Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de majo
puce La 02an de majo
puce La 05an de majo
puce La 07an de majo
puce La 10an de majo
puce La 11an de majo
puce La 16an de majo
puce La 19an de majo
puce La 25an de majo
puce La 28an de majo
puce La 30an de majo

La 02an de majo

La 1an de majo naskiĝis mantidoj en mia ĝardeno. Oni diras, ke mantoj povas antaŭvidi la kvanton de neĝo dum la vintro kaj laŭ tiu kalkulo ili demetas ovojn alte aŭ malalte ĉe branĉoj. Tamen ili ne povis antaŭvidi la grandecon de la cunamo, kaj certe multaj ovoj viktimiĝis.

La Unua de Majo
Hieraŭ okazis manifestacioj de La Unua de Majo en diversaj lokoj en Japanio. En la laborista movado estas du fluoj : komunista kaj socialdemokratia. En Tokio okazis ambaŭ aparte en malsamaj lokoj jene laŭ la ĵurnalo Mainiĉi.
En la manifestacio organizita de komunista Zenrooren oni deklaris subtenon al la suferantoj, rapidan solvon de la nukleaj akcidentoj, nuligo de nukleaj centraloj kaj ŝanĝon de energipolitiko. En ĝi partoprenis 21000 homoj.
En la manifestacio organizita de socialdemokratia Rengoo la prezidanto s-ro Koga Nobuaki diris : “Ni devas pensi ne nur pri la suferantoj sed ankaŭ pri la tuta Japanio. Ĉiuj partioj, ĉiuj publikaj instancoj kaj privataj kompanioj devas lukti kontraŭ la katastrofo per sia tuta forto”. Ne estis mencio pri la nombro de la partoprenantoj.
Tiu ĉi Rengoo subtenas la regantan partion Demokratia Partio, kiu celas pli da konstruo de nukleaj centraloj, kaj krome la laborista sindikato de la elektra kompanio Tokio estas ĝia membro, tial la prezidanto ne volis aŭ povis mencii pri la nukleaj akcidentoj kaj energipolitiko. Mi opinias, ke la movado, kiu ne povas mencii pri nukleaj akcidentoj kaj nuklea energio en la nuna momento, ne indas laboristan movadon. Rengoo estas eĉ kulpa pro ĉi-foja akcidento, subtenante konstruon de nukleaj centraloj.

Lernantoj ne povas ludi ekstere
La 27an de aprilo la urbo Koorijama en la gubernio Hukuŝima komencis forigi la surfacan teron el 28 lernejaj ludejoj. La tero en tiuj ludejoj estas pli malpurigita ol la normo (3,8 mikrosieverto/hore). La urbestro diras : “Se ni forigos 3-centimetrojn da tertavolo, ni povos duonigi la radioaktivecon. Ne estis instrukcio de la registaro, sed laŭ la postulo de gepatroj, la urbo memvole decidis tion”.
La registaro instrukciis, ke kiam la forteco de radioaktiveco estas pli ol 0,0038 milisiverto/hore (20 milisieverto/jare), lernantoj ne estu ekstere. Sed laŭ la leĝo, instalaĵo, kiu traktas nukleaĵojn kaj kies laboristoj povos disponiĝi je radioaktiveco de 5,2 milisieverto/jare, estas registrita kiel zono de nuklea kontrolo, tial la normo de 20 milisieverto/jare por infanoj kaj gelernantoj estas ne kompreneble granda. Multaj kontraŭas tiun instrukcion.
Jam en multaj lernejoj kaj infanĝardenoj estas malpermesite al lernantoj longe ludi en ekstera ludejo kaj tuŝi la teron. Oni ne povas malfermi pordojn, tial jam la ĉambroj estas same kiel varmdomo. Se oni uzus klimatizilon, ekstera aero enirus. Instruistoj ne scias kion fari en tiu situacio. Okazas granda problemo por la edukado.

Malaperintaj ĉinoj
Ekde la 29a de aprilo ĝis la 5a de majo vicas feriaj tagoj, tial oni nomas tiun semajnon « Ora semajno ». Komence de majo estas tre agrable, do ĝi estas tre bona tempo por turismi. En ordinaraj jaroj ĉiuj turismaj lokoj estas plenaj de homoj, sed en tiu ĉi jaro la situacio estas tute alia.
Lastatepme tiuj turismaj lokoj multe dependis de riĉaj ĉinaj turistoj, sed ili tute malaperis. Ankaŭ fabrikoj, terkulturistoj kaj universitatoj dependis de ĉinoj, sed ankaŭ el tiuj kampoj ili malaperis.
Hieraŭ mi aŭdis jenan rakonton de mia amiko. Lia kompanio posedas apartamentaron kaj pruntedonis la ĉambrojn al ĉinaj studentoj, sed kelkajn tagojn post la tertremo ili ĉiuj abrupte malaperis sen anonco kaj adiaŭo al la universitato kaj lia kompanio.
Samo okazis en diversaj lokoj. Multaj terkulturistoj dungis ĉinojn, sed tiuj abrupte hejmenrevenis, kaj ili suferas pro manko de laborforto. En Osako multaj studentoj en iu japanlingva lernejo revenis al Ĉinio. La lernejaj oficistoj provis persvadi ilin, dirante, ke Osako estas tre fora de Hukuŝima, tial ili ne bezonas timi radioaktivecon, sed tute vane.
Tia reago de ĉinoj estas ne tre komprenebla por mi. Radioaktiveco estas ja terura, sed ĉu ili ne vidis, ke ĉiuj japanoj trankvile vivas ? Mi aŭdas, ke iliaj gepatroj forte rekomendis al ili hejmenrevenon, sed ĉu vere tio estas la kialo ? Mi supozas, ke ĉinoj havas sian propran reton inter si kaj en ĝi fluadas erara (aŭ vera) informo pri (tro da) teruro de radioaktiveco, kaj tio timigis ilin kaj instigis ilin al abrupta malapero kaj nedeca, sendankema konduto al la dungito, lernejo, universitato kaj luiganto.
Mi pensis, ke tiu malapero de ĉinoj ne rilatas al mi, sed ne. Japana Esperanto-Instituto (JEI) havas sian konstruaĵon en Tokio kaj la duan etaĝon ĝi pruntedonas al iu japanlingva lernejo, kies lernantaro konsistas ĉefe el ĉinoj. La 27an de aprilo mi vizitis la oficejon de JEI kaj vidis, ke la pordo de la dua etaĝo estas fermita. Mi timas, ke la lernejo mem fermiĝos kaj redonos la ĉambron al JEI. La katastrofo tiamaniere povos ataki eĉ JEI-on. Tion mi tute ne antaŭvidis.

Hodiaŭ forte ventis. La ventoj, kiuj venis el la Azia Kontinento, kunportis “flavan sablon” el Mongolio kaj el la interna Ĉinio. Se okazus nuklea akcidento en Ĉinio, la tuta Japanio estus detruita per “senkolora nuklea sablo”. Mi nek bonvenigas la foriron de ĉinoj, nek alvenon de ĉinaj ventoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio