sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










F. Kafka : Malgranda fabelo (fablotraduko)



F. Kafka
Malgranda fablo

„Aĥ“, diris la muso, „la mondo fariĝas pli malvasta post ĉiu tago. Unue ĝi estis tiom larĝa, ke mi timis, mi kuris plu kaj estis feliĉa, ke mi vidis fine dekstre kaj maldekstre en la foro murojn, sed tiuj longaj muroj tiom rapide proksimiĝas unu al la alia, ke mi estas jam en la lasta ĉambro kaj tie en la angulo staras la kaptilo, en kiun mi kuros.“ „Vi devas ŝanĝi nur la kurdirekton“, diris la kato kaj manĝis ĝin.

tradukis Hans-Georg Kaiser

Sama rubriko :


puce Kafka : Antaŭ la leĝo

puce F. Kafka : Ekiro

puce F. Kafka : Turbo (fablotraduko)

puce F. Kafka : Malgranda fabelo (fablotraduko)

puce F.Kafka : La proceso (romantraduko)




Supren