Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de marto 2011
puce La 12an de marto
puce La 13an de marto
puce La 14an de marto
puce La 15an de marto
puce La 16an de marto
puce La 17an de marto
puce La 18an de marto
puce La 19an de marto
puce La 20an de marto
puce La 21an de marto
puce La 22an de marto
puce La 23an de marto
puce La 24an de marto

La 22an de marto

Hodiaŭ estis tre malvarme kaj pluvetis. Hejme mi povas vivi tre normale kaj libere, sed en rifuĝejoj en la damaĝitaj urboj kaj vilaĝoj, homoj vivas en tre malbonaj kondiĉoj. Multaj havas nenion por fari krom kuŝi en lernejoj, elteni malvarmon en kovriloj kaj atendi la distribuon de manĝaĵoj.
Tamen la situacio iom post iom boniĝis. Hodiaŭ, unue mi raportas pri esperplenaj aferoj.
 1. La ŝoseo Toohoku, kiu ligas la regionon Toohoku kun Tokio, ekfunkciis por kamionoj. Pro tio transporto de la varoj al rifuĝejoj pli faciliĝas.
 2. La rapidtrajnlinio “Ŝinkansen” inter Tokio kaj Aomori parte ekfunkciis. Pro tio oni povas transporti benzinon kaj aliajn varojn al la damaĝitaj gubernioj.
 3. En la okcidenta parto de Japanio oni komencis plimultigi la produkton de vindaĵoj, pano, nudelo, baterioj, kandeloj, funkciigante la fabrikojn tagnokte.
 4. En iuj rifuĝejoj helpantoj preparis bankuvojn. Ekde la tertremo rifuĝintoj neniam banis sin, do ili estis tre ĝojaj. Al japanoj baniĝo en varma akvo donas grandan ĝojon kaj kontenton. Ili havis pli da kuraĝo por morgaŭ.
 5. Infanejo en la urbo Oohunato refunkciis kaj infanoj ĝoje vizitis ĝin. En iu rifuĝejo oni disponigis al infanoj ĉambron, por ke ili povu ludi libere. Tiu katastrofo donis grandajn ŝokon kaj vundon ankaŭ al la koro de infanoj, do estas grave konsoli ilin.
 6. La poŝtoficejo en la urbo Iŝinomaki refunkciis. Multaj rifuĝintoj venis, tamen ve ! por maldeponi monon el sia konto. Ili povas maldeponi maksimume 200000 enojn (2000 eŭrojn), eĉ se ili perdis kajeron.
 7. En iu urbo en la gubernio Ĉiba, kelkaj homoj, kiuj havas sian propran puton hejme, disponigis ĝin al la publiko. Ankoraŭ en multaj urboj akvo-servo ne funkcias, do multaj dankas ilin pro ilia bonkoro. Unu el la puto-posedantoj diris : “Tio estas tute ne laŭdinda faro. En la krizo oni devas helpi unuj la aliajn”. Ni havas esprimon “otagai-sama”, kiu signifas, ke malfeliĉo iam ajn vizitos iujn ajn, do en tiu okazo ni devas helpi reciproke.
 8. En kelkaj lernejoj oni okazigis kursfinan ceremonion. Tio estas kaj ĝojiga kaj malĝojiga, ĉar troviĝis malaperintaj lernantoj. En iu lernejo patro de la malaperinta filo anstataŭe ricevis diplomon kun larmoj.

Jen estas kaj bonaj kaj malbonaj novaĵoj.
 1. Hieraŭ nokte kaj hodiaŭ frumatene aperis blanka fumo el la 2a nuklea centralo kaj griza fumo el la 3a. Tiuj fumadoj ĉesis hodiaŭ. Oni sukcesis enkonduki elektron al ĉiuj centraloj, sed antaŭ ol funkciigi elektron, oni devas kontroli la aparatojn. Por enpumpi akvon en la centralojn, oni uzos specialajn kamionojn desegnitajn por enverŝi betonon en altajn konstruataĵojn. Per tiu maniero oni povos konduki 3-oble pli multe da akvo en la centralojn.

Jen estas malbonaj novaĵoj.
 1. Terkulturistoj en tri gubernioj, kiuj kultivas spinacon, devas forĵeti radioaktivece malpurigitajn produktaĵojn. Ili ĉagreniĝas, dirante, ke estas dolorige al ili forĵeti spinacon, kiun ili kultivis kun amo.
 2. En la marakvo oni detektis tre densan radioaktivecon. Apud la centraloj oni detektis 126-oble pli densan jodon 131 ol la normo, 8 kilometrojn fore 80-oble kaj 16 kilometrojn fore 16-oble. Fiŝkaptistoj en la najbaraj gubernioj estas ŝokitaj pro tiu novaĵo. Mi rememoras la usonan eksperimenton de hidrogenbombo la 1an de marto 1954 en la atolo Bikini en la Pacifika Oceano. Tiutempe pli ol mil japanaj fiŝkaptaj ŝipoj estis kovritaj per nuklea cindro. Montoj da tinusoj estis enterigitaj kaj japanoj ĉesis manĝi fiŝojn. La simila afero, kvankam malgrandskale, okazos.

En Novzelando la 27an de januaro okazis granda tertremo kaj 28 japanoj mortis. Laŭ la hodiaŭa novaĵo, oni konstatis la morton de 22 homoj, sed 6 ankoraŭ estas malaperintaj. Japanoj suferas pro tertremoj ne nur enlande sed ankaŭ eksterlande.
Post ĉi-foja katastrofo iu sendis jenan mesaĝon al mi : “La naturo tiom malmulte de sia riĉeco donis al japanoj. Naturo nur donis al vi ĉiujn minacojn : tertremoj, cunamoj, tajfunoj kaj eksplodoj de vulkanoj. Nur tiun ĉi momenton vi ne suferas pro tajfunoj”.
Vere li estas prava. Japanio estas malriĉa lando kun multaj naturaj suferoj kaj malmultaj riĉfontoj. Pro tio japanoj devis labori diligentege. Tamen ni komencis forgesi tion kaj vivis tro lukse, konsumante riĉaĵojn el la mondo. Nun estas tempo por ni krei novan vivmanieron, novan filozofion.
Homoj povas vivi, kiam ili havas esperon. Do ni vivu, esperante, ke morgaŭ estos pli bone, ol hodiaŭ.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio