Blovo, el ekstrema oriento, ventolas petole hodiaŭ tra ĉi tiu diskreta bultena kolono, intima anguleto aranĝita por flue babili kun la esperantistoj pri aferoj malpezaj, en momenta forgeso kelkfoje, por ripozo de cerbo k distro de penso, pri la ĉefa temo k la grava tasko havigi argumentojn, sinsekve k daŭre, kontraŭ la faŝismo, fia malamiko de ĉia progreso.
Antaŭ kelkaj tagoj, ni ricevis el Ŝanhajo mem, ĝentilan donacon de granda ruĝa standardo, el pura ĉina silko, kun tre arda velura dediĉo.
Sama sufero povas esti ligilo, kiel spirita girlando, inter homoj de malproksimaj landoj, diversaj rasoj k fremdaj lingvoj. Se, eĉ per gesto silenta k muta rigardo, kapablas la menso vivigi komprenon, por esprimi proteston k sanktan malamon, kontraŭ despotaj ordonantoj de turmentoj k torturoj rafinitaj : kion do ne inspiros la sama balbuto, en ĉarma resono, je karesa vorto de nia Esperanto ?
La ĉinaj kamaradoj scias, per senkompata sperto, la domaĝojn de intervena milito : ili kiel ni, hispanoj, luktas brave kontraŭ perfidaj generaloj k feŭdaj mandarenoj akceptantaj, sen skuo de konscienco, la dungon de fremduloj por detrui urbojn k buĉadi homojn de sia propra lando. Ili ankaŭ, esperantistoj kiel ni, eldonas kuraĝan bultenon, sub nomo drameca de « Ĉinio hurlas », frato ĝemela de POPOLA FRONTO, por vasta internacia informado pri libero ĉifita, pri rajto profanita, pri rikano de ridaĉo antaŭ spasmo de doloro...
Dum avara ripozo ili memoras k pensas pri siaj hispanaj malproksimaj fratoj. Tra volvaĵoj de ŝtofo delikata ni perceptas la parfumon de subtila tre eleganta solidaro, kiu per tuko de simbola trofeo instigas nin fervore pli k pli bataladi ĝis lasta spiro, laŭ tipa orienta fatala malŝato al la vivo, aŭ ĝis fina venko, laŭ aroga eĉ iom fanfarona okcidenta maniero.
La bonaj kamaradoj el Eŭropo k Ameriko, tiom helpemaj al nia entrepreno !, certe pardonos k certe akceptos indulge la specialan mencion de nia emocio singulta, en publika danko, al tiuj karaj sambatalantoj, membroj de nobla tre antikva popolo, kies oblikvaj okuletoj devas rigardi similajn terurojn ol ni mem nun konstatas en nia okcidenta lando de hispanoj. Permesu do amikoj legantoj el najbaraj landoj, laŭtigi la voĉon, ĝis plena raŭkiĝo, trans montoj k valoj, de ekstremo al ekstremo de l’ mondo en rekta direkto al oriento, por aklama krio en verva fervoro : Fratoj el Ĉinio ! popol’ suferanta saman krudan sorton, antaŭen ! via flama tuko estas hela emblemo de firma alianco, dum muĝas la ŝtormo de alta epopeo tra ĝardenoj de oranĝarboj k ebenaj plantejoj de rizo, ankaŭ ja parencaj al via pejzaĝo tre karakteriza... Sanon, kamaradoj !
Dankon pro la flago, karaj niaj fratoj ! dankon eĉ pro via velura sopiro, amata samsorta popolo de la ekstrema oriento !
el Popola Fronto, februaro 1937
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.