(reago al « dek ŝablonoj » aperinta en La Sago 12 p.11)
La pozicioj de la « reklam-rompistoj » povas unuavide allogi maldekstrulojn. Tamen, tiuj pozicioj estas tro supraĵaj (por ne diri karikaturaj) por konsistigi seriozan bazon de politika sinteno, almenaŭ progresema. Mi pasintnumere indikis kelkajn TTTejojn, kie troviĝas interesaj kritikoj, rilate precipe la algluemon inter kapitalismo kaj faŝismo (Karfur-posedanto kaj Hitlero, sama batalo...).
Sed nun mi volas reagi nur al ilia kritiko de la tekniko, kritiko kiun oni trovas pli kaj pli ofte, ne nur ĉe la reklam-rompistoj.
Jen du el la dek ŝablonoj :
1 Ĉiu teknika invento estas socia bonaĵo, tuj aplikota
Tio estas absolute falsa, eĉ (precipe) en kapitalista sistemo. Abundas ekzemploj, kie oni metis fridujen (foje rubujen) teknikajn inventojn, kiuj ĝenus fruktodonajn profitojn : la kompaktaj diskoj, (registreblaj aŭ ne) atendis la spirmankon de vinil-diska kaj de magnet-benda industrioj por merkate naskiĝi ; hidrogena motoro, bio-dizelo (inter aliaj) atendas ĝis nafto ne plu sufiĉe riĉigos ; ktp, ktp.
2 La sukceso mem de teknika realiĝo sufiĉas por pravigi ĝin.
Tiu aserto validas nur se oni aldonas « komerca » antaŭ « sukceso ». Multaj teknikaĵoj malaperis kvankam pli efikaj ol la konkurencaj, kiel ĝuste la aviadilo « Konkordo » citita de la reklam-rompistoj, kiu malaperis, ne tiom pro la teknikaj difektoj, sed ĉefe pro la neebleco konkurenci la usonan klikon, kies « Boingoj » tamen murdis multe pli grandkvante. En video-registrado, oni povas citi la Beta-sistemon kiu forvaporiĝis antaŭ la VHS-sistemo, tiu lasta teknike multe malpli efika sed kiu siatempe profitis el tre lerta merkata operacio. Ankaŭ la SECAM sistemo de kolortelevido, kiu plu vivas en nur malgranda parto de la mondo, kvankam pli efika ol PAL, kaj eĉ multe pli ol la usona NTSC... La listo estas longa.
La konfuzo (vola, nevola ?) kuŝas en la fakto ke oni uzas la vorton tekniko anstataŭ komerco, la vorton teknikaĵo anstataŭ varo.
Teknikaĵo respondas al bezono, dum varo respondas al mendado. Kaj mendado ne estas bezono. Pli ĝuste, ĝi ne estas ajna bezono : ĝi estas pagiva bezono. Povas esti giganta bezono pri nutraĵo en iu mondoparto, kaj tre efikaj teknikoj por ĝin produkti, se neniu povas (volas) pagi, tiu mondoparto malsatmortu sub la krokodilolarme malsekigitaj okuloj de la dikventraj cereal-vendistoj. Male oni produktas parfumojn, kies prezo, nur por la testa guteto pojnen surmetita, superas la jaran salajron de la malsatmortantoj priparolataj pli supre. Sed por tiuj parfumoj, ekzistas mendado, tio estas pagiva bezono (eĉ se la vorto « bezono » en tiu kazo malfacile transpasas mian gorĝon).
La mirinda merkata sistemo ne povas enteni malvirtojn, ĉu ne ? Do necesas propeka kapro ! Kaj tion, tekniko perfekte povas roli : almenaŭ ekde la dio Vulkano, oni scias ke tekniko estas malpura kaj honteme devas sin kaŝi. (La edzino de Vulkano, Venuso paradas kun la juveloj faritaj de sia edzo, sed ne kun la edzo mem...). La Nibelungo Alberiko ringe forĝis la rejnoron, sed por tion fari, li malbenis la amon, alidirite li perdis ĉion homan.
Bontonas skurĝi sciencon kaj teknikon, kulpigante ilin pri ĉiuj katastrofoj, de la ozon-truo ĝis Ĉernobilo. Akciuloj kaj spekulistoj moŝtas blankmane, dum sciencistojn kaj teknikistojn oni nomas « lern-sorĉistoj », minimume « sektemaj adorantoj de Diino-Scienco ». Kaj tiuj fi-lern-sorĉistoj fuŝas la Bonan Naturon kaj ties mirindan ekvilibron...
La nunaj eventoj en Sud-Azio eble rememorigos al la « sektemaj adorantoj de Diino-Naturo » - je kiu prezo ! - ke Diino-Naturo ja fajfas pri homo - fajfas pri ĉio, cetere, eĉ pri si mem -. Neniu lern-sorĉisto kulpas pri la cunamo. Oni eĉ diras, ke se estus seismaj alarmiloj (ja teknikaĵoj, ĉu ne ?) oni nun priplorus viktimojn, en ne kompareble malpli granda nombro...
En Pacifiko, seismajn alarmilojn instalis Usono, Japanio, Aŭstralio. Saĝaj landoj, ĉu ne ?.. ja ! sed precipe, pagipovaj.
el La SAGO, februaro 2005
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.