Paroli pri la homaro estas paroli pri si mem. En la proceso, kiun la individuo faras senĉese al homaro, li estas mem akuzita, kaj la ununura afero, kiu povas senkulpigi lin, estas la morto. Estas signifoplene, ke li troviÄ as konstante sur la benko de la akuzitoj, eĉ kiam li estas juÄ isto. Neniu povas aserti, ke la homaro estas putranta, sen unue konstati la simptomojn de putrado en si mem, sen esti mem farinta malbonajn agojn. Tiukampe ĉiu observo estas farota vive. Ĉiu viva estaĵo estas porĉiame kaptita de la homaro, kaj kontribuas per sia vivo, vole nevole, al pli- aÅ malpligrandigo de la parto de feliĉo kaj de malfeliĉo, de nobleco kaj de malnobleco, de espero kaj de aflikto de la homaro.
Pro tio mi aÅdacas diri, ke la homa destino estas decidita ĉie kaj ĉiam, kaj ke estas neeble taksi tion, kion homo elvokas por alia. Mi kredas, ke solidareco, simpatio kaj amo estas la lastaj blankaj ĉemizoj de la homaro. Pli altan ol ĉiuj virtoj, mi metas tiun formon, kiun oni nomas pardono. Mi kredas, ke la homa soifo al pardono, estas ne satigebla, ne ĉar ekzistas origina di- aÅ diablodevena peko, sed ĉar, ekde la komenco, ni estas turmentataj de senkompata organizado de la mondo, kontraÅ kiu ni estas multe pli senarmitaj ol ni dezirus.
Nu, kio estas tragika en nia situacio, tio estas ke, dum estante konvinkita ke la homaj virtoj ekzistas, mi povas tamen dubi pri la homa kapablo malhelpi la mondan neniigon, kiun ni ĉiuj timegas. Kaj tiu skeptikeco klariÄ as per la fakto, ke ne homo decidas finfine la mondan sorton, sed blokoj, konstelacioj da potencoj, grupoj da Å tatoj, kiuj ĉiuj parolas lingvon malsaman al tiu de la homo, nome tiun de la povo.
Mi pensas, ke la hereda malamiko de homo estas la makroorganizo, ĉar tiu ĉi senigas lin de la sento, necesa por la vivo, de lia respondeco antaÅ liaj similuloj, malgrandigas la nombron da okazoj, kiun li havas (por) montri solidarecon kaj amon, kaj male igas lin kunhavanto de potenco, kiu, eĉ se Ä i Å ajnas momente celi la aliajn, finfine celas lin mem. Ĉar kio estas la potenco, se ne la sento, ke oni ne pagos siajn fiaĵojn per sia propra vivo, sed per la de aliaj ?
Se, fine, mi devus diri al vi tion, kion mi revas, samkiel la plimulto el miaj similuloj, malgraÅ mia senpotenco, mi dirus jenon : mi deziras, ke kiel eble plej multe da homoj komprenu, ke estas ilia devo liberiÄ i de la influo de tiuj blokoj, de tiuj eklezioj, de tiuj organizoj, kiuj havas povon malamikan al homo, ne cele krei novajn komunumojn, sed por malgrandigi la neniigantan potencon, kiun havas la potenco en tiu mondo. Tio estas eble la nura Å anco, kiun havas la homo konduti kiel homo inter homoj, refariÄ i la Ä ojo kaj la amiko de siaj similuloj.
Stig Dagerman – 1950
traduko far Phil
korektoj far Vinko
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
PoÅ tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiÄ i kun SAT-anoj en Parizo, informiÄ u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aÅ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paÄ o, skribu al paÄ o-aranÄ ulo.