Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Kunveno de la Komunista Frakcio de SAT en la Augsburga kongreso - 1997
puce Konciza Raporto de la SAT-Kongreso en Alikanto - 2002
puce Kunsido de la frakcio dum la SAT-Kongreso en Beogrado
puce Kunveno de komunista frakcio en SAT kongreso 2008 8 11
puce Raporto pri kunsido de la komunista frakcio en Braŝovo (aŭgusto 2010)
puce Protokolo de la kunveno de la Komunista Frakcio dum SAT-Kongreso en Sarajevo (aŭgusto 2011)
puce Kunveno de komunista frakcio dum SAT-Kongreso en Nitra 2015
puce Kunveno de la Komunista Frakcio dum SAT-Kongreso en Hercbergo, 2016
puce Protokolo pri la kunveno de la komunista frakcio en Gimpo, aŭgusto 2017
puce Protokolo pri kunveno de la Frakcio en Barcelono (2019)
puce Protokolo de la KF-kunsido dum la 93a SAT-kongreso en la reto

Konciza Raporto de la SAT-Kongreso en Alikanto - 2002

Dum la 75-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (Laborista Esperantista Movado) en Alikanto, Hispanio, kiu okazis de la 1-a ĝis la 8-a de Julio 2002, Komunista Frakcio de SAT kunvenis plurajn fojojn.

Nia malgranda skipo da kvin komunistoj bone kontribuis al kongresa laboro. K-doj Vincent Charlot kaj Stan Keable partoprenis Kongresan Komisionon, kiu pritraktis vortumon de la Gvidrezolucio kaj Deklaracio, kiujn la kongreso poste amendis kaj adoptis.

Efikeco de la kongreso suferis pro manko da bone elpensitaj proponoj, kaj manko de planita tagordo pri diskut-temoj en laborkunsidoj. Ni fieras, ke el diskutoj de nia Frakcio venis proponoj, kiuj espereble helpos ke venontaj kongresoj de SAT estu pli efikaj. Sed ni atentigas ke la ĉefa bezono por efika kongreso estos ke oni faru proponojn (rezoluciojn), kiuj aperu antaŭ la kongreso en Sennaciulo. Antaŭ ĉi tiu kongreso, neniu faris tion. Sen semado, ne atendu rikolton !

K-do Charlot portis mesaĝon de K-do Petro Levy, ke li deziris post longedaŭra deĵorado rezigni el posteno de Frakcia respondeculo. Tio estis akceptita, kaj la Frakcio decidis danki la kamaradon kaj peti lin, ke li akceptu novan postenon - Honora Prezidento de Komunista Frakcio. Certe estas honoro por nia Frakcio, ke tiu veterano de Komunista Partio de Francio, tiu gravulo de SAT, kiu delonge funkcias ĉe redaktora komitato de Sennaciulo - pomonata gazeto de la organizo - estu nia Honora Prezidento.

Grava rolo de nia Frakcio estas varbi komunistojn al Esperanto kaj al SAT. Por tiu laboro, ankaŭ estos utila trovi, kunligi kaj organizi tiujn komunistojn kiuj jam estas membroj de SAT. Ankaŭ estos utila varbi al SAT tiujn membrojn de Internacia Komunista Esperantista Kolektivo, kiuj estos pretaj kunlabori. Ankaŭ tiuj, kiuj sin trovas dise en Universala Esperanto-Asocio kaj cetera Esperantista movado. Ni instigas vin, kamaradoj, aliĝu al SAT kaj anoncu vin al Komunista Frakcio por kunlaboro.

Du kamaradoj akceptis postenojn por antaŭenigi frakcian laboron. Stan Keable estas sekretario, kaj Frederiko Scibor respondecos pri la frakcia retpaĝo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio