sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita dimanĉon la 23an de oktobro 2022 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










Hans-Georg Kaiser : Balkonio (rimpoemo)



Greg vojaĝos Balkonien.
Forpermeso do nenien.
Laŭ konsil’ de „Balkonvojo“
aventuroj lin atendas.
Tion sperti simple endas,
vokas tagoj nur kun ĝojo.

Greg ne devos pagi monon,
aŭ pli bone nuran onon.
Venos tagoj sen insultoj.
Greg do foje hejme restu,
la konsilon ruzan testu
kaj scivole pri l’ rezultoj.

Falis for prepardeprimoj,
ĉiuj aĉaj flugotimoj,
ĉia streso, atendado.
Greg nur sur paper’ forestis,
sed en vero hejme restis,
venis kapen eĉ balado.

Balkonion li tre gloris.
Baldaŭ oni lin adoris
pro l’ profundo de l’ aŭtoro.
Balkonvojo nun lin pagas,
lia famo ĉien vagas :
„Balkonvojo, mia oro !“

Fine venis eĉ la ŝtato,
venis ĝi kun granda ŝato !
Kaj gratulis tre fervore.
Balkonvojo – jen ekzemplo !
Nova civitana templo !
Ni salutu vin elkore !

Sama rubriko :


puce Kial la valizo kaj la kofro ankoraŭ nun estas la plej bonaj kamaradoj de la vojaĝanto (artikolotraduko)

puce Hans-Georg Kaiser : Balkonio (rimpoemo)

puce Ne matura por la insulo (Pri la problemo simple fari forpermeson - sen poŝtelefono kaj tekkomputilo)




Supren