Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de majo
puce La 02an de majo
puce La 05an de majo
puce La 07an de majo
puce La 10an de majo
puce La 11an de majo
puce La 16an de majo
puce La 19an de majo
puce La 25an de majo
puce La 28an de majo
puce La 30an de majo

La 11an de majo

Ŝinkansen, moderna kugla trajno, kiu ligas Tokion kaj la regionon Toohoku, jam refunkciis.

Post du monatoj
Du monatoj pasis post la tertremo. Jen estas statistiko pri la nuna situacio :

Damaĝoj al homoj
 Mortintoj : 14949 homoj
 Malaperintoj : 9880 homoj
 Rifuĝintoj : 117085 homoj

Substrukturo
 Provizoraj loĝejoj
 Konstruotaj loĝejoj : 68000
 Konstruitaj loĝejoj : 7441
 Konstruataj loĝejoj : 27100

  • Elektra paneo : 6141 domoj
  • Gaso : Refunkciis en 401976 domoj.
    En kelkaj distriktoj ankoraŭ ne funkcias.

 Akva paneo : 72000 domoj

Trajno
 Ŝinkansen (kugla trajno) : jam refunkciis.
 Lokaj trajnlinioj : 7 linioj parte ne funkcias.

 Ŝoseo : Ĵooban-ŝoseo, kiu ligas Tokion kaj la regionon Toohoku, parte ne funkcias.
 Naciaj vojoj : 27 vojoj ne funkcias.

La plej grave estas doni al la suferantoj laboron por vivteno. Sed ne aperis statistiko pri tio en la ĵurnaloj. Multaj homoj perdis sian laborejon kaj eĉ post du monatoj multaj ne havas esperon por sia vivteno. Pro maltrankvilo multaj ne povas bone dormi.

2-hora hejmenreveno
Loĝantoj ĉirkaŭ la nukleaj centraloj devis rifuĝi, lasinte ĉion. En televido aperis foto pri elemenlerneja ĉambro. Sur ĉiuj tabloj estis lasitaj lernejaj dorsosakoj diverskoloraj. Tio montras, ke tre haste lernantoj forlasis la lernejon. Tre malĝojiga pejzaĝo.
Estas malpermesite al la loĝnatoj eniri en la zonon en radiuso de 20 kilometroj de la nukleaj centraloj. Loĝantoj en tiu zono, same kiel la lernantoj, haste forlasis sian domon, nenion kunportante. Tial ili volas reveni hejmen por rehavigi al si valoraĵojn, eĉ dum mallonga tempo. La registaro respondis al tiuj voĉoj kaj aranĝis por ili la revenon. Antaŭ kelkaj tagoj vilaĝaj oficistoj kaj aliaj respondeculoj prove eniris en la zonon por kontroli la procedon, kaj hieraŭ vilaĝanoj de Kaŭauĉi unua revenis hejmen dum 2 horoj.
92 vilaĝanoj, po unu aŭ du el unu familio, kolektiĝis en la gimnastikejo matene, ŝirmis sin per kontraŭnukleaj vestaĵo kaj masko, ekiris al sia domo je 11:20 per buso, serĉis kaj metis valoraĵojn en plastan sakon de 70 cm. x 70 cm. dum du horoj kaj revenis al la gimnastikejo. En tiu vestaĵo estis malfacile moviĝi libere, krome ili sentis sin tre varma. Tamen ili sukcesis reporti diversajn aĵojn. Kion ili reportis ?
S-ro Kusano Daiĉi, 21-jara, trovis albumon de mortinta fratino laŭ la peto de sia avino San 84-jara. Ŝia funebro okazos la 11an de aprilo. La avino planas montri la foton de sia nepino antaŭ la altaro.
S-ro Jokoo Ŝuusei, 50-jara, volis reporti komputilon, sed ĝi estis tro granda por la sako kaj tio ne estis permesebla. Li laboras por asekura kompanio kaj por rekomenci sian laboron li trovis dokumentojn.
S-ro Suzuki Mamoru, 63-jara, sukcesis reporti horloĝon, okulvitron kaj vestaĵojn, sed je sia bedaŭro bonsai-oj, kiun li zorgis 30 jarojn, estis ŝtelitaj.
S-ino Kusano Ŝigeko, 65-jara, reportis kudraĵon, pri kiu ŝi okupiĝis, kiam okazis la tertremo. Ŝi diris, ke ŝi povos vivi pozitive kun sia hobiaĵo.
S-ro Komori Ŝiniĉi, 65-jara, reportis fianciniĝan foton de sia filino, kiu havus geedziĝan ceremonion la 26an de marto.
S-ro Akimoto Tecuo, 74-jara, serĉis siajn bovinojn dum unu horo sed vane. Li metis fojnon en la bovinejon. Li diris : “Ili estas miaj karaj familianoj. Se mi povos reveni hejmen ĝis la vintro, mi povos plu labori kiel bovinisto”.
En la gimnastikejo oni ekzamenas tiujn vilaĝanojn pri radioaktiveco, sed neniu estis eksponata pli ol la normo.

En la ĵurnaloj oni ne menciis pri vere valoraj aĵoj kiel bankkajeroj kaj familia stampo. Tiu stampo, registrita en la urba oficejo, estas vere grava. Sen ĝi oni ne povas aĉeti kaj vendi nemoveblajn propraĵojn.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio