La demando, kiun mi volas fari, reage al la demandoj de mia amiko Snajpero estas : "Ĉu posedaĵoj per si povas alporti progreson kaj ĉu progreso ne estas tutsimple trovi manieron por socialismigi la mondon." Mi unue skribis "socialigi", sed ĉi tiu termino estas tro eklezia kaj alportas nenian progreson al la mondo.
"Progresema" estas, kiam iu transdonas siajn spertojn al aliaj, kondiĉe ke ĉi tiuj spertoj ne celas subpremi nek profiti nek detrui. Progresigi signifas, ke oni profunde devas pripensi ĉiun agon kaj faron. Progreso estas aÅskulti al homoj, kiuj havas ion por diri. Mia vivo nekredeble progresis, kiam mi lernis Esperanton. Sennaciulo, la revuo de SAT, ekzemple estas, laÅ mi progresiga revuo. En Ä i mi legas pri sentoj kaj spertoj de aliaj homoj. La avantaÄ o estas, ke mi konstante lernas, sed malavantaÄ o estas ke mi ankaÅ pli kaj pli konscias pri mia propra simpleco, konsiderante ke ne estas agrabla konstati kiom malmulte mi fakte scias. Kiam Snajpero sendas al mi leteron, mi povas uzi la leteron (kion mi ankaÅ faras) por progresigi mian gramatikan konon de Esperanto.
Mi povas, kun multe da peno, levi sakon da cemento. Dank’al rado mi povas “levi†4 sakojn da cemento. La rado estas progreso, ĉar Ä i plialtigas mian kapablon. Se mi estus masonisto, kiu ne posedas ĉarumo, mi bezonus la helpon de kamaradoj por helpi alporti la cementon bezonatan por konstrui domon. Dank’al la rado (ĉarumo) mi povas fari la laboron tutsola. Ĉu estas progreso ke malpli da homoj havas laboron ? La bofilo de Karolo Marks diris jes en sia broÅ uro (havebla ĉe LaÅte) “Rajto de pigro†.
Kiam la virinoj en la vilaÄ o povas plifaciligi la pezan laboron de muelado de greno, mi pensas ke ili progresas en la vivo. Ili devas nur postuli la rajton uzi la Å paritan tempon laÅ propra bezono. Sed jen la nigra flanko de inventaĵoj. Kiam aperas iu fripono, kiu volas komerci per la laborforto de aliuloj, ni spertas la problemon de subpremo. Grava estas, ke li ĉiam trovas personojn, kiujn li povas uzi por plenumi pezan laboron al li malagrablan. Granda problemo estas ke certaj homoj misuzas inventemojn. AnstataÅ progresigas la mondon, Ä i detruas la vivon de multaj.
Nia mondo konstruiÄ is laÅ la koncepto, ke ni nepre devas labori, kaj labori signifas ĉi tie produkti ion, por ke oni povu gajni monon. Mi jam dum jaroj demandas min kian valoron havas Å lifi diamantojn. La respondo : nulo kaj nenio ! Tamen mi scias per mi mem, ke mi estas tre lerta diamantÅ lifisto, mi ankaÅ gajnas per Ä i bonan salajron. La serĉado de diamantoj kaÅzas teruran naturdetruadon. La homoj kiuj serĉas diamantojn, en certaj lokoj en la mondo, estas preskaÅ sklavoj. La vendistoj gajnas neimageble altajn sumojn per la vendado de diamantoj kaj fine la nura celo de diamanto estas ornami riĉulojn. Do simple dirite, diamanto= naturdetrua= ekspluatada = senutila.
Mi estas certa, ke se ĉiuj personoj pripensus pri la valoro de sia laboro, multaj konstatus ke ili faras ion tute senutila. Kiel vegeterano mi povus konsideri la laboron de buĉisto tute senutila, mi tamen bone scias ke amantoj de bona bifsteko aplaÅdas kiam ili en restoracio povas manÄ i la putritan kadavron. Mi iam legis ke la brutaro formanÄ as tiom da greno, ke se ni ne plu konsumus viandon kaj uzus la grenon por la homaro, ni havus tro da !
Progreso ! Lerte uzi inventaĵojn, ne misuzi la naturon, konscie uzi energion, ni ĉiuj scias kaj certe ankaŠvolas respekti tion, kion ni havas. Ni ĉiuj volas havi puran aeron, grandan praarbaron, bluajn riverojn kaj marojn. La homoj volas ĉiam pli, kaj la dirigentoj de la grandaj kapitaloj postulas ke ni konsumu. Ni devas labori aŠni estas profitemuloj, aŠpli bone dirite ni devas labori por ke la estroj havu profiton.
Mi nekredeble Å atas verki rakontetojn, ne por aperigo Ä in en revuoj, sed el iu neceso ke mi devas fari tion. Jam okazis, ke kelkaj personoj legis ilin kaj laÅdas la tekston, tamen neniu diras ke mi bone laboris, ne mi bone kapablas distri min. Progreso, katenoj kaj memmastrado.
Mia amiko Djemil verkis libron “Universalismo†originale en la Franca. La libro estis belega eldono, kun bela ruÄ a kovrilo, belega litertiparo, grave interesega teksto. Mi ne scias, ĉu Djemil povas vivteni sin per ĉi tiu peza laboro ? Dank’al progreso oni povis presi la tekston de Djemil, dank’al progreso Kribo povas, kontraÅ ridinde malalta sumo, eldoni la esperantan tradukon. Se oni nur devus kalkuli al manlerteco la libro de Djemil eble neniam estus presita.
Jes teknologioj estas progresigaj, sed nur en la manoj de homoj, kiuj konsentas la penon pensi. Plej verÅ ajne ekzistas tro da sistemoj, kiuj instruas la homaron letargii, ne pensi, sed Å afe sekvi. La kolektiva obeado kaj la rifuzo meti demandojn al si mem estas multe pli kondamninda ol la uzado de teknologio.
La solvo troviÄ as ĉe ni mem . Snajpero pravas, kiam li skribas ke : --- "anstataÅ vidi la pajleron en aliula okulo ni rigardu nin mem". Kaj plej verÅ ajne ĉi tiu frazo estas la esenco de progreso. Nek mastro, nek dio - Nek sklavo, nek estro, sed mastri nian propran vivon, jen la solvo de niaj problemoj, kaj kredu min ni povas fari tion eĉ uzante modernaĵojn Å ajne malutilaj.
Tiu kontribuo aperis en diskuto pri "Kio esas progreso", en LaÅte !.
redakta adreso LaÅte !
Esperanto
Cargue Sac,
FR-47470 Beauville
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
PoÅ tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiÄ i kun SAT-anoj en Parizo, informiÄ u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aÅ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paÄ o, skribu al paÄ o-aranÄ ulo.