sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 31an de decembro 2020 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










BUDAPEŜTO 1956 -2006



TRAGEDIO KONDUKIS AL PROKSIMIĜO DE DU POPOLOJ


Kvindek jarojn post la Hungara Revolucio oni memoris pri la
eventoj kaj la akcepto de 14 000 rifuĝintoj en Svisio. La hungara
popolleviĝo prepariĝis jam en la jaro 1955 per liberaj diskutoj pri
politikaj temoj en la aŭlo de la Teknika Universitato en Budapeŝto
post konatiĝo de la sekreta parolado de Ĥruŝĉov pri la krimoj
de Stalino. La 23an de oktobro 1956 malgranda manifestacio
de studentoj en Budapeŝto rapide kreskis ĝis amaskunveno
protestanta kontraŭ la komunista reĝimo kaj postulanta liberan
opiniesprimon, liberajn elektojn kaj sendependecon de Sovetio.
La samon postulis manifestacioj en aliaj hungaraj urboj. La ŝtata
sekureca polico intervenis per armiloj kontraŭ la manifestaciantoj
inter kiuj troviĝis ankaŭ dekmiloj da laboristoj ne kontentaj pri
siaj malbonaj vivkondiĉoj. Soldatoj kaj policanoj simpatiis kun la
ribelantoj kaj transdonis al ili siajn armilojn.


BATALOJ KONTRAŬ TANKOJ


La 30an de oktobro 1956 la ĉefministro Imre Nagy proklamas, post
la eksigo de la antaŭa registaro, la reenkondukon de la plurpartia
sistemo, la neŭtralecon de Hungario kaj la eksiĝon de Hungario el la Varsovia Pakto. Sed la 4an de novembro János Kádár anoncas ĉe
la radio la fondon de « Hungara revolucia registaro de laboristoj kaj
kamparanoj » kaj indikas ke li vokis la helpon de sovetiaj trupoj.
Sovetiaj tankoj invadis Budapeŝton kaj aliajn urbojn. La ribelantoj
decide rezistis interalie per « Molotov-kokteloj » (brulboteloj,
benzinbomboj) kontraŭ la tankoj. 2600 hungaroj kaj 700 sovetiaj
soldatoj estis la viktimoj de ĉi tiuj bataloj, pli ol 200 000 hungaroj
forfuĝis eksterlanden. Miloj da personoj estis arestitaj kaj centoj
mortkondamnitaj. Sekvis periodo de severa subpremo kiu suferigis
centmilojn da hungaroj dum multaj jaroj. Imre Nagy estis arestita
kaj en 1958 okazis proceso en Budapeŝto. La 17an de junio la tuta
mondo estis konsternita ekscii la ekzekuton de Imre Nagy kaj de
liaj kamaradoj Pál Maléter, Miklos Gimes kaj Jószef Szilágyi.


ONDO DE SOLIDARECO

La batalo de la ribelantoj kontraŭ la potenca Ruĝa Armeo kaj la
konsciiĝo pri la mizera ekonomia situacio postmilita en Hungario
ekigis ondon de simpatio en Svisio, okazis protestmanifestacioj,
materia helpo estis organizita kaj sendita tien kaj la fuĝintoj
alvenintaj el aŭstriaj kampadejoj estis solidare akceptitaj. Post
kompreneblaj malfacilaĵoj en la komenco ili poste bone integriĝis
en Svisio (kiel ekzemple ankaŭ la rifuĝintoj el Ĉeĥoslovakio en
1968). Favoris tion ne nur la malavara akcepto fare de Svisio,
sed ankaŭ la ĝenerale bona profesia nivelo de la alvenintoj kaj la
ekprospero de la svisa ekonomio. Ili miris pri la alta vivnivelo, sed
tamen konsciiĝis ke oni devis streĉe labori kaj ke profesia kariero
ne estis tiel rapida kiel ili imagis. Hodiaŭ oni ofte aŭdas la opinion
ke la iamaj rifuĝintoj el orienta Eŭropo iĝis pli svisaj ol la svisoj.
Eble oni povus klarigi ĉi tiun fenomenon per komparo : itala aŭ
hispana laboristo enmigrinta en la kvindekaj jaroj sciis ke li povis
ĉiam reveni al sia devenlando, dum por la elmigrintoj el Orienta
Eŭropo tio ne eblis dum jardekoj antaŭ la falo de la fera kurteno.


KOMPARO KUN LA HODIAŬA SITUACIO

Historiistoj volonte substrekas ke la helpopreteco rilate la rifuĝintojn
el Orienta Eŭropo ne estis motivita per nura malavareco, sed ke
aliaj faktoroj ludis rolon, ekzemple la disvastigita antikomunismo,
la bezono de la ekonomio trovi laborfortojn kaj la volo de reparacio
post la fermo de la limoj al rifuĝintoj dum la Dua Mondmilito.
Hodiaŭ la situacio rilate rifuĝintojn kaj enmigrintojn kompreneble
ŝanĝiĝis kompare kun tiu de la jaro 1956. Ĉi-jare la svisaj civitanoj
akceptis en septembro pliseverigon de la leĝoj pri enmigrantoj
kaj eksterlandanoj per popola referendumo. Oni adaptis ilin al
la normoj de la Eŭropa Unio kaj ili devus eviti misuzojn. Fine
de novembro denove okazos referendumo rilate la kontribuon
de Svisio al la evoluhelpa fonduso por la 10 novaj EU-membroj
orienteŭropaj (1 miliardo da svisaj frankoj por 5 jaroj). Kvankam
la sindikatoj de la laboristoj kaj tiuj de la entreprenistoj estas por,
la popolisma dekstro kontraŭas kaj la rezulto de ĉi tiu referendumo
estas necerta.

(Riŝo 31227)

El Sennaciulo, decembro 2006

Ĉi tiu artikolo vekis reagon en la januara numero de Sennaciulo, al kiu la aŭtororespondis en la posta aprila numero.

Sama rubriko :


puce BUDAPEŜTO 1956 -2006

puce Ŝajna objektiveco - en la servo de la dekstrularo

puce Budapeŝto 1956 : kie troviĝas la historia vero ?




Supren