sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita dimanĉon la 23an de oktobro 2022 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










Em. J. Nicolaŭ : Mensoga Paco.

tradukis Kristiano Rakovski por "Laborista Rumanujo"



De D-ro K. Rakovski, trad. de Em. J. Nicolaŭ el rumana
soc.-dem. organo „Laborista Rumanujo".


En la momento kiam ĉi-tiuj linioj aperos, la paco estos, kredeble, subskribita de la interdisputantoj. La ega plifacilaĵo, kiun tiu ĉi okazaĵo alportos al la balkanpopoloj, ombriĝas,
kiam ni pensas al estonteco. -


Ĉiuj sin demandas : kiom da tempo daŭros tiu ĉi paco ? ’
Neniu faras al si iluziojn ; la paco de Bukureŝti estas mensoga
paco, ĝiaj kondiĉoj estas ĝermoj de estontaj militoj.


La filozofoj povas verki, kiel faris Kant, volumojn pri
eterna paco. Sed tio ĉi restas kaj restos utopio en societo,
bazita sur la klasa milito ; en societo, kies leĝoj estas : ekspluatado kaj rabado. Estas absurde atendi, ke la rilatoj inter
la popoloj sin bazu sur la respekto de la individuaj kaj opaj
rajtoj, se la rilatoj en la interno de ĉiu popolo estas fonditaj
sur maljustaĵo, kaj se la egaj malmultoj, sed fortaj sur
militarismo, altrudas sian tiranecon al la tuta laborista popolo.
El tia societo, kvazaŭ el marĉaj akvoj, elleviĝas la militaj
miasmoj.


La nuna paco, skribita per la pinto de l’ glavo, ne atendas [pli]
ol alian glavon pli akran por ĝin disrompi.


Kaj tio ĉi des pli vere, ju pli ĝi ne entenas eĉ tiun minimumon de socia kaj morala ekvilibro, kiu estas la nepra
kondiĉo de la daŭrebleco tre relativa, kiun havas la rilatoj
inter la popoloj en la burĝa socio.


La nuna balkana ekvilibro, tiel kiel ĝi rezultis el la traktadoj
de Londono kaj Bukureŝt’o, havas ĉe siaj bazoj vulkanajn
fortojn, kiuj minacas ĉiam eksplodi kaj ĝin detrui.


En la unua vico ĝi estas malefika al la interesoj de l’
turka popolo. Estas vere, ke la reinstaliĝo de la turkoj en
Adrianoplo estas nenia pruvo de viveco kaj nenia pruvo de
militista supereco. Parolante pri Turkujo speciale, tiu ĉi ago
povas esti komparata kun tiu de mortanto, kiu konservas
ankoraŭ kelkajn momentojn la refleksajn movojn. Sed se eĉ
ni supozos, ke Turkujo tute malaperos kiel ŝtato, tiam la
turka popolo tamen daŭros ekzistadi. En ĝia spirito, maltrankviligita per tiom da teruraj rememoraĵoj, en ĝia vundita
animo pro la humilaĵoj, maljustaĵoj kaj senekzemplaj barbaraĵoj, faritaj en la nomo de l’ kruco, bolos la sento de
ribelo kaj la sento de revenĝo. Kaj tiuj ĉi milionoj da turkoj,
certe, iam reviĝos je nacia konscio, kaj iam profitos la malharmonion de la iama balkana ekvilibro. Kaj se Turkujo
restas ankoraŭ kiel nacia ŝtato, tiam ĝia kontraŭa milito
povas esti multe pli proksima ol ni pensas. Kaj hodiaŭ oni
ne scias, ĉu la Turkoj, sen nova milito, estos forpelataj el
Adrianoplo, kiu apartenas al ili, laŭ ĉiuj etnikaj rajtoj kaj
kiun la bulgaroj postulas, sur la bazo de rajtoj de konkiro.


Sed, ĉu oni povas paroli pri longdaŭra ekvilibro inter la
kristanaj balkanaj ŝtatoj ? Tute ne ! En la rilatoj, kiuj stariĝis
tie ĉi, oni forigis ĝuste la justecon. En Bukurest’o triumfis la
egoismo, la falseco. Rumanujo forprenas el la korpo de Bulgarujo
teritorion de ĝi, teritorion de 7500 kv. Km. kun 305 000
loĝantoj, inter kiuj, duono estas bulgaroj kaj duono turkoj,
kaj nur 7500 rumanoj.


Kia justa kaj honesta konscio povas sen ribelsento toleri
tiun forrabon, tiun ĉi „verkon de l’ kugloj" !


Ni scias, ke en nia gazetaro oni spekulacias multe la
bonvolecon de la bulgaroj en la cedo de la teritorio.


La bonvoleco de l’ homo kun manoj kaj piedoj enkatenigitaj,
kiu donas al iu sian monujon por savi la nudan vivon !


Sed kiu povas fari al si iluziojn, ke iam la konscio de l’
popolo pardonos al ni tiun ĉi forprenon de ĝiaj rajtoj ! Kaj
kiu povas esti tiel naiva por ne antaŭvidi en tiu ĉi situacio
la ĝermon de estonta milito inter ni kaj Bulgarujo ?


Se, de la nordo de l’ Balkana duoninsulo ni iras suden
apud la maro Egea, ni vidas tie, kie apenaŭ la nuna milito
finiĝis, prepari sin la estonta milito.


Se la registaroj estus volintaj, tiam inter grekoj kaj bulgaroj
facile estus stariĝinta interkonsento. En Sud-Makedonio
pasos sub la regado de la grekoj 150.000-200.000 bulgaroj.
En Trakio okazas la malo. Se ambaŭ registaroj estus garantiinta al ili instruan kaj religian aŭtonomion por la elementoj
alirasaj, tiam ili povus facile starigi ekvilibron kaj reciprokan
tolerecon. Sed ambaŭ ŝtatoj estas kaptitaj de la febro de
l’ imperiismo. La Grekoj prirevas la regadon de l’ bordo
Trakia, la Bulgaroj de l’ bordo Makedonia.


Kaj tiu ĉi imperiismo ne datumas de hodiaŭ aŭ de hieraŭ.
Ĝi estas malnova ĉe unuj kiel ankaŭ ĉe aliaj. La greka
oligarĥio havis kune kun Turkujo longatempe la regadon de
l’ bakanaj popoloj. Oni scias, ke ĝis jaro 1862 Bulgaroj ne
havis proprajn lernejojn, nek proprajn preĝejojn. La edukado
de l’ infanoj kaj la havaĵo de l’ preĝejoj troviĝis en la manoj
de la greka klerikala oligarĥio, kiu, cetere, etendis en certaj
okazoj sian regadon ankaŭ ĝis ĉe ni, lando, kie ĝi posedis
vastajn bienojn.


Aliparte, la greka negocista burĝaro kaptis la tutan komercon
sur la turka bordo de l’ maroj Egea kaj Nigra. La etendiĝ-povo de ĉi tiu burĝaro estis tiel granda, ke ĝi povas stariĝi
ankaŭ sur la rusa marbordo ĉe Odessa kaj Batum kaj sur
la Adriatika marbordo ĝis Marseille, kie ankaŭ la grekaj
komercistoj nun havas kolonion.


Samtempe kun la komerco, en la manojn de la greka
burĝaro pasis ankaŭ la monpruntmetio, la procentsuĉado.
De la marbordo ĝi etendiĝis en la internon de l’ landoj. Ĝi
penetris en la plej malgrandajn urbojn de Makedonio kaj
Trakio, lasante la vilaĝojn al la turka, bulgara, arumana [1] aŭ albana agrikultura elemento.


La greka klerikularo, kune kun la negocista burĝaro, estis
la antaŭirantoj de la greka imperiismo.


La vilaĝa loĝantaro ne estante gajnebla, oni klopodis grekigi
la fremdajn elementojn.


Nutrita per tiaj ideoj de grandeco, Grekujo despli facile
povas iĝi ilo en la batalo por supereco inter la duobla kaj
triobla alianco.


Dum Aŭstrujo kaj Italujo helpas la Bulgarojn sur la Egea
marbordo, Francujo helpas la Grekojn. Kaj tiu ĉi mara
antagonismo inter ambaŭ balkanaj ŝtatoj kaŝas en si la
danĝeron de nova milito.


Sed la vera sorĉujo, el kiu eliĝos ankaŭ estonte la plej
multaj ventegoj por la burĝaro, estas Makedonio kaj Albanio.
La ŝtato, kiu kreiĝis tie, estas portanto de la plej teruraj
internaj kaj eksteraj luktoj.


Individuaj venĝoj, amasaj venĝoj, atencoj, ribeloj, milito,
jen kio atendas la malfeliĉajn loĝantojn, precipe de Makedonio.


LA BULGARA IMPERIISMO.


La bulgara politiko en Makedonio estis krimula kaj detruiga
politiko por la loĝantaro bulgara-makedonia. Sekvinte bone
tiun ĉi politikon dum dekkvin jaroj, studinte ĝiajn rezultojn
dum miaj ripetitaj vojaĝoj en Makedonio, mi povas montri
tie ĉi per sennombraj faktoj, kiom danĝera estas por la popoloj
la naciismo militema.


Tiun ĉi priskribon mi faros iam. Nun mi volas nur limigi
la tendencojn kaj la rezultojn de tiu ĉi politiko.


La celo de Bulgarujo estis la aneksado [2] de Makedonio.
La bulgara registaro defendis la interesojn de la Makedonia-
bulgara loĝantaro nur tiom, kiom tiu ĉi defendo konkordis
kun la celoj de la Sofia politiko. Kiam la interesoj de la
loĝantaro en Makedonio estis kontraŭaj al tiu celo, ili estis
forlasitaj sen la plej malgranda kompato.


Ni alportas tie ĉi du faktojn, kiuj krude lumigos la procedojn de la bulgara registaro.


Dum la jaroj 1903-1908 la bulgara ekzarĥato [3] - tiu
ĉi fakto estis al mi komunikata de la plej alta bulgara eklezia
aŭtoritato - petegis la aprobon de Bulgarujo por starigo de
bulgara agrikultura banko por aĉetado de bienoj kaj propraĵoj
en Makedonio kaj ilin dividi inter la bulgaraj kamparanoj.
Tion ĉi oni povas fari tre facile, ĉar la grandaj bienposedantoj - tielnomataj begj - estis forlasintaj siajn propraĵojn
pro la ribeloj kaj ili volonte vendus la terenojn el kiuj ili
ne plu eltiris profiton. Sed la bulgara registaro kiel ankaŭ
la makedonia revolucia komitato rifuzis tiun ĉi helpon, ĉar
se la bulgaraj kamparanoj el Makedonio ricevus teron, ili
ne plu estus varbeblaj por la bandoj de insurĝentoj ! La dua
fakto estas la sistema lukto de oficiala Bulgarujo por kaŭzi
malkontenton pri la reĝimo juna-turka en Makedonio, por
pruvi tiel la senkapablecon de reformita Turkujo.


Tiu ĉi registaro pruvis, kion mi certigis ĉiam, nome, ke
la idealo por la unueco de la bulgara popolo transformiĝis
en la spirito de la bulgara burĝaro en idealon por divido de
la otomana teritorio.


Al Bulgarujo, frandema por teritorio, konvenis pli bone
forpreni parton el la makedonia teritorio, forlasante la reston,
kun loĝantaro bulgara, al la serboj kaj grekoj, ol
forlasi la konkiritajn teritoriojn kaj postuli la aŭtonomion de
Makedonio.


La detruigaj rezultoj por la bulgara popolo de tiu ĉi
politiko vidiĝas : la tuta bulgara loĝantaro el Makedonio pasis
sub fremdan regadon. - Du nomoj estas kaj restos kiel
tragedia simbolo por la krimula politiko de la kondukantaj
klasoj en Bulgarujo. Mi parolas pri Koĉana kaj Iŝtip, kiuj
pasas nun sub la Serbojn.


Oni scias, ke la klasika procedo de Bulgarujo por la
dekreditigo de la turka reĝimo, estis jene : eksciti per iu
atenco la turkan fanatismon kaj poste, kiam el tio rezultis
masakro, ĝi apelaciis al la eŭropa publika opinio kontraŭ la
turkaj barbaraĵoj.


Similaj atencoj, sekvitaj de teruraj masakroj, estis farataj
dum 1911 unue en Iŝtip kaj poste en Koĉana. Pli ol 300
da kamparanoj bulgaraj-makedoniaj estis buĉata de la turka
amaso.


Ni lasas al la bulgara popolo postuli konton de siaj
krimulaj registoj, kiuj provokis la senpopoligon de Makedonio.
Depost la ribelo de 1902 ĝis 1908 falis 30.000 makedoniaj
bulgaroj, alia parto de la loĝantaro forkuris por liberiĝi de ’
la terorismo de la bandoj kiel ankaŭ de la turka militistaro.
Ni lasas al la bulgara popolo postuli konton de sia oligarĥio,
kiu pereigis en la lastaj militoj en Turkujo kaj Makedonio
proksimume 200.000 homojn, pro kugloj, gangreno, tifa febro
kaj ĥolero, dum dekmiloj restos invalidaj por la tuta vivo.
Mi lasas al la bulgara popolo postuli konton de ĝiaj registoj,
kiuj elartikigis la bulgaran nacion, disdividante ĝiajn partojn
inter la rumana, serba kaj greka oligarĥioj.


Sed, oni ne devas supozi, ke similaj faktoj forpasas sen
konsekvencoj por tiuj, kiuj profitas de ili. Makedonio povas
esti la tombo de Serbujo, same kiel la Kvarflanklando [4]
povas montriĝi morgaii tro granda por enteni nian (rumanan)
kadavron.


LA SERBA IMPERIISMO.


En la „Socia Estonto" [5] mi montris, por kiaj motivoj
niaj (rumanaj) imperiistoj sentis specialan simpation por la
serba imperiismo kaj komencis per sia plumpinto desegni
strategiajn landlimojn inter Bulgarujo kaj Serbujo sur la sanga
konto de la Makedonianoj.


Aŭstrio kaj Rusujo forprenis al Rumanujo kaj Serbujo
ĉiun eblon por etendiĝi norden, kie troviĝas iliaj samnacianoj.
Estis do laŭ la logiko de l’ aferoj sub kapitalista reĝimo
klopodi etendiĝi en la direkto de malplej forta rezisto, t. e.
suden, sur la konto de l’ nacio bulgara. Laŭ la etnika vidpunkto la serba imperiismo estas tiel same malmulte pravigita
kiel la rumana.


Tiom da Rumanoj ekzistas en la Kvarflanklando,
same tiel proporcia estas ankaŭ la nombro de la Serboj en
Makedonio.


La ciferoj el diversaj fontoj konkordas tiurilate.


Laŭ la oficiala turka statistiko en 16 subdistriktoj okupitaj de Serboj, estas 467.012 bulgaroj ; sed Serboj, aŭ pli
ĝuste serbigitoj, nur 49.224. En felietono titolita „Tri tagoj
en Uskjub
" kaj publikita en „Radnicke Novine", serba
kamarado, deputito Liapĉeviĉ, montras ke el la tuta loĝantaro da 58.000 de Uskjub, estas 30.000 turkoj kaj albanoj.
Sed nek tiu ĉi cifero estas vera, kion k-do Liapĉeviĉ mem
rimarkas, skribante : la cifero de 30.000 estis al mi donita
de Serboj, kaj laŭ la aliaj ne tion atingas.


Cetere, ĝis ankaŭ tridek jaroj, en la serba literaturo oni ne
parolis pri Serboj en Makedonio.


Irinte Belgradon fari esploron pri la agado de Sava
Racovski kaj trafoliumante malnovajn serbajn gazetojn, mi
trovis ion priskribitan pri la slavoj en Makedonio kiel pri
bulgaroj.


Tamen, la serba registaro faris jam de tiam planojn de
konkiro ne nur de Makedonio, sed ankaŭ de Bulgarujo.
Ĝi provokis ĉiam ribelajn movadojn apud la najbara landlimo, kiel estis apud Vidin. Ĝi postulis de la greka patriarkio,
ke li rekonu kiel dependajn de la serba preĝejo, ne nur la
episkopejon de Iŝtip sed ankaŭ tiun pure bulgaran de Olirida.
Ĝi penetris pere de la itala registaro en sekretaj traktadoj
kun Grekujo por la divido de la bulgaraj provincoj.


Tiu ĉi fakto kiu okazis dum 1862 estas tial des pli
karakteriza, ĉar en la momento kiam Serbujo faris projektojn
por dividi la bulgarojn, ili (bulgaroj helpis ilin kontraŭ la
turkoj. Interesajn deklarojn faris tiurilate, la konata migranto
kaj revoluciulo itala Marco Antonio, en libro titolita „Souvenirs d’Exil’ (ekzilmemoraĵoj) aperinta dum 1868 en Parizo
kaj kiun mi povis konsulti dank’ al afableco de nia politika
kontraŭulo s-ro N. Iorga [6].


Jen kion skribis Antonio :


„La bulgaroj venis helpi siajn fratojn, serbojn, kaj formis
organizitan korpuson sub la komando de Racovski. Ili estis
forgesintaj sian malnovan malŝaton kaj ĉian antagonismon.
Sed mi konis la traktadojn, kiuj ekzistis inter la reĝo Othon
kaj la serba princo Miĥaelo, por fari el Balkanoj la sudan
limon inter la suda Slavujo kaj Elada kaj kiu dividis Bulgarujon en du partojn. Kompreneble, ke mi detenis min
diskonigi en tiu ĉi momento tiun ĉi projekton".


Fino en la proks. no.


El Internacia Socia Revuo, septembro 1913, p233-239.


PS : Jen aldone ankoraŭ foto de la artikolotradukinto kun Leo Trotsky


[1Arumano = Rumano el Makedonio.

[2"aneksigon"- en la orginalo - noto de la reta reeldonanto

[3Pregeja aŭtoritato.

[4La parto de teritorio forprenita de Rumanujo, nomata france
quadrilatère, ĉar gia konturo havas la figuron de kvarflanka
geometria figuro.

[5Socialista revuo rumana.

[6La estro de la naciista kaj antisemita movado.

Sama rubriko :


puce Nakaniŝi Rei : Al vi, infanoj de paco, plorante komencu rezisti (prozpoemtraduko)

puce Hans-Georg Kaiser : Pacon ne nur je Kristnasko (rimpoemo)

puce Em. J. Nicolaŭ : Mensoga Paco.

puce Internacia tago de mondpaco (poŝtkarto)

puce Ronald J. Glossop : Edukado al paco (artikolo)




Supren