André Anwar
Doni almozon estu en Norvegio same tiel punenda kiel preni almozon
Norvegio planas malpermeson por almozpetantoj. Eĉ almozdonintojn minacos de somero prizonpuno.
OSLO Ĉu amo al la proksimuloj aŭ praktikita kompato povas esti pekoj ? En Norvegio, en la plej riĉa lando de Eŭropo, certe. Ĉar la severa registaro el konservativuloj kaj dekstraj populistoj anoncis la batalon kontraŭ almozpetantoj el povraj landoj de EU. La ĉefurbo Oslo jam en la pasinta jaro deklaris almozpetan malpermeson. Nun ĝi estu disvastigata al la tuta lando.
Eĉ la donado de almozoj al petantoj la registaro estontece volas puni. Tiu, kiu helpas al almozpetantoj estu verdiktita per ĝis duono de jaro da prizonpuno. Punenda estas laŭ la registara leĝpropono ĉiu speco de donado, kiu plifaciligas almozpetadon, ĉu temas pri mono ĉu pri tranokteblo.
Momente bruas vasta socia debato en la nordo de Eŭropo. Al multnombraj norveganoj la rumanoj en la publikaj stratoj estas teruraĵo, tial kelkaj el ili esperas per la duona bato konservi la imagon de la senmakula sociala prizorga ŝtato.
Sed kritikistoj male al tio timas, ke la nova permeso estos misuzita kiel klabo kontraŭ ĉiuj eksterlandaj almozpetuloj kaj almozdonantoj. Inger Husby el la antaŭkvartalo Böler de Oslo invitas almozpetantojn regule en sian domon. Nun ŝi timas, ke la polico baldaŭ persekutos ŝin. „Ili ĉi tie plurfoje tranoktis, ricevas tagmanĝojn kaj mi plenigas iliajn tasojn per kakao“, ŝi diras en tv-a intervjuo.
Baldaŭ la kareseme nomata „panjo Inger“ povus konatiĝi al prizono. „Ekzemplo por kunago povas interalie esti, se persono disponigas tranokteblojn“, legeblas iom burokrate formulite en la leĝa iniciato de la ministerio pri justico gvidata de dekstraj populistoj. La malpermeso de la almozpetado kaj de ties helpado supozeble ankoraŭ antaŭ ĉi tiu somero estos metitaa en leĝan formon.
Tamen „Panjo Inger“ ne lasas fortimigi sin. „Mi helpos eĉ pli, se ili vere malpermesos tion. Oni ja ne povas puni homojn, ĉar ili helpas al aliaj, kiuj ne tiel bonfartas kiel ni“, diras la rezoluta damo. „Se ili volas meti min en prizonon, bonvolu do !“
„Temas tiukaze pri aktiva kunhelpo al aktiveco, kiun ni volas forigi“, defendas la dekstra populista ŝtatsekretario en la ministerio pri justico, Vidar Brein-Karlsen la iniciaton. Temas laŭ li antaŭ ĉio pri tio batali kontraŭ la organizita almozpetado. Pro tio oni devas rigardi sur la fingrojn de tiuj organizantoj, kiuj logas la almozpetulojn al Norvegio.
Marianne Borgen de la maldekstrula partio kritikas, ke validas laŭ la difino de la dekstraj populistoj jam du almozpetantoj, ekzemple patro kaj filo, kiel organizita bando. „Tio solvas ja neniun el la esencaj problemoj, pri kuj temas rilate povrecon“, ŝi diras, „la plej riĉa lando de Eŭropo krimuligas la plej povrajn homojn.“ Ankaŭ la aliaj opoziciaj partioj – socialdemokratoj kaj kristdemokratoj – turnis sin kontraŭ la iniciato. Neatendita subteno povus veni de la centra partio, kiu kutime subtenas la registaron. „Puni kunhelpon pri almozpetado estas neakceptebla. Ne povas esti punenda doni manĝojn kaj tranokteblojn al homoj“, diras la parlamenta frakcia estrino Marit Armstad. Eble tiel karitatemo en Norvegio tamen ankoraŭ havos futuron.
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
PS : Min tio memorigas reĝinon Elizabeta I en Britlando, kiu „solvis“ la problemon en la 16-a jarcento per tio, ke ŝi ordonis pendumi la almozpetantojn je galgoj. Tiel ŝi „purigis“ la stratojn kaj vojojn. Tion la dekstruloj ankoraŭ ne proponas, sed ili estas sur la sama vojo. (HGK)