke la plusvaloro nun koncentri ?is preska ? entute en tiuj monopoligitaj branĉoj, sufiĉas socialigi tiujn malmultajn branĉojn ; la socialigo de la aliaj, kie la plusvaloro preska ? ne plu ekzistas, ne estas necesa, ĉar tiu sektoro estus malrekte socialigita per la socialigo de la bazindustrioj. Se la bazindustrioj fari ?as kolektiva proprieta ?o, la etaj kaj mezaj kapitalistoj de la konkurenca sektoro, jam nun nuraj plenumantoj de la volo de la trustoj, fari ?as plenumantoj de la instrukcioj de la socialigita sektoro.
Aliflanke Renner montras, ke la kapitalismo, per sia propra evoluo, preparis anka ? la laborularon por ?ia granda historia tasko. Impresige li pentras la suprenlevi ?on de la laboristaro. Tiu ĉi, dum la unua periodo, trovis malgra ? sia tiama, mizerega stato propagandistojn kaj oratorojn, kiuj predikis ribelon. Ĝi formi ?is kaj kreskis la organizoj : dum tiu dua periodo la salajruloj jam ĉerpis el siaj propaj vicoj organizantojn, sekretariojn, homojn, akirintajn sufiĉan juran scion por defendi la interesojn de iliaj kamaradoj. Iom post iom la sindikatoj, pli kaj pli fortaj, amasigas kapitalon ; la potenca disvolvi ?o de la koopera movado, de la asekurkasoj (mutualismo), de laboristaj bankoj, de la kulturaj organizoj laboristaj (Naturamikoj, laborista edukado, laboristaj universitatoj, ktp), donas al la laboristaj organizoj gravan ekonman pezon ; tio kondukas al la tria periodo - la laborularo ĉerpas el siaj propraj vicoj la necesajn mastrumantojn, kiuj pli kaj pli sperti ?as.
La proletaro tiamaniere maturi ?is dank’ al la kapitalista evoluo ; okazi ekzakte tio, kion anta ?vidis Marks. Nur dank’ al tiu iom-post-ioma intelekta disvolvi ?o la supreniranta klaso akiris kaj da ?re akiradas la kapablon anstata ?i la malnovan mastraron. Renner oftege avertas : ne risku senpripensajn, anta ?tempajn pa ?ojn. Socialigo estos ne progreso, sed katastrofo, se la anstata ?antoj, la posteuloj, ankora ? ne estas pretaj por la funkcioj, kiujn la normala, seninterrompa procezo ekonomia postulas de ili !
La kolektiviga evoluo, kiun oni konstatas ĉe la kapitalista flanko, anka ? progresis fortege ĉe la laborista flanko de la socio. Renner montras, ke la salajro, nur individua anta ? unu jarcento, nuntempe konsistas el du partoj : apud la individua salajro (pagata ĉiusemajne a ? ĉiumonate) aperas la « kolektiva salajro » (en Francio oni ?in ofte nomas « malrekta salajro ») : pagoj okaze de malsano, invalideco, gravedeco, naski ?o, famili ?ar ?oj, kostoj de enterigo, ktp). « La ekzistado de la salajrulo jam nun estas socialigita grandparte de la lulilo ?is la ĉerko », skribis Renner en 1946. De tiam tiu evoluo ankora ? pli akcenti ?is.
IV. NACIAJ PROBLEMOJ
Mi jam diris, ke la a ?stromarksistoj originis el la malnova A ?strio-Hungario, multnacia ?tato, kie ili akiris propraokule riĉan sperton pri la problemoj de kunvivado de diversaj lingvaj komunumoj en la kadro de unu ?tato. Tri el ili, Kautsky, Renner kaj Bauer, pli profunde esploris tiujn problemojn, ĉar ili havis pli vastan sperton : Kautsky naski ?is en Prago, Renner kaj Bauer ĉe la ĉe ?-germana lingvolimo.
En multaj libroj kaj artikoloj, ofte polemikante unuj kontra ? aliaj, ili intelekte luktadis por klarigi tiujn problemojn, tiam apena ? esploritajn. Nura resumo de iliaj ĉefaj ideoj postulus verkadon de tuta volumo. Pro tio mi indikos nur kelkajn punktojn, kies aktualeco ?ajnas al mi senduba.
La unua punkto rilatas la eblon organizi kunekzistadon de pluraj lingvokomunumoj en la kadro de unu ?tato. Anta ? kvindek jaroj la tri eminentuloj ?us menciitaj nature diskutis precipe pri la a ?stro-hungariaj aspektoj de la problemo. Sed A ?strio-Hungario malaperis anta ? 44 jaroj. Tamen iliaj ideoj konservis grandan valoron por la nuna mondo, kie la « malkoloniigo » starigas la demandon : kiel akordigi la politikan memstarecon kun la absolute necesa kohereco ekonomia ? Ĉar en periodo de mondekonomio, ekonomia memstareco estas absurda ?o ! Tiurilate Bauer estis favora al plejeble granda sendependeco ; Kautsky kaj Renner preferis kulturan a ?tonomion kaj malkonsilis dis ?iron de ekonomiaj ligoj jam ekzistantaj.
Alia punkto, pri kiu ĉefe insistis Renner kaj Bauer, estis la komparo de klasaj kaj de naciaj kontra ?staroj. Ili aplikis la teorion pri klasbatalo al la naciaj kontra ?ecoj kaj ili montris, ke plej ofte naciaj konfliktoj estas maskitaj klasaj konfliktoj. Tiun temon speciale la S.A.T.-anoj devus studi kaj esplori, por montri ke naciaj kontra ?ecoj estas nur aspektoj de pli profundaj klasaj kontra ?ecoj [2]. Evidente ni, en tiaj esploroj, ne rajtas limigi nin al la sola antinomio (maleco) : - bur ?aro-proletaro.
Finfine, trian punkton mi dezirus reliefigi : ĉu la estonta civilizo, la civilizo de socialismo, estos esence nacia a ? internacia ? Mi nature ne parolas pri civilizo sennacieca, ĉar tia civilizo estos konceptebla nur, kiam ĉiuj homoj jam estos esperantistoj ; paroli pri sennacieco (a ? - ismo) al ne-esperantisto estas, kvaza ? oni parolus pri koloroj al denaska blindulo.
Anta ? preska ? 50 jaroj okazis tiurilate diskuto inter Kautsky kaj Bauer. Bauer opiniis ke la venko de socialismo plifortigos la nacian diversi ?on, ĉar la popolamasoj pli kaj pli intense partoprenos la nacian kulturon. Male Kautsky anta ?vidis, ke la socialista kulturo fari ?os pli kaj pli internacia kaj finvenos al iom-post-ioma kunfandi ?o de la nacioj ?is esti ?o de « mondkulturo ». Li skribis [3]
« Lingva diseco de la homaro signifas malfortigon de ?ia potenco. Äœia lingva unuigo signifas ?ian levi ?on ?is la plej alta pinto de ?ia potenco. Kontra ?staro al tiu lingva unuigo estas reakcia . . . La kreskanta popoledukado ebligos ĉiun akiri, krom sia gepatra lingvo, lingvon universalan, por ke ĉiu povu interkompreni ?i kaj senti sin hejmeca ĉie en la mondo. »
Tiuj problemoj estas pli ol iam aktualaj en la nuna mondo. Praktike kaj tutmonde stari ?as la demandoj, pri kiuj la a ?stromarksistoj cerbumis teorie en pli mallar ?a kadro. Ĉie en la mondo, en Azio, en Afriko, oni per diversaj rimedoj klopodas nun solvi la problemom de kunekzistado de diversaj lingvokomunumoj sur ?tata teritorio. Tendencoj al plifortigo de ekonomiaj rilatoj (ekz. nigra Afriko kun la Okcident-E ?ropa Komunumo ekonomia) najbaras kun tendencoj al ekonomia dis ?iro. Kiel S.A.T.-anoj ni havas la devon profunde studi la kontra ?ajn tendencojn, kiuj samtempe agadas, tiun al nacia diversi ?o kaj tiun al nacia kunfandi ?o.
Ni for ?etu ĉiujn sloganojn, eĉ tiujn kiuj ?ajnas favoraj al niaj idealoj. Ni studu la realon kaj la kialon, kaj nur el tiu studado ni ĉerpos argumentojn pli valorajn ol papagaj formuloj.
En libro aperinta en 1923 Otto Bauer skribis [4]
« La tuta historio de la proletaj klasbataloj entenas la transformi ?on ne nur de la kadro, en kiu vivas la laboristaro, sed anka ? la disvolvi ?on de la laboristaro mem. Ĉe la komenco de tiu evoluo la laboristo en la entrepreno estis nur ?envola ilo en la manoj de la mastro, kaj dum siaj malmultaj ripozhoroj li estis nur bruta, lacega animalo. Ĉe la fino de tiu evoluo la laborista devos maturi ?i ?is ĉiuflanke disvolvita personeco, kapabla je memregado de sia vivo kaj de sia laboro, personeco kiu ne plu toleros mastron, ĉar li ne plu bezonos mastron. Tiu evoluo de laborbesto al personeco - jen la evoluo al socialismo. Ĉiu revolucio de ?tataj kaj sociaj institucioj valoras por la irado al socialismo nur tiom kiom ?i valoras por la evoluo de laborbesto al personeco. »
Tiuj frazoj memorigas al ni ĉiujn precizajn punktojn de nia S.A.T.-statuto : « lernigadi, instruadi, klerigadi » por akceli la evoluon de laborbesto al personeco ! Kondiĉoj al tio estas libera diskutado, libereco kaj demokratio.
el Sennacieca Revuo, 1963
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.