Subita falo de nombro de malaperintoj
Certe vi rimarkis, ke la nombro de malaperintoj subite falis de 7014 (la 7an) al 5200 (la 8an). Kial tio okazis ? Tion kaÅzis la urbo IÅ inomaki, kiun mi vizitis la 21an de junio. La semajna gazeto Mainiĉi (numero de la 24a de julio) klarigas la aferon jene :
La urbo IÅ inomaki havis 160 mil loÄ antojn antaÅ la katastrofo. Al tiu urbo atakis la cunamo kaj mortigis 3128 loÄ antojn (Ä is la 6a de julio). Komence la urbo kalkulis la nombron de malaperintoj laÅ la nombro de nove trovitaj mortintoj donita de la polico kaj serĉpetoj de la loÄ antoj, sed tro da mortintoj malhelpis la pluan kalkuladon. Tial la nombro de malaperintoj ĉesis kreski je 2770 en la 4a de aprilo. Dum 3 monatoj en la urbo neniu sciis, kiom da homoj malaperis. En junio la urbo komencis rekalkuli kaj trovis, ke la nombro de malaperintoj estas 1700.
AnkoraŠnun policanoj serĉas malaperintojn, sed lastatempe oni trovas nur kelkajn tage. Multaj estis englutitaj en la maron, kaj en FukuŠima multaj estas forlasitaj, ĉar oni ne povas eniri en dense malpurigitaj distriktoj ĉirkaŠla centralo.
Bezonataj aĵoj en rifuÄ ejoj
En ĵurnalo Mainiĉi estas rubriko “Ĵurnalo Espero†, en kiu aperas diversaj petoj de rifuÄ intoj kaj helpantoj. Mi prezentos tiujn petojn por ke vi povu kompreni, en kia stato vivas rifuÄ intoj, kies nombro estas 37000.
– La 7an de julio :
Fuku-Fuku-projekto en FukuÅ ima : donacoj por Foiro por helpi restarigi FukuÅ ima-on. En junio trifoje okazis Foiro kaj kolektis 190200 enojn el la profito, 188587 enojn el mondonaco kaj 121213 enojn el aliaj organizoj, kaj sume 500000 (5000 eÅroj) enoj estis donacitaj al Fuku-Fuku-projekto.
– La 8an de julio :
Fuku-Fuku-projekto : poÅ lampoj. En FukuÅ ima ankoraÅ oftas tertremoj. Sen poÅ lampo homoj havas pli da timo okaze de tertremoj.
Komuna Helpanta Reto en Sendai :
– La 9an de julio :
Fuku-Fuku-projekto : helpantoj, kiuj prizorgas kaj distribuas donacitajn aĵojn al rifuÄ intoj.
Komuna Helpanta Reto : ludiloj, bidoj, tualetpapero, manÄ ilaroj, pantofloj, plastaj gantoj, matetoj por necesejo, lesivo por kuirejo, kontraÅmoskitaĵoj, likvidaj moskitmortigiloj, subvestoj, mallongmanikaj ĉemizoj, Å trumpetoj por infanoj. Ni esperas, ke vestaĵoj estos novaj
– La 10an de julio :
Fuku-Fuku-projekto : skribiloj por lernantoj kiel kajeroj, krajonoj, skrapgumoj, globokrajonoj.
– La 12an de julio :
Fuku-Fuku-projekto : Ludiloj por infanoj, kiuj perdis siajn ludilojn kaj ludejojn. Ni volas, ke ili ridu.
– La 13an de julio :
Komuna Helpanta Reto : novaj spongoÅ tofaj kovriloj, por ke rifuÄ intoj povu agrable dormi. Elektraj ventumiloj.
Reto Sincereco en la urbo Toono, IÅate : 400 elektraj ventumiloj.
Fuku-Fuku-projekto : bicikloj por ke rifuÄ intoj povu iri butikmi.
– La 14an de julio :
Komuna Helpanta Reto : 5 flegistoj, kiuj povas labori inter la 26a kaj 30a.
Reto Sincereco en la urbo Toono, IÅate : someraj vestaĵoj kiel T-ĉemizoj, duonpantalonoj, subvestoj. MuÅ o-mortigiloj, moskito-mortigiloj, elektraj ventumiloj.
– La 15a de julio :
Fuku-Fuku-projekto : pansaĵoj. En rifuÄ ejoj troviÄ as multaj insektoj. Infanoj ofte vundetiÄ as. Por tiuj okazoj estas bezonataj pansaĵoj.
Nun finiÄ is la pluva sezono kaj venis varmega somero. Eĉ mi, kiu vivas normale, suferas pro varmeco, do des pli multe rifuÄ intoj en la rifuÄ ejoj kaj provizoraj malgrandaj domoj. HodiaÅ mi pakis T-ĉemizojn kaj aliajn somerajn vestaĵojn, sed mi iom hezitas sendi tiujn, ĉar tiuj estas jam uzataj de mi, sed por ordinaraj homoj, sendi novajn estas malfacile.
Subvencio al lernantoj en la gubernio IÅate
Ekestis multaj orfoj. Mi volas helpi ilin, sed mi ne volas sendi monon al la komuna kaso, kiun faras la RuÄ a Kruco, ĉar mi ne scias, kien mia donaco iros. En ĵurnalo Mainiĉi mi trovis artikolon, en kiu estis prezentita s-ino Takadate, eksa instruistino en IÅate. Åœi fondis projekton helpi lernantojn en la vilaÄ o Tooni en la urbo KamaiÅ i, kiun atakis la cunamo kaj kie Ä i suferigis la loÄ antojn. Åœi jam komencis helpi lernantojn en aprilo, donacante al 137 elementaj kaj mezlernejaj lernantoj po 10000 enojn (100 eÅrojn) monate. Emociite de Å ia ambicio, mi sendis al Å i mesaÄ on pri mia aliÄ o. HieraÅ mi sendis 30000 enojn donacitajn de miaj konatoj al mia forpasinta patrino okaze de Å ia funebro. Mi decidis sendi monon ĉiun monaton. Krome s-ino Takadate volas ricevi mesaÄ ojn el eksterlando por kuraÄ igi lernantojn. Mi kaj vi povos helpi Å in per Esperanto.
Por hirundoj ni ne malkonstruu la domon
Nun estas tempo por hirundoj nutri siajn idojn. En la urbo Mijako, IÅate, s-ro AizaÅa Kooiĉi trovis du nestojn de hirundoj en sia detruita domo. Pro la perdo de multaj domoj, ankaÅ hirundoj perdis lokojn por la nestoj. Li vidis konatajn hirundojn komenci fari neston en sia domo en la komenco de majo. La 20an de junio li kaj malkonstruisto konstatis du nestojn. El la unu nesto jam 4-5 idoj forflugis, sed el la alia nesto ankoraÅ aÅdiÄ is voĉoj de idoj. Ges-roj AizaÅa, kiuj loÄ as en rifuÄ ejo, haltigis la malkonstruadon, dirante ; “AnkaÅ hirundoj estas suferantoj. Ni volas, ke la idoj elflugu el mia domo†. (la ĵurnalo Mainiĉi la 27an de junio)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
PoÅ tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiÄ i kun SAT-anoj en Parizo, informiÄ u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aÅ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paÄ o, skribu al paÄ o-aranÄ ulo.