Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de majo
puce La 02an de majo
puce La 05an de majo
puce La 07an de majo
puce La 10an de majo
puce La 11an de majo
puce La 16an de majo
puce La 19an de majo
puce La 25an de majo
puce La 28an de majo
puce La 30an de majo

La 30an de majo

Ĵus plantitaj rizplantoj. Ĉu la akvo ne enhavas radioaktivecon ? Ĉu rizo produktota ne enhavos radioaktivecon ? En iuj vilaĝoj proksimaj al la nuklea centralo oni devis rezigni plantadon de rizo.

Pluva sezono jam komenciĝis. Pro la pluvsezona fronto kaj la atako de tajfuno, hieraŭ multe pluvis. Pluva sezono ne plaĉas al loĝantoj en urboj, sed ĝi ludas tre gravan rolon por agrikulturo. Terkulturistoj plantas rizplantojn en kampoj, kaj dum tiu sezono ĉiuj vegetaĵoj multe kreskas. Ĉiutagaj pluvadoj garantias bonan rikolton en aŭtuno. Tial tiu sezono estas bonvena kaj nepre necesa por japanoj, sed en la nuna situacio ĝi povas alporti teruron al ili, faligante radioaktivajn substancojn al la tero. Jen estas klarigo pri tio laŭ la semajna gazeto Asahi la 3an de junio.

La 11an de majo oni detektis 570 bekerelojn da cezio en tefolioj produktitaj en la urbo Minami-Aŝigara 300 kilometrojn fore de la nuklea centralo de Hukuŝima. Tiu numero superis la normon de 500 nekreloj. Oni supozas, ke la radioaktivaj substancoj vojaĝintaj en la aero falis pro la pluvo.
Radioaktivaj substancoj flosas en la aero same kiel polenoj. Kiam pluvas, ili falas al la tero kun pluveroj. Ĉu homoj ne suferas pro ili ? Prof. Itoo de Kitazato-universitato diras : “La komenca pluvo enhavas pli multe da radioaktivaj substancoj. Sed la nuna nivelo de radioaktiveco ne estas danĝera, se homoj evitas pluvon per ombrelo kaj pluvmantelo”.
Falintaj radioaktivaj substancoj enfluas en riverojn kaj disvastiĝas. Ĉu ili ne malpurigas trinkakvon ? S-ro Hurukaŭa en la Centro de nukleaj informoj diras : “La nuna nivelo de cezio ne gravas por nia sano, ĉar ĝi ne restas longe en nia korpo”.
Pro la manko de elektro en somero la registaro rekomendas, ke homoj vestu sin malvarme per malpezaj vestaĵoj kiel T-ĉemizoj eĉ en publikaj lokoj kaj kompaniaj oficejoj. Ĉu homoj ne estos eksponataj al radioaktiveco en tiaj vestaĵoj ? La respondo estas : “Oni devas vesti sin per kontraŭradioaktivecaj vestaĵoj en lokoj proksimaj al la nukleaj centraloj, sed en aliaj lokoj tute ne gravas vesti sin per malpezaj vestaĵoj. Cezio eligas gama-radiojn kaj beta-radiojn. La unuaj havas altan kapablon trapasi, tial eĉ se oni vestas sin peze, oni ne povas eviti eksponadon de gama-radioj”.
Dum la pluva sezono ofte venas tajfunoj. Se tre forta tajfuno pasos sur la nuklea centralo de Hukuŝima, ĝi povos denove damaĝi la reaktorojn kaj la instalaĵojn. Ĝi povos forflugigi forte radioaktivan teron kaj rubaĵojn en la tereno de la centralo eksteren kaj forfluigi radioaktivan akvon en la maron.

La Centro de nukleaj informoj estas fondita de bedaŭrata s-ro Takagi Ĵinzaburoo, kiu kontraŭis la konstruon de nukleaj centraloj, do ĝiaj klarigoj estas fidindaj, sed la demando estas, ĉu la registaro publikigas ĝustajn ciferojn pri radioaktiveco, ĉar ĝiaj klarigoj baziĝas sur la premiso de “nuna nivelo de radioaktiveco”, do mi esperas, ke la registaro ne mensogas.

Hodiaŭ mia amikino telefonis al mi, demandante, ĉu mi ne scias iun privatan organizon, kiu analizas radioaktivecon en la aero. Ŝi posedas restoracion, kie ŝi surtabiligas legomojn liberajn de agrikultura medikamento. Ŝi timas, ke tiaj legomoj jam estas malpurigitaj de radioaktiveco, kaj ne fidas la oficialan klarigon pri la radioaktiveco. Bedaŭrinde mi ne havas tian informon. Jam multaj homoj ne fidas la registaron kaj provas mem trovi rimedon kontraŭ radioaktiveco.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio