sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Hans-Georg Kaiser : Pacon ne nur je Kristnasko (rimpoemo)





Hans-Georg Kaiser
Pacon ne nur je Kristnasko

Festa familio sidas
apud kristnaskarb’ en rond’,
kaj neniu tie fridas,
kvankam fridas en la mond’.
Ekjubilas kun favor’
kantoĥor’ !

Avo faras festprogramon
kun avino ĉe la flank’.
Ĉiuj sentas iel amon
kaj aplaŭdas eĉ kun dank’.
Jen jam frapas ĉe la pord’
nun kun fort’.

Nikolao mem envenas,
ruĝvestita por la fest’,
parolante ĉiujn benas,
tre ŝvitante sub la vest’ :
„Pacan feston en konkord’ !
Mia vort’ !“

Sed malgranda knab’ sur loko
sin tredadas per pied’,
siajn vortojn nur post voko
metas flustre kvazaŭ pet’.
Li demandas kun dolor’
post esplor’ :

"Kara Nikolao mia,
mankas al la vortoj klar’.
Pacon nur dum festo nia ?
Kial ne dum tuta jar’ ?
Kial pacon, ho, sinjor’,
nur dum hor’ ?"

Sankta Nikolao miras,
staras iom en silent’,
ĝis li tre solene diras :
„Ho, ho jes, konsent’ !.
Pacon ĉiam kun fervor’,
knab’ el or’ !“

Sama rubriko :


puce Ronald J. Glossop : Edukado al paco (artikolo)

puce Em. J. Nicolaŭ : Mensoga Paco.

puce Hans-Georg Kaiser : Pacon ne nur je Kristnasko (rimpoemo)

puce Nakaniŝi Rei : Al vi, infanoj de paco, plorante komencu rezisti (prozpoemtraduko)

puce Internacia tago de mondpaco (poŝtkarto)




Supren