Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 05an de novembro 2012
puce La 07an de novembro 2012
puce La 22an de novembro 2012
puce La 27an de novembro 2012

La 22an de novembro 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 22an de novembro 2012

Kaosa politika situacio

La 16an de novembro la ĉefministro Noda Joŝihiko deklaris dissolviĝon de la Ĉambro de deputitoj. La ĝenerala elekto okazos la 16an de decembro.
Ĝis la lasta elekto ne multis politikaj partioj, sed dum la pasintaj 3 jaroj, multaj politikistoj plendis pri la fuŝa, perfida sinteno de la nuna reganta partio, Demokratia Partio (DP), apartiĝis de ĝi kaj fondis novajn partiojn, do nun troviĝas 14 partioj.
Laŭ enketoj al popolanoj, nun Liberala Demokratia Partio (LDP), kiu regis Japanion antaŭ DP kaj enkondukis atomenergion, havas pli da subteno ol DP, do povos okazi, ke LDP denove regos Japanion. Se tio okazos, la japana energipolitiko alfrontos gravan ŝanĝon ; nome al refunkciigo de nukleaj centraloj. Jen estas energipolitikoj de kelkaj partioj :
 Demokratia Partio strebos, mobilizante ĉiujn politikajn rimedojn, malfunkciigi ĉiujn nukleajn reaktorojn ĝis la 2030-aj jaroj, malmultigi kvanton de uzitaj nukleaj brulaĵoj kaj esplori, kiel senvenenigi tiujn.
 Liberala Demokratia Partio antaŭenigos recikligan energion kaj energiŝparadon. En la venontaj tri jaroj ĝi atingos la kunkludon pri malfunkciigo de la nukleaj reaktoroj aŭ daŭra uzado de atomenergio. En la venontaj dek jaroj ĝi dicidos “la plej bonan, daŭrigeblan konsiston de elektraj fontoj”.
 Nur Japana Komunista Partio, Sociala Demokratia Partio kaj iuj novaj partioj deklaras tujan malfunkciigon de ĉiuj nukleaj centraloj.
 Nur du partioj, nome DP kaj LDP, havas eblecon akiri plimulton en la parlamento. Se LDP venkos, Japanio denove dependos multe de atomenergio.

Akuzis TEPCO-n 13260 homoj

La 15an de novembro 13262 homoj el la tuta Japanio prezentis akuzilon kontraŭ 33 respondeculoj de TEPCO kaj la registaro al la prokurorejo Fukuŝima. Tiu ĉi estas la dua akuzo, sekvanta la unuan okazintan en junio fare de 1324 homoj. La ĉefa kialo de la akuzo estas :
Tiuj akuzitoj ne prenis taŭgajn rimedojn kontraŭ eventualaj grandaj tertremoj kaj cunamoj, por kio okazis granda akcidento, sekve lasis radioaktivajn substancojn eliĝi.
Ankaŭ 41 homojn, kiuj loĝis en la radiuso de 30 kilometroj de la nuklea centralo Fukuŝima n-ro 1, planas akuzi TEPCO-on, celante ricevi kompenson de 1,075 miliardojn da enoj (1,075 milionojn da eŭroj). Ili perdis siajn domon, laboron, sanon, komunumon ktp. Ili postulis kompenson kvarfoje de TEPCO, sed tiu proponis malmultan kompenson. Unu el la akuzantoj s-ino Kanai Naoko, kiu nun loĝas en alia urbo aparte de siaj familianoj, diras : “Mi deziras, ke neniam aperu similaj suferantoj kiel ni. Por tio restis neniu elekto krom akuzado al la juĝejo”.

Opinioj en ĵurnaloj

1. Mi estas tre laca post 20 monatoj
Asada Masabuni, 71-jara, eksa terkulturisto

Jam pasis unu jaro kaj ok monatoj, post kiam mi translokiĝis de la urbo Tamura en Fukuŝimo al la urbo Kanazaŭa en la gubernio Iŝikaŭa. Mi estas tre laca. Mi ekloĝis en tiun urbon Tamura, celante vivi en naturo, mem produktonte legomojn kaj viandojn, sed jam ne eblas reveni al mia hejmo. Eĉ se mi povus reveni, mi ne povos kultivi la teron pro radioaktiveco. Mi estas varme akceptita de urbanoj en Kanazaŭa, sed mi ne povas vidi lumon en mia estonta vivo.
Mian lacon pligrandigas kontraŭlogika refunkciigo de nukleaj reaktoroj fare de la vilaĝanoj de “Nuklea vilaĝo”. La registaro deklaris la finon de la akcidento en la lasta decembro, ĝi kaj Kansaj Elektra Kompanio refunkciigis la reaktorojn en Ooi, kaj burokratoj formanĝas buĝeton por la restarigo de damaĝitaj regionoj. La ĉefministro ĉiam diras : “Sen restarigo de Fukuŝimo, ne realiĝos restarigo de Japanio”. Kiom da langoj li havas ?
Mi ĉiam sentas min kulpa pro mia translokiĝo. Mi sentas mian koron peza, pripensante suferantojn, kiuj ankoraŭ loĝas en Fukuŝimo, kaj homojn, kiuj strebas por la reveno al sia hejmo. Al mi ŝajnas, ke multaj homoj jam komencis forgesi la nuklean akcidenton kiel tiun okazintan jam longantaŭe. Neniam okazu alia Fukuŝimo !
(La ĵurnalo Mainiĉi, la 16an de novembro 2012)

2. Mi estas maltrankvila pro la tiroido de miaj gefiloj
Miura Ĉizuko, 47-jara dommastrino

La urbo Nihonmacu en Fukuŝimo

Antaŭ nelonge atingis nin la rezulto de tiroido-ekzameno de miaj gefiloj. Mia 16-jara filo havis normalan tiroidon, sed miaj 14-jara filo kaj 12-jara filino havas veziketon malpli grandan ol 20 milimetroj en la tiroido kaj oni notis, ke tiu veziketo ne gravas por la sano.
Mi interŝanĝis informon kun miaj amikoj. Multaj el ili estis maltrankvilaj pro la rezulto, dirante, ke ankaŭ iliaj gefiloj havas veziketon. Mi aŭdas, ke dunono de la ekzamenitoj havas saman simptomon.
La registaro kaj la koncernaj universitataj hospitaloj provas trankviligi nin, dirante, ke ili pli severe ekzamenis ol antaŭe, tial aperis tiom multaj geknaboj kun veziketo. Tamen ĉu vere tio okazas en normala situacio ? Nur venas al ni respondo, ke nuntempe tiu veziketo tute ne gravas.
Ni, gepatroj en Fukuŝimo, estas maltrankvilaj ne nur pro la nuna sufero pro radioaktiveco, sed ankaŭ pro malnormalaĵoj aperontaj al niaj gefiloj post longe.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 20a de novembro 2012)

3. Bonkoreco de Jamagata subtenas min
Nihei Hiromi, 30-jarulino, kiu rifuĝis de la urbo Fukuŝimo en la urbon Jamagata kun sia 3-jara filino

Mi ekloĝis en la domo luita de la registaro ekde septembro en la lasta jaro. Jam pasis unu jaro. Mia edzo loĝas en la urbo Fukuŝimo pro sia laboro. Nia vivo estas tre malfacila pro la duobla vivo kaj vetrukosto inter la du urboj. Kelkajn tagojn monate mi revenas al Fukuŝimo pro mia laboro. Mi vidas, ke la urbanoj en Fukuŝimo strebas por restarigo…. Nun mi havas novajn amikojn en Jamagata. Mi ŝanceliĝas, havante amikojn en ambaŭ urboj. Ĉu mia decido estis prava aŭ ne ? Ni ne povas decidi, kiu estas prava inter rifuĝado kaj restado. Mi konfuziĝas. Mi sentas min bone akceptita en Jamagata. Tio kuraĝigas min kaj ebligas min loĝadi ĉi tie.
(la ĵurnalo Mainiĉi, la 16an de novembro 2012)

Falis mortiga cindro

La ĵurnalo Asahi jam longe aperigas rubrikon “Kaptilo de Prometeo”, temantan pri kaŝitaj kaj nekonataj faktoj kaj aferoj en la katastrofo. Mi trovis unu surprizan artikolon la 16an de novembro 2012, kiun mi tradukos.

Matene la 12an de marto 2011, la urbestro Idogaŭa Kacutaka restis en la urbo, eĉ post kiam li anoncis evakuon al ĉiuj loĝantoj. Li volis konfirmi la evakuon ĝis la fino. Fakte ankoraŭ restis homoj en la urbo : 58 maljunuloj en la maljunulara instalaĵo, pacientoj en la hospitalo Futaba, loĝantoj en la maljunulejo Sendan kaj urbanoj, kiuj rifuĝis en la konstruaĵo de la supera mezlernejo Futaba.
Je la 5a vespere venis 5 busoj senditaj de la registaro. Kiam Idogaŭa kaj aliaj funkciuloj prizorgis tiujn restantajn homojn ekstere, ili aŭdis grandan sonon “Bum !”, malaltan kaj pezan same kiel eksplodsonon de propana gaso.
Je la 3a kaj 36 minutoj, tio estis la monento, kiam okazis eksplodo en la reaktordomo de la reaktoro n-ro 1 en la nuklea centralo Fukuŝima n-ro 1.
Idogaŭa tuj komprenis, ke tio estas la eksplodo de la reaktoro n-ro 1. _ Kvankam la blanka fumo el ĝi ne estis videbla, kaŝite de la konstruaĵo, li jam havis informon pri la klopodo por malaltigi premon en la reaktordomo per “ventolado”.
2-3 minutojn poste ekfalis neĝeraĵoj el la ĉielo. Iuj estis tiel malgrandaj kiel monero kaj iuj estis tiel grandaj kiel manplato. Ili ŝajnis esti fibraj polvoj el varmotenilaĵoj en la domo, polvoj dense radioaktivaj….
Tiun momenton tie troviĝis ĉirakaŭ 100 homoj ; maljunuloj, urbaj funkciuloj, defendkorupusanoj, policanoj ktp. Ili ĉesis labori. Neniu elparolis. En la silento grandaj “neĝeroj” faladis.
“Okazis la plejmalbonaĵo !” Idogaŭa opiniis. “Fino venis !”
Itakura Jukimi, 53-jara urba funkciulino, vidis tiun ĉi scenon en la ĉambro de la maljunulejo. En televido aperis blankaj fumoj el la reaktoro. Venis vortoj en ŝia kapo : “mortiga cindro”, kiu falas post eksplodo de atombombo kaj nuklea akcidento. “Tiu ‘neĝeraĵo’ estas tiel nomata ‘mortiga cindro !” Konstatante tion, ŝi estis terurita.
(el la rubriko “Kaptilo de Prometeo” en la ĵurnalo Asahi, la 16an de novembro 2012)

Mi neniam antaŭe aŭdis pri tiuj neĝeraĵoj. Sed mia amiko, kiu loĝis en la norda parto de mia gubernio Gunma, 200 kilometrojn for de la centralo de Fukuŝimo, diris, ke matene post la eksplodo li, purigante pulverojn sur sia aŭtomobilo, rimarkis, ke la pluveroj estas gluecaj. Certe tiuj gluecaj pluveroj enhavis tiun mortigan cindron.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio