Kvazaŭ pro magneta akso, cirkaŭ la tragedia aktualeco de la hispana situacio, densiĝis tro konfuza nebulo de falsa informado aŭ erara kompreno antaŭ la vera interna stato de la lando, en lojala teritorio, dum vigla tajdo de specialaj zorgoj flusas k malflusas.
La reakcia trusto universala de bankieroj k magnatoj, per la klarionoj de sia fripona gazetaro k per la buŝo dungita de siaj politikistoj, svingis alarme k cinike la timigilon pri ruĝa revolucio eksplodanta abrupte en Hispanio por renversi la ordon, kulturon k civilizon de Eŭropo. Se ne la klaskonscia proletaro, kiu certe ne timas perdi tion, kion ĝi ne posedas ; almenaŭ granda parto el la ĝenerala meza opinio internacia, pli aŭ malpli liberala, pli aŭ malpli demokratema, sed ne ĉiam inklina al ŝanĝoj k riskoj subitaj, falis naive en la reton k ĝi, sen atento al medito nek al ĝusta takso pri la kaŭzoj k efikoj de tiu grava okazintaĵo, serĉis rifuĝon, por sia relativa ekonomia trankvileco, en la glavo militista kontraŭ la popola pugno, kiu leviĝis, kiel natura martelo, por defendi precize la regulajn k normalajn fundamentojn de la ŝtata ekvilibro. Por detrui la trivialan kurtenon el mensogoj, urĝas do gajni, per vero, la fidon de tiu ampleksa hezitema klaso.
Ribelo de marŝaloj tute ne estas klasbatala revolucio. En nia lando tiuj mem, kiuj patose parolas pri la ordo, pri obeo, kiam temas pri striko aŭ strata manifestacio, rompis la leĝojn, renversis la ordon, detruis la disciplinon, malobeis la legitimajn ordonojn en tumulto k ĥaoso...
En Hispanio krevis komploto de aristokratoj, ne eksplodis revolucio de proletoj ! nia malfeliĉa, sed digna, popolo ne ĵetis alumeton en la pulvon. Matematika logiko de ciferoj, dum malfacila balotado, donis supermezure al popolo la garantion de leĝa rajto interveni k influadi, kvankam modeste, pacience, je marŝo de testudo ! sed ĉiam obstine antaŭen, en la politika gvidado de ĝia lando, kiel jam natura k eĉ jura sekvo, post intensa interveno en la nacia ekonomio, kun ŝvito k peno, per alta laboro en nigra fundo de mino, apud tablo de oficejo, ĉe rimenoj de maŝino aŭ per dorso kurbiĝinta sur la bruna tero de fekunda kampo, por dika profito de nur kelkaj poŝoj.
Eble, paca gajno de rajto estas revolucio por la privata indekso de kapitalistoj, kiuj ekribelinte kontraŭ la oficiala ordo de la Respubliko, ordo malagrabla por ili, sed tamen ja ordo ! vundis la stilon de siaj tradiciaj normoj. Ili mem subfosis la bazon de siaj propraj argumentoj per abrupta atako al popolo, mikso socia el proletaro, kamparanaro k etburĝaro, kiu, antaŭ la kruda cirkonstanco devi defendi per armiloj sian politikan k fizikan ekziston, povis kapti hazarde la okazon ŝanĝi tuje almenaŭ la strukturon de kelkaj ŝtataj instancoj, ĵusaj nestoj de konspiro, k ankaŭ eniri kontrole en multaj fabrikoj, magazenoj, k negocoj forlasitaj, pro fuĝo de ĝiaj faŝistaj mastroj, en lokoj kie la ribelo fiaskis.
Pro interveno de l’ faŝismo internacia, la ribelo estas nun grava milito, seriozaj postuloj staras. La ariergardo devas streĉi fortojn metode ; la ŝtato do, kun helpo teknika de sindikatoj, mastrumas la ekonomiajn faktorojn, por militaj celoj, en la lojala teritorio. Tiu industria aspekto, natura dum milito, kun la gaja flirto de partiaj flagoj, natura ornamo de popola entuziasmo k ĝentila akompano de la nacia trikolora standardo, povas liveri, al facila observanto, la supozon, pro sajno k formo, ke revolucio jam, anstataŭ milito, flagras nun en Hispanio ; kruela milito nur, decida risko ankoraŭ, kies gajno, antaŭ danĝero de perdo, devas esti unika zorgo por saĝaj homoj, kiuj evitos unue fali en abismon por efektivigi, sen baro en la vojo, revojn k aspirojn.
Ne revolucia komitato sed legitima ministraro regas en Hispanio, gvidante la lukton kontraŭ la faŝismo.
Sufice jam ! ne plu skandalo pri skarlata fantomo ! En Hispanio, kun situo en Eŭropo, ankoraŭ ĉiutage vulgare la suno aperas salute ĉe oriento k melankolie en okcidento subiras... dum mortas popolo en defendo de vivo feliĉa.
el Popola Fronto, februaro 1937}
***
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.