sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita dimanĉon la 23an de oktobro 2022 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










Nigra Okulo : Kriegas - Kial ? Pro kio tio estas tiel ? (fablotraduko)



La zebro profunde amas la cervinon, tamen ĝia amo estas rifuzita. La
zebro kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ?
La cervido timeme respondas : Mia patrino diris, ke ĉiu, kiu havas
tatuon, estas sentaŭgulo.


La pando profunde amas la cervinon, tamen ĝia amo estas rifuzita. La
pando kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ?
La cervido timeme respondas : Mia patrino diris, ke ĉiu, kiu portas
sunokulvitrojn, estas malica junulo.


La kokino profunde amas la anason, tamen ĝia amo estas rifuzita. La
koko kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ?
La anaso timeme respondas : Mia patrino diris, ke ĉiu, kiu nomiĝas
kokino, estas malbonulino.


La araneo profunde amas la formikinon, tamen ĝia amo estas rifuzita. La
araneo kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ?


La formikino timeme respondas : Mia patrino diris, ke ĉiu, kiu enretas
ĉiutage, ne estas bonkorulo.


La serpento profunde amas la testudinon, tamen ĝia amo estas rifuzita.
La serpento kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ?
La testudino timeme respondas : Mia patrino diris, ke ĉiu viro, kiu ne
havas sufiĉe da mono por povi aĉeti veston, ne estas bona viro.


La oranĝino profunde amas la pampelmuson, tamen ĝia amo estas
rifuzita. La oranĝino kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ?
La pampelmuso timeme respondas : Mia patrino diris, ke ĉiu virino, kies
vesto estas facile demetebla, ne estas bona virino.


La cifero 5 profunde amas la ciferon 1, tamen ĝia amo estas rifuzita.
La cifero 5 kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ?
La cifero 1 honteme respondas : Mia patrino diris, ke mi ne povas kuniĝi
kun tiu, kiu havas rondan ventron.


el la ĉina esperantigis Nigra Okulo (korektis HGK)

Sama rubriko :


puce La karoto (fablo el instrulibro de István Szerdahelyi)

puce Nigra Okulo : Kriegas - Kial ? Pro kio tio estas tiel ? (fablotraduko)

puce Kolomano Kaloĉaj : Laŭ ĉies plaĉo (rimpoemo)

puce Nikolao Nekrasov : Fablo pri gilotin-ŝraŭbeto (fablopoemo)




Supren