Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Kunveno de la Komunista Frakcio de SAT en la Augsburga kongreso - 1997
puce Konciza Raporto de la SAT-Kongreso en Alikanto - 2002
puce Kunsido de la frakcio dum la SAT-Kongreso en Beogrado
puce Kunveno de komunista frakcio en SAT kongreso 2008 8 11
puce Raporto pri kunsido de la komunista frakcio en Braŝovo (aŭgusto 2010)
puce Protokolo de la kunveno de la Komunista Frakcio dum SAT-Kongreso en Sarajevo (aŭgusto 2011)
puce Kunveno de komunista frakcio dum SAT-Kongreso en Nitra 2015
puce Kunveno de la Komunista Frakcio dum SAT-Kongreso en Hercbergo, 2016
puce Protokolo pri la kunveno de la komunista frakcio en Gimpo, aŭgusto 2017
puce Protokolo pri kunveno de la Frakcio en Barcelono (2019)
puce Protokolo de la KF-kunsido dum la 93a SAT-kongreso en la reto

Protokolo pri kunveno de la Frakcio en Barcelono (2019)

Komunista Frakcio

Kunprezidis : Dieter kaj Vinko

Ĉeestas : Xandra, Rui, Solange, Roger. Junulo el Germanio. Naoto, Junulo, Sonĝo, Vito, Paz.

Roger Prieto pri dissendolisto.

Dieter : plendas pri la neaktivemo de Stan Keable. Blanke ankaŭ ne plu volis nomi sin komunisto.

Junulo el Germanio : kia ligo kun IKEK ?

Xandra : ŝi kaj Roger ĵus aliĝis al SAT. Iam faris proponon organizi budon en Portugalio. Interesiĝas pri tio.

Dieter : svisa komunista partio kontraŭ Esperanto.

Roger : Rui estas prezidanto de maldekstra politika kooperativo. Faris kurseton tie.

Vinko ; mencio pri Kurt Lhzotsky.

Dieter : Lutermano eksiĝis el SAT kaj IKEK kaj aktivas en MAS.

Naoto : nuna ĉefministro ABE estas reakcia homo sed li gajnas popularecon en Japanio ĉar garantias la ekonomian kreskon. Bezonas malamikon ekster Japanio. Ekonomia milito kontraŭ Koreio. Antaŭe volis kontraŭ Ĉinion, sed tro granda por Japanio, do milito kontraŭ koreio. Nun tio funkcias.

Sonĝo : multaj koreaj homoj estas influataj de naciismo en Japanio. Multe timas faŝismon.

Paz ; ne ekzakte, sed kruda pensmaniero. Ŝovinismo.

Naoto : laŭ mia individua opinio, ne aĉeti japanan varon estas bona, sed viziti la landon estas bone.

Sonĝo : tre gravas solidareco de koreoj kaj japanoj. Ankaŭ ne ŝatas la ABE-registaron.

Paz : hieraŭ en Tokio estis granda manifestacio kontraŭ ABE. Eble solidareco grandiĝos.

Naoto : timas fizikan militeton kiam la japana popolo vekiĝos.

Paz : nuntempe teritoriaj disputoj inter japanio kaj koreio.

Vinko : protesto de Nakamura Daiŝin al Akahata.

Vito : ĉu Japanio daŭre ne havas armeon ?

Naoto : oficiale, sed baldaŭ la registaro havos ĝin denove.

Sonĝo : Avo de Abe estas tre fama pri siaj agadoj kiel militkrimulo dum la dua mondmilito.

Vito : ĉu KP daŭre estas inter la plej gravaj ?

Naoto : daŭre relative forta partio. Sed perdis influon. 9a artikolo de konstitucio daŭre validas.

Junulo : aktivas en la junulara organizo de la germana partio. Ĝis nun aktivas tie politike sed neniel ligis tion iel al Esperanto. Venis kiel observanto ĉefe. Sed volonte kontribuos al io.

Roger : neniu Fejsbuka paĝo. Aperigo en Sennaciulo.

Homara Festo en Francio.

Festo de Avanti en Portugalio. 6-7-8 de septembro.

Ankaŭ en SATeH faris same iam.

Alia observanto : ŝatus scii ĉu la komunismo en la tuta mondo havas komunajn ideojn ?

Dieter : multaj skuismoj en la komunista movado. Ekzemple pri Stalin. Ne estas komuna kerno.

Observanto : ĉu la komunstoj celas tutmondan registaron ? Ĉu konsento pri tutmonda komunista registaro ?

Dieter : jes. Sovetio disfalis. Putin estis komunisto. Ankaŭ Gorbaĉov.

Sonĝo : nuntempe verda partio pli forta en Eŭropo. Sed pli granda problemo estas Kapitalismo.

Vinko : kio pri kontaktoj kun Ĉinio ?

Paz : kio estas komunismo ? Plej grava demando. Nun neniu pensas ke ĉina komunismo estas komunismo. Historie enfazo pri la ekonomiaj sistemoj. Komunigo de produkt-sistemo en Sovetio estis ŝtatigo. Plej grava punkto ne pri produkta sistemo sed pri memdecido de laborista klaso. Tradicie gajno de ŝtata potenco. Nova teorio de Toni Negri. Komuneco kaj komunaĵo. Kiu estas subjekto de revolucio : ne tradicia proletaro. Nuntempe ne ĉio koncentrita ĉirkaŭ industria laborista klaso. Mi laboras mense en laborejo. Gravas pripensi kiel eblas ŝanĝi mondon per paca revolucio.

Dieter : kontribuo instigo por debato. Ĉu necesas ankoraŭ laboristoj.

Rui : pri Stalin, iu en portugalio ĵus doktoriĝis pri la mensogoj ĉirkaŭ Stalin.

Dieter : rememorigo pri la libro de Bronŝtejn.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio