Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de majo
puce La 02an de majo
puce La 05an de majo
puce La 07an de majo
puce La 10an de majo
puce La 11an de majo
puce La 16an de majo
puce La 19an de majo
puce La 25an de majo
puce La 28an de majo
puce La 30an de majo

La 16an de majo

Deklaro pri la sekureco de legomoj el Gunma

Jam tuj post la cunamo komenciĝis la kerno-fandiĝo

La 15an la elektro kompanio Tokio publikigis raporton pri la stato de la reaktoro n-ro 1 jene :

La 11an de marto je 14:26 okazis la tertremo kaj tuj poste aŭtomate haltis la reaktoro. Pro la cunamo instalaĵo por ricevi elektron el ekstere ankaŭ damaĝiĝis kaj elektro haltis. Je 15:30 la cunamo venis kaj damaĝis la krizokazan generatoron, pro kio tute perdiĝis elektro por malvarmigi la kernon.
En la kerno pli kaj pli perdiĝis malvarmiga akvo pro varmo el la nukleaj brulaĵoj. Je 18:00 la akvo-nivelo malaltiĝis ĝis la pinto de nukleaj brulaĵoj kaj komenciĝis la parta nudiĝo de la brulaĵoj. Samtempe la temperaturo de la kerno subite altiĝis.
Je 19:30 la akvo-nivelo tiel malaltiĝis, ke la tuta brulaĵstangaro estis en la stato de “tuta nudiĝo”, nome tute ekter la akvo. Tubo, kiu kovras la brulaĵstangaron, ekfandiĝis de sube, kiam ĝi superis 1800 gradojn, kaj post 20 minutoj la centra parto de la kerno fandiĝis kaj defalis. Je 21:00 la temperaturo atingis 2800 gradojn, en kiuj povas fandiĝi brulaĵgranuloj.
La 12an de marto je 6:50 ĉiuj brulaĵstangoj falis en la fundon de la reaktor-premujo.
(fino de la raporto)

La elektra kompanio Tokio estis publikiginta, ke antaŭ 9:00 la 12an de marto la kerno tute nudiĝis el la malvarmiga akvo, sed laŭ la ĉi-foja raporto, ĝis la 9a horo jam la kerno tute fandiĝis. La kompanio starigis laŭ la erara analizo la planon reordigi la reaktoron.
La vorto “kernofandiĝo” teruras min. Tiu signifas la fatalan staton de la reaktoro. Krome ne nur unu reaktoro, sed ankaŭ aliaj estas en tre malfacila stato. Ĉu oni povas bone regi la nukleaĵojn ? Multaj homoj jam pensas, ke la plej fatala stato finiĝis, sed en efektiveco povas atendi nin pli teruraj okazaĵoj, kiuj povos kaŭzi grandan suferon al Tokio.

Letero el la urbo Sendai
La 11an de majo ni havis Esperanto-kunsidon en la artgalerio “Birdo Flugas” en la urbo Ŝiogama, posedata de esperantistino. Ĝi estis tre bele rearanĝita malgraŭ la damaĝo de la tertremo kaj la cunamo.
Entute 15 homoj partoprenis. Manĝante suŝi-ojn kaj trinkante bieron kaj sukon, ni gaje babilis. Ni aŭskultis raporton de s-ino Sanpei Keiko, kiu vojaĝis en Francio, prelegante pri la katastrofo.

Letero el la urbo Hukuŝima
Mi volis scii, kiel fartas mia amikino loĝinta en la urbo Tomioka, la urbo de la nuklea centralo, kaj vane telefonis pli ol 10 fojojn al ŝi kaj al la rifuĝejoj en mia urbo. Hodiaŭ mi denove telefonis al la rifuĝejo kaj lasis mian telefonnumeron. Feliĉe post unu horo venis ŝia telefonvoko.
Ŝi translokiĝis 5 fojojn de unu rifuĝejo al la alia, kaj nun ŝi loĝas en la gubernio Ibaraki. Dank’ al la edzino de sia frato, ŝi nun vivas en la domo preparita de la gubernio. Ĝi estas malgranda kaj situas en la monteto ..., sed ŝi sentas sin feliĉa, loĝante kun siaj familianoj. En rifuĝejoj ŝi spertis malfacilon, havante maljunan, kuŝantan patrinon.
La eksplodbruoj de la centralo la 12an de marto estis teruregaj, ne imageblaj en tiu ĉi mondo. Ŝia domo situas 15 kilometrojn fore de la centralo. Kun ploro ŝi diris, ke ŝi ne plu povos reveni hejmen.

Afiŝoj en la hotelo
La 10an mi tranoktis en hotelo en la varmfontejo Minakami por subteni turisman mondon, kiu multe suferas pro malmultiĝo de turistoj. La hotelisto diris, ke dum la marto post la tertremo venis nur 100 turistoj al sia granda hotelo, kiu kapablas akcepti 500 homojn tage. Laŭ lia supozo kelkaj hoteloj en Minakami bankrotos. Por subteni la hotelon, mi trinkis multe kaj aĉetis kukon kiel donacon al mi.
En la akcepteja halo mi vidis jenajn afiŝojn :
 1. Legomoj produktitaj en la gubernio Gunma (kie estas Minakami) estas sekuraj.
Antaŭe la registaro malpermesis la vendon de kelkaj specoj de legomoj el Gunma, pro kio oni anoncas la sekurecon de legomoj al turistoj.
 2. Pardono pro ne sufica lumo
Pro manko de elektro en nia regiono oni devas ŝpari elektron.
 3. Rabato de 500 enoj por masaĝo
Eble pro malmultiĝo de turistoj masaĝisto devas rabati la tarifon.

En la montara regiono ĉio estis verda, kaj multpetalaj sakuroj floris bele. Estas bedaŭrinde, ke la vetero estis pluva. Mi rezignis planitan montgrimpadon sur la najbaran monton.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio