"ĈU ILI DIRAS AL NI LA VERON ?"
El la antaÅparolo de la tradukinto : "La celo de tiu libro ne estas fingromontri iun popolon, iun reÄ imon. Kiu homa grupo povas aserti ke Ä i fieras pri ĉiuj siaj agoj ? De la norda Ä is la suda hemisfero ekzemploj de homaj krueleco kaj avideco abundas. La faktoj de la raportoj en "Ĉu ili diras al ni la veron ?" helpu la leganton pripensi la homan konduton por trovi pli da ekvilibro en si mem kaj sekve alporti pli da ekvilibro en la funkciado de homaj socioj. Tio estas mia deziro.
Franciska Toubale
Formato : 184 x 257 mm. 222 paÄ oj. Prezo : 12 € + afranko. Mendebla ĉe SAT, 67 avenue Gambetta, FR-75020 Paris. Rete : libroservo ĉe satamikaro.org
pri Ĉu ili diras al ni la veron ? - Neimagebla perforto, de Fonduso por Nord-koreaj RifuÄ intoj kaj Centro de Informoj pri Nordkoreaj Homaj Rajtoj, 220paÄ a elangligo de Franciska Toubale eldonita de SAT, 2007
UF ! Kian momenton mi travivis legante tiun ĉi libron... Teruran !
LaÅ mia kompreno, estis diskutoj dum 79a SAT-Kongreso pri ĉu eldoni la libron... kun timo aspekti ridinda post kelkaj jaroj, kiam oni eble malkovrus, ke ĉio ĉi estas nur propagando kaj mensogo. Tiun timon, mi principe komprenas, sed mi nun opinias, ke se SAT estintus ne publikiginta Ä in, SAT aspektus multe pli naÅza ol ridinda, kiam oni kapablos konfirmi, ke tio ekzistas (-is, espereble).
La dokumento prezentiÄ as, kiel kolekto de jam publikigitaj kaj nove kompletigitaj atestaĵoj liveritaj de eksmalliberul(in)oj kaj eksgardistoj pri siaj travivaĵoj en Nord-Koreiaj retenejoj. Post mallonga antaÅparolo de Franciska Toubale kaj iom pli longa de Kim Sang-Hun, estas enkonduko donanta superrigardon pri diversaj atestaĵoj antaÅe publikigitaj (de Amnestio Internacia interalie), pri ilia nekonateco pro politika situacio en Sud-Koreio, suspekto pri propagando kaj Ä enerala publika neinteresiÄ o kaj fine klariganta la celon (plu evidentigi la tragedion disvolviÄ antan en tiu lando) kaj la metodologion. La enkondukaj vortoj reliefigas ankaÅ la fakton, ke kelkaj atestoj estas ne tute fidindaj kaj do plu esplorendaj sed ankaÅ, ke ili ebligas diskonigon kaj konsciigon pri okazantaĵoj. Tio ĉi gravegas : ke eksmalliberuloj, sciu, ke ilin ni ne forgesas. Sekve kuÅ as rapida prezento de ĉiu atestanto, antaÅ ol aliro al la teruraj atestoj.
La atestaro dividiÄ as en ĉapitrojn laÅ diversaj agoj priskribitaj (arbitra reteno ; vivkondiĉoj en retenejoj ; laborkondiĉoj ; nutraĵo- kaj sano-kondiĉoj ; teruraĵoj - kvazaÅ la antaÅaj ĉapitroj priskribus paradizajn scenojn... - kaj punoj ; torturo ; infanoj en malliberejo ; ekzekutoj, murdoj kaj mortoj). Ĉiu ĉapitro estas enkondukita per klarigoj pri kunteksto, fidindeco aÅ dubindeco de atestoj. La rakontoj estas faritaj per simpla lingvaĵo frapa. Kaj frapado estas terure ripetiÄ anta en ĉiuj atestoj. Kiel homo povas tion suferigi al alia ? Nur per bestigado de la alia. Kaj kiom povas elteni homoj ! La sinsekvo de atestoj estas kor-Å ira kaj naÅza, tiom ili plifirmigas sin reciproke, en granda rondo horora, el kiu la leganto eliras Å ancelpaÅ a, provante reorientiÄ i dank’al kelkaj serenigaj finaj vortoj, sed konkludo malestas : ĉiu restu kun propraj imagoj...
Tamen iom strange impresas la kelkaj linioj pri SAT sur folio tuj post lasta atesto pri graveda virino malbone traktita cele indukti aborton... Realoj fojfoje kolizias.
Mi nur povas kuraÄ igi vin aĉeti kaj legi tiun ĉi libron, eĉ se ofte mi mem min demandis, ĉu mi havos forton elteni Ä is la fino ? Mi gratulas F. Toubale pri Å ia traduko kaj SAT pri plenumo de sia laboro : klerigado cele al emancipiÄ o.
Robin BETO 35717 el Sennaciulo, n°9 (1227), septembro 2007
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
PoÅ tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiÄ i kun SAT-anoj en Parizo, informiÄ u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aÅ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paÄ o, skribu al paÄ o-aranÄ ulo.