"Tiun ĉi vintron mi survestas homan pelton."
Ofte oni kontra ?staris zorgon por bestoj al zorgo por socia justeco, forlasante protekton de bestoj en la flankon de politiko. Tamen koncerno pri bestoj ne nur starigas moralajn problemojn, sed anka ? rilatas al justeco. Ĝi estas eĉ elprovo de nia justeco, ĉar nia uzado de bestoj malkovrigas misfunkciadojn de labororganizo kaj de ekonomio kies homoj anka ? estas viktimoj.
La procedo per kiu oni bredas bestojn, perforte adaptigante ilin al sistemo pa ?sita sur seriproduktado de industriaj objektoj, estas maljusta, pro tri kialoj. Unue, ĉar etologiaj (konduto- k moro-sciencaj) bezonoj de bestoj limigas la rajton de homo uzi ilin la ? sia plaĉo kaj devigas ?in, kiel per ekstera normo, kiun ?i povas rekoni, sed kies fonto ?i ne estas. Tiu deklaro, kiu ne ?ilatas al ampleksigo de homrajtoj al rajtoj de bestoj, sekvigas ke la kondiĉoj de en ?loso kaj de ekspluato kiuj trudas al besto afliktatan vivon estas maljustaj. Besto ne estas persono, ĉar ?i ne estas priresponda. Ĝi ne estas civitano, ĉar ne voĉdonas, sed estas subjekto kiu aspiras trafi disfloradon la ? normoj propraj a l sia specio. Kokino bezonas etendi siajn flugilojn kaj grati grundon. Kiam tiu bezono estas malhelpita, ?i ekmontras morojn, kiuj ne nur aperigas ?ian suferon, sed anka ? maljustecon de ni.
Ni favoras al ni absolutan rajton je ili, kvankam tiu rajto limi ?as pro ilia statuso de sentipovaj estoj. Tion mencias la franca Punkodo, en la na ?a le ?a artikolo de la deka de julio 1976. Tio signifas ke besto mem rajtas ricevi respektan traktadon kaj ke la Civilkodo, en kiu besto estas konsiderata nur kiel movebla ?o, sekvu la Punkodon, tiel ke posedantoj de besto, kiuj kulpi ?us pri malbona traktado, ricevu punon proporcian al la graveco de la delikto, ne nur simbolan. Transe de tiuj gravaj koncernoj, celas montri ke niaj rilatoj al bestoj lum ?etas sur niajn labororganizadon kaj ekonomimodelon.
Tio estas la dua kialo kiu faras de besta koncerno justecan koncernon. Konfuzo inter bredado kaj industrio ne kalkulas pri estoj, kiujn ni ekspluatas, nek pri laboristoj. Decidita la ? ciferoj de plej alta produktado, ?i atestas pri neado de realeco. Tio retrovi ?as en la maniero per kiu laboron nuntempe oni emas taksi, tiel ke konfuzo inter signifoj de konsumebla ?o, al kiu rilatas la diversaj agadoj, estas fonto de absurda ?oj. Tiel rakontas flegistoj kiuj devas submeti ?i al normoj devigante ke lavado de maljunulo da ?ru ses minutojn. Tiu konfuzo anka ? ka ?zas kontra ?produktivojn kaj suferojn, kreante dividon kaj instigante enmemi ?on, kiuj siavice malhelpas reziston kontra ? trudita maljusta ?o.
Efektivigo de produktivecaj ciferoj anta ?difinitaj klarigas kial en bredejoj de ovindustriaj kokinoj, oni ?etas virajn kokidojn en pistilon. En buĉejoj, kadencoj estas tiaj, ke anta ?svenigado ne alkonformi ?as al regularoj. E ?ropaj direktivoj kaj franca le ?aro ne estas aplikitaj. Ka ?eco ofte regas. Kiel ne vidi ke maljusteco en nia rilato al bestoj anka ? estas maljusteco kontra ? homoj kaj eĉ maljusteco kiu elmontras el ?ovas principon de ekonomio kiu ne sufiĉe konsideras protekton de finita vivmedio, kiu estas ekstera limo de ĉiuj produktadoj, nek de la valoro de estoj ? Igi la koncernon pri bestoj justeca koncerno sekve konsistas en pridiskutado pri disvolva modelo kiu devigas bredistojn uzi intensan bredadon, pro la subtraho el la uzvaloro de la inter ?an ?a merkatvaloro, kaj pro la mar ?enoj postulitaj de la distribuistaro, kiu ne lasas alternativon al ili. Ne eblas apartigi zorgadon far politikuloj pri besta kondiĉo disde socia justeco.
Tiuj tri kialoj vokas kvaran. Se tio, kion ni faras al bestoj malka ?as la fundamentojn de nia juro kaj la realecon de nia organizo, kaj se niaj politikuloj ĉiam estas por-bestaj, do por-besta lukto estas nia lukto. Besta koncerno i ?as rimedo por pensadi pri demokratio. Ĉar maljustas ke tiun solidarecon inter besta kondiĉo kaj socia justeco ne sekvus politika realigo. Kial ne konsideri respekton al bestoj kiel devon de Ŝtato ? Ni atingus novan etapon de besta protektado, kie tiu koncerno estus traktita plurdirekte. Ĉar maleblas malpliigi konsumon de viando sen edukado pri vegetara man ?pretigo, same kiel maleblas malpliigi intensan bredadon se ne ekzistas alternativo por bredistoj.
Kiu diros, sen misprezenti tiun mesa ?on, ke besta kondiĉo estas koncerno de la Respubliko ? Kelkaj kontestos ke perdo de la A-triopa takso de Francio kaj ekonomia krizo plejur ?igas senlaborecon kaj aĉetpovon. Tamen, besta koncerno estas levilo de memdemando pri deveno de la nuna krizo ekonomia, morala, spirita kaj politika. Manko de konsidero pri besta koncerno de ĉiuj kandidatoj por prezidenta voĉdono estas signo de distanco inter civitanoj kaj politikaj reprezentantoj. Ĉar pli kaj pli nombras tiuj, kiuj rekonsideras la fundamentojn de niaj rilatoj al bestoj kaj kiuj ne plu toleras la traktadon, kiujn oni suferigas al ili. Besta koncerno estas plejgrava politika koncerno. Ĝi koncernas ĉiujn ni kaj ĉiujn kampojn de nia vivo, de man ?ado kaj edukado al vendado kaj man ?a industrio. Krei ?tatan sekretariejon pri besta kondiĉo estus minimumo. Ĉar besta koncerno levas civilizan defion kiun neniu plu povas pretervidi.
Corinne Pelluchon (Korin’ Peluĉon’) estas verkistino de “Eléments pour une éthique de la vulnérabilité. Les hommes, les animaux, la nature” (Elementoj por etiko de vundebleco. Homoj, bestoj, naturo) (eldono "Le Cerf", 2011)
Traduko far Ŝtonĉjo 35951 kaj Markovo-Vito 35521 nome de - SAT Vegetara Sekcio - el originala franca teksto : http://www.lemonde.fr/idees/article/2012/02/24/condition-animale-et-justice sociale_1647765_3232.html
Tiu ĉi artikolo aperis en Sennaciulo (2012 01/02, n-ro 1279-1280).
Vidu anka ? la pa ?aron de la Sekcio :
– SAT - Vegetara Sekcio
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.