Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce F. Kafka : Ekiro
puce F. Kafka : Malgranda fabelo (fablotraduko)
puce F. Kafka : Turbo (fablotraduko)
puce F.Kafka : La proceso (romantraduko)
puce Kafka : Antaŭ la leĝo

F. Kafka : Ekiro

fablotraduko

F. Kafka
Ekiro

Mi ordonis konduki mian ĉevalon el la stalo. La servisto ne komprenis min. Mi iris mem en la stalon, surĉevaligis la selon kaj sursidiĝis. Tre malproksime mi aŭdis blovi trumpeton, mi demandis lin, kion tio signifas. Li ne sciis ion kaj ne aŭdis ion. Ĉe la pordego li haltigis min kaj demandis : „Kien vi rajdas, mastro ?“

„Mi ne scias tion“, mi diris, „nur for de ĉi tie, nur for de ĉi tie. Ĉiam plu nur for de ĉi tie, nur tiel mi povos atingi mian celon.“

„Vi do scias vian celon ?“ li demandis.

„Jes“, mi respondis, „mi ja diris, for de ĉi tie, jen mia celo.“

„Vi ne kunhavas manĝoprovizon“, li diris.

„Mi ne bezonas ĝin“, mi diris, „la vojaĝo estas tiom longa, ke mi devos malsatmorti, se mi ne ricevos ion survoje. Neniu manĝoprovizo povus savi min. Bonŝance estas ja efektive eksterordinara vojaĝo.“

tradukis Hans-Georg Kaiser

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio