Estis la dua advento, kiam la fra ?lo Leo Sortner travivis ion tre strangan, kio rezultigis ankora ? multe pli strangajn okaza ?ojn. Okazis ĉe lia reveturo post la kristnaska foriro en la arcmontara urbeto Ne ?omonto.
Kiam li lante veturis tra la nebulo sur la glaciigita kaj ne ?kovrita vojo per sia ru ?a malnova Citroen 2CV, li subite vidis flugi alte super si du an ?elojn en silkaj nigraj vestoj. Ili havis nigran glatan hararon kaj grandajn blankajn flugilojn. Krome ili tenis ĉenon kun nigraj perloj en la bu ?o. Ili flugis unu apud la alia. Ĉiu el ili tenis dekstramane longan po ?lampon, kies konusforma lumo fakte montris la vojon. La frido videble ne ?enis ilin. Ili turnis la kapojn al la a ?to de Sortner kaj mansalutis lin. La an ?eloj subridis kaj diable rikanis.
La unua penso de sinjoro Sortner estis, ke tio ne povas esti ! „Tio estas nur optika fenomeno“, li diris trankvilige al si mem. Sed li ne povis konvinki ?i pri tio, ĉar la an ?eloj ne malaperis kaj flugis plu sen hasto iom anta ? li. Li sekvis ilin sur kelkaj montetoj ?is malsupren en la valon. Leo Sortner estis mezgranda forta viro, kiu a ?is preska ? kvindek jarojn.
Kvankam li estis naskita en Germanio, li aspektis kiel arabo. Lia frunto estis alta, li havis nigran, sed jam iom maldensan hararon, ege indan viza ?on kaj mentonan barbon, kiu etendi ?is sub la razitaj vangoj ?is la kaphararo. Per siaj peĉonigraj okuloj li fikse rigardis la an ?elojn. Li ankora ? nun ne povis akcepti, kion li vidis. Preska ? sian tutan vivon li laboris kiel leterportisto, kaj en tiu tempo li vidis multon, anka ? sufiĉe grandan kvanton da frenezuloj. Sed ridantajn flugantajn an ?elojn li vidis ankora ? neniam. Sinjoro Sortner ne estis fantaziulo kaj anka ? ne adoranto pri esoteraj libroj. Li ne estis ulo, kiu supozas en ĉiu neidentigebla flugobjekto eksterterulon. Tial li certe estis pli ?okita ol kredanto de mirakloj.
Kiam la trankvile ?vebantaj an ?eloj atingis la sekvan urbeton kaj subite plirapidi ?is kiel artaj aviadilistoj, anka ? Leo Sortner tretis pro scivolo sur la akcelilon. Multe tro rapide li sekvis al la an ?eloj. Kiam li atingis la foirplacon kaj pro la persekuto pretervidis la multajn policajn a ?tojn kaj policanojn, kiuj staris unu apud la alia, li povis pretereviti ilin nur en la lasta momento. Ok policaj oficistoj ĉasantaj fu ?antan teroriston el la eksterlando, kiu envenis kiel nele ?a enmigrinto, ?eti ?is kiel hordo da hundoj de ĉiuj flankoj sur la aĉe aspektantan francan kamparana ?ton de sinjoro Sortner kaj haltigis ?in. Kelkaj el ili havis pistolon a ? eĉ mitraleton en la mano. La civitano Sortner estis tiom perpleksa pri tio, ke li ne sukcesis malfermi la riglitan pordon.
„Eliru ! Malfermu ! Ela ?ti ?u !“ tondris de ĉiuj flankoj. Al unu el la atakintoj sa ?ne la reago de Sortner da ?ris tro longe, ĉar li senpacience tretis per piedo kontra ? la pordeton. Tiam ili krude ?iris sinjoron Sortner el la a ?to. Ĉe tio la ledomonujo de Sortner nerimarkite falis el ties jako en metalan paperkorbon starantan apud la a ?to.
Post kelkaj sekundoj la kaptito jam ku ?is kun la viza ?o sur la degelita ne ?o de la placo, kun la manoj surdorse, katenita per fera oko. Li levis la rigardon kaj vidis super si la subridantajn an ?elojn, kiuj kun malice ?ojaj viza ?oj alte rondcirklis super la placo. Jen mankas nur la trompetoj de la arkian ?elo Gabrielo, pensis sinjoro Sortner grumble. Malla ?te li diris al la policisto, kiu premis piedon en lian flankon : „Ĉu vi ne vidas tie super ni la nigre vestitajn kristnaskajn an ?elojn !“
La policisto, kiu pensis, ke li volas mistifiki lin, ekkriis sen eĉ suprenrigardi : „Okulojn sur la teron ! Idioto !“ Ĉe tio li celis per la pistolo sur la kapon de sinjoro Sortner. Tiam oni forkondukis la viron, kiu pretendis esti nenio alia ol tute normala vizitinto de kristnaska foiro en najbara urbo.
En la policejo ili traserĉis liajn po ?ojn, forprenis lian hava ?on kaj metis lin en aresttĉelon, kie kutime ebriuloj pasigas la nokton – por devigaj dudek e ?roj. La inventaro de la morna ĉelo konsistis el fera lito kun matraco kaj kovrilo, el necesejositelo kaj lavabo. Por malvarmigi la ?velintan maldekstran manartikon per akvo, Sortner malfermis la kranon kaj fride lavis sin. Kiam li denove povis pensi klare, li ĉirka ?rigardis kaj malkovris ru ?an sonorilbutonon en la ĉelo, kiun li tuj elprovis. Alarmsonorilo ek ?rikis. Du gapantaj policanoj alvenis kaj kondukis lin en la polican receptejon. Nur nun le ?tenanto pridemandis lin.
„Kiel vi nomi ?as ? Kiam kaj kie naskite ? Kie vi havas vian pasporton a ? alian identigilon ? Vian a ?tokondukistan licencon, la paperojn por la a ?to ? A ? ĉu vi eble tute ne havas ion tian ?“
„Ĉio ĉi estas ja en mia ledomonujo en la jakopo ?o“, respondis Leo Sortner kolere, supozante, ke ili erare enĉeligis lin por iu alia.
„Aha, kaj kie do estas via monujo ?“ la le ?tenanto demandis kvaza ? boje.
„Tiun vi ja ne eble ?telis de mi ?“ elkreve kriis Sortner.
„Bridu vian langon, impertinentulo ! Vi vagadas dum semajnoj nekaptite en nia lando, kaj ni – kiuj pro vi havas la tutan spektaklon – ?telis vian monujon. Pripensu tion, kion vi diras !“
„Nele ?e ? Kial nele ?e ? Mi estas naskita en Gera. La monujon mi havis ja en mia jakopo ?o. Ĉu vi ne komprenas tion ? Kie aliloke, ĉu ? Äœi devas esti tie, se ?i ne elfalis, kiam oni el ?iris min el la a ?to.“
La oficisto, kiu iom miris pri la perfekta turingia dialekto de Sortner, pripensis la aferon kaj tiam elsendis kolegon. Sed tiu trovis neniun monujon sur la placo. La pridemandanto fari ?is nun pli kaj pli la ?ta. Sinjoro Sortner pacience ĉion respondis la ?vere kaj eĉ indikis du telefonnumerojn de konatoj. La le ?tenanto ne kredis eĉ vorton el tio. Tiam sinjoro Sortner provis novan taktikon per petegoj, li petegis preska ? surgenue, ke oni lin lasu iri hejmen, ke li ne estas tiu, kiun ili serĉas, ke ili bonvolu fine diski la numerojn jam delonge indikitajn. La oficiro faris tion, sed neniu respondis.
„Nu do“, li diris nur.
Sinjoro Sortner komencis nun paroli pri la kristnaskaj an ?eloj, kvankam li jam divenis, ke li prefere ne faru tion. La juna le ?tenanto, kiu malamike rigardis lin per sia kvarangula viza ?o, mal ?ate demandis : „Kion vi diras ? Du mensmalsanaj an ?eloj kun po ?lampoj ?vebis alte super la foirplaco. Ĉu vi opinias tion serioze ?“
Leo Sortner ne respondis, sed ?emis nur, li komprenis kiel sensencaj devis ?ajni liaj respondoj el la vidpunktoj de la le ?tenanto. Ekde nun li silentis obstine. Tial oni rekondukis lin en la ĉelon.
La polico denuncis lin ĉe la prokuroro pro mankantaj paperoj kaj nepermesita restado en la lando. Oni kondukis lin al la esplorju ?isto. Post la pridemandado la ju ?isto diris seke al li : „La ? la evidentaj cirkonstancoj ni beda ?rinde devos aresti vin por plia esploro dum kelke da tempo.“
„Kion vi diras, bonvolu, ĉu vi intencas enprizonigi min ? Ĉu vi frenezi ?is, sinjoro ?“ demandis ekscitite sinjoro Sortner, kiu tute ne estis sperta pri tiaj aferoj. La esplorju ?isto, kiu ne movi ?is eĉ per okulharo, sen ?enite parolis plu : „Post detala pripensado mi decidis kiel esplora ju ?isto, ke ni nepre devas ekzamenigi vin rilate vian mensan staton. La ju ?ista decido de la unuadistanca tribunalo pri la permeso de via ses-semajna enfermita restado ankora ? estos sendita al vi.“
„Kial vi faras tion ?“ sinjoro Sortner demandis malespere, kvaza ? trafita de klabo.
„Nu, kial do, sinjoro, ĉar vi tute serioze asertas, ke vi vidis du plenkreskajn an ?elojn, kiujn vi sekvis per via a ?to post via vizito de la kristnaska foiro en Ne ?omonto. Tion ni ne povas akcepti tiel simple, kiel vi eble imagas tion, sinjoro, ĉar en tiu mondo, kiel ?enerale estas konate, neniuj an ?eloj efektive ekzistas.“ Tion la ju ?isto respondis kun sarkasma rideto.
Sinjoron Sortner ĉio ĉi memoris pri inkubo. En la longa veturo per malsanula ?to, firmpinĉita inter du flegistoj, li eĉ timis, ke oni povus lin pafmortigi ie enarbare, ĉar ili eble volis forigi lin. ’Nu, sed ni ne plu vivas en la fa ?ismo, ĉu ?’, li pensis.
Balda ? li rajtis eliri el la a ?to, anta ? longe entendi ?anta dombloko el ru ?aj bakitaj brikoj, kies fenestroj parte estis provizitaj per feraj kradoj.
En la psikiatra kliniko „Kompatema samariano“ oni jam atendis lin. Oni kondukis lin en la fermitan sekcion. Kiam la flegisto ferm ?losis la pordon post li, Sortner pensis kolere, ke li nun do estas en la frenezulejo ! ’Nur pro tio, ĉar mi vidis ion, kio la ? la la ju ?isto ne eblas vidi. Hm. Tiel rapide tio do iras’, li pensis timigite.
En la restada ĉambro televidilo montris sur la kanalo Pro 7 kiel du junuloj el la amuza socio insultas sin reciproke esti idioto, porko, mensmalsanulo, patrinfikulo ktp, instigata de rikananta moderatorino, kiu aspektis pro sia frizo kvaza ? ?i ?uste falis el lavma ?ino.
Handikaptito en rulse ?o spasme konvulsie provis rekti ?i, kiam li ekrigardis la novulon Sortner. La flegistino, kiu staris ĉe li, kriis : „For de ĉi tie !“
Li retiri ?is en irejon, en kiu li kunpu ?i ?is kun ?anceli ?anta oldulo aspektanta kvaza ? li prenas drogojn. Inoj kun fantomaj viza ?oj kapjesis letargie al li. Sed unu el il kuris ekscitite tien kaj ĉi tien kaj murmuradis : „Alie mi devos voki la ĉasiston kun la pafilo ! Alie mi devas voki la ĉasiston kun la pafilo !“
Fine li atingis la sekcian ĉambron de la flegistaro. Äœi estis ?pareme meblita. Cigaredoj ku ?is sur la tablo, kaj kajero kun la surskribo : „Kiel mi nutru mian hundon !“ Leo Sortner montrofingris al la cigaredoj. Sed tuj iu kriis : „Fingrojn for, he !“
Sinjoro Sortner instinkte kapklinis. Demandite pro lia nomo, li prezentis sin modeste. Tiam oni donis al li certan likva ?on en glaso. Kiam la efiko ekis, li volis defendi sin kontra ? la flegistoj, sed li falis balda ? en profundan dormon, el kiu li veki ?is nur sekvamatene. Kiam li ku ?is ankora ? tute dormema en lito, li sentis subite pikantan doloron en la brako. Li a ?dis voĉojn, sed iel li pensis, ke li ankora ? son ?as. Kaj tiam li ekvidis, ke oni prenas sangon de li. Lia bu ?o estis seka kaj la lango sen ia percepto. Eĉ lian kombilon, kiun li rajtis reteni ĉe si en la policejo, oni forprenis de li. Anka ? lian ne plu funkciantan po ?otelefonon, kiun la policanoj ?ajne pro iu tute nekomprenebla neglekto lasis al li. La flegistoj diris la samon kiel la policanoj : „Ni konservos tion por vi. Kiam vi estos enliberigata, oni redonos ĉion al vi, ne aflikti ?u pri tio, ni ja ne volas prirabi vin.“
Iam pli malfrue ili montris al li la necesejojn kaj la lavĉambrojn. Ĉar li estis devigita enpreni la tablojdojn en la ĉeesto de la flegistino, li ribelis. Li rifuzis la enprenadon per sia tuta forto. Ju pli oni devigis lin, des pli li kontra ?is tion. La flegistinoj skuis la kapojn kaj eliris. Du fortikaj flegistoj envenis, kaptis lin kaj ?etis lin sur la liton, kie ili tenis lin kvaza ? ili volus strangoli lin, sed ili tamen nur rapide pu ?is la tablojdojn en lian bu ?on, kaj nur tiam liberigis lin, kiam li jam glutis ilin ĉiujn.
Kiam li trankvili ?is post tiu atako, li ?uris al si, ke li neniam denove protestos kontra ? la enprenado de tablojdoj – pro timo, ke tiu brutala perforta agado povus ripeti ?i.
La donitaj psikofarmacia ?oj komencis efiki. Unue li ankora ? faris nemotivitajn diablajn grimacojn, movis la langon en la bu ?o en ĉiu direkto, sed tio balda ? fini ?is. Tiel Sortner iom post iom kutimi ?is la novan situacion.
Por la man ?oj oni vokis lin. Poste li devis ĉiufoje iri al la medikamenta eldonejo. Li ricevis haldolotablojdojn en tiom granda dozo, ke ili faris lin pli kaj pli deprimita kaj pli laca. Post semajno oni metis lin el la granda salono en dulitan ĉambron. Ĉi tie li konati ?is al Roĉjo, la civilservanton. Kiam tiu razis lin la unuan fojon, sinjoro Sortner demandis : „Kial cetere mi ne rajtas razi min mem ?“
Roĉjo, kies ?ustan nomon neniu sciis, respondis : „Tion ĉi tie devas fari la civiluloj, do ekzemple mi. Vi rajtas fari nenion. Eĉ la suicido ne estas permesita al vi.“ Tiel ili ekbabilis kune. Roĉjo malamegis sian laboron en la „rabia domo“, kiel li nomis la konstrua ?on el ru ?aj brikoj.
„Se mi estus sciinta tion, kio ĉie tie videble estas tute normala, mi prefere estus irinta en la armeon, pro mi eĉ al Irako. Mi devas purvi ?i ĉi tie en tiu frenezuldomo por la ridinda salajro de 282 e ?roj monate eĉ la plej kotajn ejojn, kiuj imageblas, kvankam ili permesis al mi softvartistan laborlokon. La sekcia ĉefo estas furiozulino. Åœi faras la tutan spektaklon ankora ? pli neeltenebla ol ?i jam estus sen ?i. Ĉi tie malamegas ĉiu ĉiun. Kredu min. Mi plen ?topas min per medikamentoj, por ke mi transvivu tion.“
Ĉar Sortner a ?skultis lin sen interrompi lian parolfluon, Roĉjo komencis fidi lin iomete kaj eĉ rakontis al li, kiel li ?telis tablojdojn de la pacientoj kaj elprovis ilin, kaj kiel li tial pli malfrue ekhavis anka ? la ideon prizorgi al si en la apotekoj la la ?le ?an DXM.
Kiam li ĉe alia fojo a ?skultis de Sortner ties harhirtigan rakonton ?is la fino, li diris nur : „Estas jam strange, kion vi rakontas, sed vi ne estas la unua, al kiu tio okazis. Sed mi pensas, ke mi povas helpi al vi en tiu okazo. Ni voku telefone pro vi la civilkura ?ulinon Liza de la registrita unui ?o „FOR DE ĈI TIE !“ Tiuj subtenas enfermitojn kiel vin.“ Ridante li aldonis : „Vi estas pli bon ?anca ol mi, homo ! Al mi ĉi tie neniu helpos, min oni devus unue enfermi kiel vin, anta ? ol iu eble helpus al mi.“
Tiam li fari ?is meditema kaj diris : „Pro la an ?eloj, tio estas vere stranga. Ĉi tie cirkulas onidiroj – kaj eĉ la flegistaro kredas tiujn stulta ?ojn. La ?dire aperas ĉi tie ĉiujare du dan ?eraj an ?eloj kun blankaj flugiloj, kiuj faras iujn malica ?ojn. En lasta jaro, anta ? la granda kristnaska festo en la kliniko ili la ?dire staris ĉe la fu ?o de enfermito rikane ĉe la pikdrata barilo, kiam la fu ?anto trafosis sin per ?pato eksteren. La viro kredis, ke li estas la savonto, kaj ke lia tempo finfine estas veninta, kiel li notis tion en sia taglibro. Tio tiam havis tragikan finon. Kiam ili ekstere tute ne trovis atenton kaj oni eĉ ridis pri li, li ?etis sin anta ? trajnon ! ?urnalistostudento kolektis la faktojn, aliokaze oni scius nenion pri tio ! Pri tiaj aferoj oni ĉi tie normale ne parolas. Ha jes, preska ? mi forgesis la telefonvokon al Liza ! Mi tuj faros tion por vi.“
Åœi venis tuj. La afabla malgranda blonda bonulino a ?skultis atente, kion sinjoro Sortner diris al ?i kaj ?i notis tion kaj tion. Åœi balda ? konvinki ?is, ke li diris la veron, do, ke li vere vidis en sia imago la an ?elojn. Sed tio por ?i tute ne estis sufiĉa ka ?zo, ke oni forprenu de li la liberon. La energia damo prefere tuj kunprenus lin eksteren. Sed, ĉar tio ne eblis, ?i minacis la ĉefinon de la kliniko, ke ?i informos la gazetojn pri tiu skandala traktado de liberaj homoj. Ĉar tiu konis ?ian unui ?on kaj timis seriozajn sekvojn por si mem, ?i ordonis, ke oni eklo ?igu sinjoron Sortner provizore kaj neoficiale en la malfermita sekcio. Liza informis la konatojn de sinjoro Sortner pri lia provizora restado, tiuj jam volis publiki serĉanoncon. Krome ?i telefonis la dikan Kuno en la ofico por trovita ?oj, kiu estis amiko de ?i : „Diru foje ; Kunĉjo, ĉu tio povus esti, ke trovi ?as ĉe vi la monujo de certa Leo Sortner, kiu estas trovita ĉirka ? la dua advento sur la foirplaco ?“
La respondo venis tuj : „Efektive, ni havas ?in, de kie vi scias ? Laborprovizito de la laboroficejo trovis ilin ĉe la purigado de la „Placo pri Homaj Rajtoj“ en paperkorbo. Tiu homo devus ricevi ordenon pro lia honesteco. Kvankam li ricevas por tiu laboro de la laboroficejo nur 1,50 e ?rojn po horo aldone, li tamen transdonis la monujon kun ĉiuj paperoj al mi. Kion vi diras pri tia sanktulo ? Sed tiel estas, la malriĉuloj estas kutime la plej honestaj. Estas nur doma ?e, ke la nomita Leo Sortner ?ajne ne volas rehavi la a ?ojn, kvankam ni skribis al li. Ĉu vi ion scias pri li ?“
Liza, kiu ĉion klarigis al Kuno, ege ?ojis pri la informoj. Åœi iris al la policejo, ’por fini grandan maljustecon ka ?zitan de la polico’, kiel ?i diris al la de ?oranta policano. La oficisto, kiu jam konis ?in, tuj defendis siajn kolegojn : „Kial vi ĉiam devas enmiksi ?i kiel u-n-u-i ?o, tiun vorton li moke longigis, en tiajn aferojn, ĉu vi scias nenion pli bonan, pri kiu vi povus okupi ?i en via libera tempo ?“ li diris bruske. Sed Liza ne lasis for ?ovi sin de li. Ĉar la afero, post telefonvoko ĉe la ofico por trovita ?oj estis pli ol nur klara, restis al la malafabla oficisto nenio alia krom zorgi por la ĉesigo de la proceso.
Da ?ris ankora ? certan tempon, ?is la solena momento venis, kiam Sortner vere estis enliberigata. Li adia ?is de Roĉjo, kiu ?ojis kun li, kvankam li anka ? iom beda ?ris, ke li perdas agrablan interparolkamaradon. Kiam sinjoro Sortner jam staris kun Liza ekstere anta ? la ru ?a bloko, alte super la urbo, ili rigardis malsupren sur la ne ?okovritajn tegmentojn en la valo, kiuj kun la blua ĉielo havis trankviligan efikon al amba ?. Li ?ojis, ke la normala vivo denove povos komenci ?i, kaj ?i estis kontenta, ke ĉio iris tiel rapide kaj glate. Sed kiam li ankora ?foje retrorigardis al la enirejo de la kliniko, diskuris horora tremo sur lia ha ?to. La du blanke flugilitaj an ?eloj en nigraj vestoj staris tie. Ili svingis salutante permane al li. Unu el ili klakis per la lango kaj poste vulgare lekis la lipojn. La alia subridis kiel frenezulo kaj frapis ĉe tio per la montrofingro sur grandan ?ildon, sur kiu legeblis :
ÄœOJAN KRISTNASKON, FRENEZULO !
Sinjoro Sortner ekkaptis manon de Liza kaj signis per mieno tute pale al la pordego. Kiam Liza ektimigite turnis tien, la frenezaj nigre vestitaj kristnaskaj an ?eloj jam denove estis malaperintaj. Eĉ Leo Sortner denove dubis, ĉu la an ?eloj ekzistas vere nur en lia fantazio.Kaj se ili vere ne ekzistas, kial ekzistas tiuj onidiroj pri ili ? Sortner ne sciis respondon.
Kiam li eniris en la ar ?ente grizan Peugeot de Liza, li ankora ?foje firme enspiris la fre ?an vintran aeron kaj poste bruligis cigaredon, kiun Liza kunhavis por li, kvankam ?i mem tute ne ?atas la fumadon. Sinjoro Sortner ne sciis kiel adia ?i de Liza, li rompis al si la kapon, kio estus inda kaj kio ne. Fine li aludis, ke li ?ojus, se ?i veturus lin al la policejo, poste eble eĉ hejmen, kio dependus de tio, ĉu li ricevus la a ?ton, ĉu ne. Sed Liza, la protektanta an ?elo el karno kaj sango, startante la motoron, kontra ?diris firme : „Ne, ne, Leo, tiel rapide vi ne hejmeni ?os. Ni ja nur nun vere komencas reordigi ĉion. Unue ni devas iri al kuracisto, kiu estas je nia flanko, por havi ateston pri via sanstato, tiam ni iros al la policejo, pro via amuza ru ?a a ?to. Mi estas scivola, kie la kruduloj havas ?in, kaj ĉu ili jam riparis la a ?ton. Eble ili devos pagi por la kaputa pordo, a ? ni denuncos ilin pro misuzo de ilia a ?toritato.“
Tiam ?i hezitis momenton, oblikve rigardis lin kaj aldonis : „Kaj se vi emas, ni festos kune vian sukceson kaj Kristnaskon en mia dometo, en la hejtita vintro ?ardeno, kun la aliaj helpantoj el nia unui ?o, ĉu konsentite ?“
Leo Sortner estis kortu ?ita. Subite, post ĉiuj tiuj strangaj okaza ?oj, liaj okuloj fari ?is malsekaj. Li estis tre emociita. Dum momento li vidis Lizan en siaj pensoj kiel inan Jesuon kun ora a ?reolo. Tio eĉ pli embarasigis lin. Tial li nur kapjesis kaj turnis kun honta sento la kapon flanken.’
Admirinda Liza’, li pensis. ’Ĉu mi estus por ĉiam tie, se ?i ne helpus al mi ? Ĉu mi havus la forton liberigi min mem sen solidara helpo ? De kie ?i prenas nur sian forton, tion mi volus scii.’
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.