
F. Kafka : Antaŭ la leĝo...
Antaŭ la Leĝo staras pordogardisto. Al tiu pordogardisto venas viro de
la kamparo kaj petas pri tio, ke oni enlasu lin en la Leĝon. Sed la
pordogardisto diras, ke li nun ne povos permesi la enlason al li. La
viro pripensas tion kaj tiam demandas, ĉu li do poste rajtos eniri.
’Estas eble’, diras la pordogardisto, ’sed ne nun.’ Ĉar la Leĝo estas
malfermita kiel ĉiam kaj la pordogardisto paŝas flanken, la viro
kliniĝas por vidi tra la pordo internen. Rimarkante tion, la
pordogardisto ridas kaj diras : ’Se tio logas vin tiom, tiukaze provu
eniri do spite al mia malpermeso. Sed notu : Mi estas potenca. Kaj mi
estas nur la plej suba pordogardisto. De salonego al salonego tamen
staras pordogardistoj, kiuj estas pli kaj pli potencaj. Jam la aspekton
de la tria eĉ mi ne povus elteni plu.’
Tiajn malfacilaĵojn la
viro de la kamparo ne atendis ; la Leĝo estu alirebla ja por ĉiu kaj
ĉiam, li pensas, sed kiam li nun pli zorgeme rigardas la pordogardiston
kun ties peltomantelo, lian grandan pintan nazon, la longan maldensan
nigran tataran barbon, li decidas tamen prefere atendi, ĝis li ricevos
la permeson eniri. La pordogardisto donas al li tabureton kaj permesas
al li eksidi flanke de la pordo. Tie li sidas dum tagoj kaj jaroj. Li
ofte provas esti enlasata kaj lacigas la pordogardiston per siaj petoj.
La pordogardisto ofte iom esplordemandas lin, demandas lin pri ties
hejmlando kaj pri multaj aliaj aferoj, sed estas indiferentaj demandoj,
kiajn metas grandaj sinjoroj, kaj je la fino li ĉiam diris denove al li,
ke li ankoraŭ ne povas enlasi lin. La viro, kiu ekipis sin por la
vojaĝo per multaj aĵoj, uzas ĉion, kiel ajn valora ĝi estas, por
subaĉeti la pordogardiston. Tiu ja ĉion akceptas, sed dum tio diras : ’Mi
akceptas tion nur tial, por ke vi ne supozu, ke vi preterlasis ion.’
Dum la multaj jaroj la viro observas la pordogardiston preskaŭ
seninterrompe. Li forgesas la aliajn pordogardistojn, kaj tiu unua
ŝajnas al li la ununura obstaklo por povi eniri en la Leĝon. Li malbenas
la malfeliĉigan hazardon en la unuaj jaroj laŭte, pli poste,
maljuniĝante, li nur grumblas plu al si mem. Li fariĝas infaneca, kaj
ĉar dum la multjara studado de la pordogardisto li konatiĝis ankaŭ kun
la puloj en ties peltokolumo, li petas ankaŭ la pulojn helpi al li ŝanĝi
la opinion de la pordogardisto. Finfine lia vidkapablo malfortiĝas, kaj
li ne scias, ĉu vere malheliĝas ĉirkaŭ li, aŭ ĉu nur liaj okuloj
trompas lin. Sed certe nun li rimarkas en la malhelo brilon, kiu
neestingeble penetras el la pordo de la Leĝo. Nun li ne plu vivos longe.
Antaŭ lia morto kolektiĝas en lia kapo ĉiuj spertoj de la tuta tempo en
unu demando, kiun li ĝis nun ankoraŭ ne metis al la pordogardisto. Li
mansignas al la pordogardisto, ĉar li ne plu povas rektigi sian
rigidiĝantan korpon. La pordogardisto devas profunde kliniĝi al li, ĉar
la altodiferenco ŝanĝiĝis tre malfavore al la viro.
’Kion vi nun do ankoraŭ volas scii ?’ demandas la pordogardisto, ’vi estas nesatigebla.’
’Ĉiuj aspiras ja la Leĝon’, diras la viro. ’Kial okazis, ke dum tiuj
multaj jaroj neniu krom mi deziris la enirpermeson ?’ La pordogardisto
rimarkas, ke la viro jam proksimas al la fino, kaj por ankoraŭ atingi la
orelojn de la surdiĝanto, li kriegas al li : ’Tie ĉi neniu alia krom vi
povis ricevi la enirpermeson, ĉar tiu enirejo estis destinita nur por
vi. Mi nun iros kaj fermos ĝin.’
tradukis Hans-Georg Kaiser
el la romano "La proceso"