Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 05an de novembro 2012
puce La 07an de novembro 2012
puce La 22an de novembro 2012
puce La 27an de novembro 2012

La 05an de novembro 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 5an de novembro 2012

Vizito al la urboj Natori kaj Iŝinomaki (2-1)

La 27-28an de oktobro okazis la 53a Toohoku-Kongreso en la urbo Sendai en la gubernio Mijagi. Profitante tiun okazon, mi vizitis la urbojn Natori kaj Iŝinomaki. Mi dividos la raporton en du partojn kaj hodiaŭ mi sendos la unuan parton.

Tragedio de Juriage

En la urbo Natori la plej damaĝita distrikto estas Juriage, kie antaŭe loĝis kelkmil homoj. El tiuj, preskaŭ 900 homoj mortis kaj 90% de la domoj estis perditaj.
Ni vizitis la mezlernejon Juriage. Inter la pordo kaj la ĉefkonstruaĵo estis fondita memortabulo, sur kiu estis gravuritaj 14 nomoj de mortintaj lernantoj : 4 el unuagrada klaso, 7 el la duagrada kaj 3 el la triagrada. Apude estis du lernantaj tabloj, sur kiuj iliaj amikoj skribis jene :

“Ni preĝas por ke niaj karaj 14 amikoj dormu pace. Eĉ se vi forgesus la cunamon, ne forgesu tiujn 14 amikojn”.
“Ni ĉiam estos kune”.
“Restarigo de la urbo estas tre grava, sed ne forgesu, ke multaj vivoj restas ĉi tie. Se ni mortos, ĉu tio estos la fino ? Ni, postvivantoj, klopodu trovi, kion ni povas fari”.

En la lerneja konstruaĵo ankoraŭ troviĝis tabloj, libroj, kajeroj, tekoj kaj skribiloj. En la muzikĉambro troviĝis piano kaj aliaj muzikiloj. Sur la nigra tabulo en la ĉambro de la triagradaj lernantoj skribiĝis : “La 10an de marto 55 lernantoj kursfiniĝis”, “Mi amas Juriage”, “Ni strebu !” ktp. En alia ĉambro troviĝis paperoj, sur kiuj lernantoj skribis en unu ĉina litero sian celon en la venonta lernojaro, ekzemple “Preĝo(祈)”, “Doloro(苦)”, “Klopodo(努)”, ktp. Kial ili elektis tiujn tre “taŭgajn” literojn ? Ĉu ili antaŭvidis sian estontan suferon ?

Antaŭ la mezlernejo troviĝas dometo nomata “Memoro de Juriage”. En la broŝuro oni klarigas, kial oni konstruis tiun domon kaj kial oni elektis tiun nomon :

Lastan jaron pro la cunamo 900 homoj mortis kaj 90% de la domoj perdiĝis. Antaŭe loĝis kelkmil homoj ĉi tie, sed nun preskaŭ neniu. Malrapida rekonstruado. Malapero de novaĵoj pri la damaĝitaj regionoj en amaskomunikiloj. Rifuĝintoj estas maltrankvilaj.
En tiu situacio kaj sur tiu tero ni konstruis domon nomatan “Memoro de Juriage” por trankviligi koron de rifuĝintoj. Tiu domo havas multajn funkciojn, ekzemple templo por prizorgi la memortabulon kaj por preĝo, kafejo por kolektiĝi kaj ĝui kafon, informejo kaj muzeeto, kaj rakontejo pri la katastrofo. Ĉi tie ni vidu kaj planu, kiamaniere ni povu rekonstrui nian perditan hejmlokon.

Poste unu viro en siaj 30-jaroj rakontis sian sperton en la katastrofo :

Kiam okazis la tertremo mi estis hejme kun miaj geavoj. Mi neniam aŭdis alarmon pri la cunamo. Post la tertremo, mi volis iri al necesejo, sed akvo ne venis, do mi ekstereniris en la ĝardenon por tio, tiam mi vidis teruran ondegon venantan laŭ la malgranda strato. Terurite mi revenis en la domon kaj hastigis miajn geavojn en la duan etaĝon, kaj ĝuste post tio atakis la domon la cunamo. Post kelkfojaj bruegoj pro la ondegoj, mi vidis, ke ĉiuj domoj ĉirakaŭ ni estis perditaj krom la mia. Mi ne scias, kial nur mia domo restis. Eble la domo estis forte konstruita aŭ io hazarda helpis nin. Se mi ne irus eksteren kaj se mia domo estis elradikigita, ni ĉiuj mortus.

Vere vivo kaj morto najbaras. Poste ni veturis per buso en tiu distrikto, kaj ni trovis, ke la tero estas preskaŭ samnivela de la maro kaj nenie troviĝas altaj lokoj. Iuj fuĝis al kelkmetra monteto nomata Hijori-jama, sed ĉiuj estis forfluigitaj. Tiu rakontanto diris : “Mi sentas iom da respondeco elekti tiun lokon kiel la loĝejon”, sed ĉu li estas prava ? Nun en tiu distrikto estas malpermesite konstrui domojn. Troviĝas plano altigi la teron je 10 metroj, sed ĉu vere tio estas ebla ? Kvaretaĝa lerneja konstruaĵo estas 10 metrojn alta. Por tio oni bezonos kvantegon da tero, kaj eĉ tiun “altan” terenon nova cunamo povos inundi.
Antaŭaj loĝantoj dise loĝas en provizoraj loĝejoj situantaj en diversaj lokoj, do estas tre malfacile eĉ enketi pri iliaj opinioj, des pli malfacile havi konsenton kaj atingi iun konkludon. Ĝis nun ni helpis la suferantojn mone kaj materiale, sed ni ne povas helpi ilin pri ilia loĝado. Ili nun frontas al alia malfacilo ol la antaŭan, kiun ili havis ĝuste post la katastrofo. (fino de la unua parto)

Cu troviĝas tavola fendaĵo sub Ooi ?

Oni suspektas, ke sub la nuklea central de Ooi en la gubernio Fukui, kiu ekfunkciis en julio, troviĝas aktiva tavola fendaĵo. La 4an de novembro la esplorgrupo de Kontrolkomitato de atomenergio diskutis pri tio, sed ĝi ne atingis la konkludon. Estas diversaj opinioj inter la kvin komitatanoj. Profesoro Ŭatanabe Micuhisa de universitato Toojoo klare diris, “Certe troviĝas aktiva tavola fendaĵo, do ni tuj malfunkciigu la reaktorojn. Ni ne havas tempon facilanime atendi ĝis la sekva esploro”, sed aliaj ne eldiris klare sian opinion kaj postulis alian esploradon.
Laŭ la leĝo oni ne povas konstrui atomreaktorojn sur tavolaj fendaĵoj pli junaj ol 120000-130000-jaraj, sed estas malfacile konstati, kiom da jaroj ili havas. Krome, pri tiuj reaktoroj jam la elektra kompanio Kansai fosis la tavolon, kiam ĝi konstruis la reaktorojn, do des pli malfacile. Foje elektraj kompanioj prezentas falsajn dokumentojn al la registaro, do estas certe, ke tiuj reaktoroj staras sur tre danĝera loko. Kiam troviĝas probableco de tertremoj, estas plej racie malfunkciigi la reaktorojn. Mi tute aprobas la opinion de la profesoro Ŭatanabe. Sed la registaro ankoraŭ ne reagas.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio