Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Anwar : Doni almozon estu en Norvegio same tiel punenda kiel preni almozon (artikolotraduko)
puce Aĉeti - forĵeti - aĉeti (dokumenta filmo kun subteksto en Esperanto)
puce Biciklado, specifa rilato al tempo kaj spaco
puce Jean Ziegler Pri "natura selekto" (artikolotraduko)
puce Wolfgang Sofsky : En la interno de la citadelo ĉio estas permesata (traduko de disputa skribo)

Biciklado, specifa rilato al tempo kaj spaco

BICIKLADO,
SPECIFA RILATO
AL TEMPO KAJ SPACO



Multaj aŭtoroj konsideras, ke la biciklanto malvolvas intimajn rilatojn al spaco kaj tempo, iomete kiel la piediranto kaj malkiel la aŭtanto.

Eblas konsideri la biciklanton kiel piediranton sur radoj, kapablan rapide malkovri teritorion multe pli larĝan, kaj samtempe preskaŭ tuj halti kaj reiĝi piediranto ekde kiam aperas okazo. Li ankaŭ povas vojerari, kaj tuj decidi retroiri. La aŭtanto efektive profitas agadradiuson multe pli grandan, sed ne facile povas halti ĉie kaj retroiri. Kiel la piediranto, la biciklanto senpere rilatas al sia ĉirkaŭo : li plene kaj daŭre uzas ĉiujn siajn sensojn. Lia vido estas ĉiudirekta, sen vidomanka angulo, li tridimensie profitas la urbon : ĝiaj vidaĵo, monumentoj, vendejoj, ĉielo, pasantoj... Lia aŭdo, malembarasita je la senĉesa bruo de tute proksima motoro, kapablas distingi, el la ĝenerala konfuzbruo de konversacioj, birdokantojn aŭ suspektindajn bruojn. Lia flaro akriĝas per la printempaj odoroj aŭ kripliĝas pro poluaĵoj. Lia tuŝado ekzerciĝas spertante diversajn vetertipojn : malvarmon, mildon, varmon, ventbloveton, venton, pluvon, neĝon... Eĉ lia gustumo vigliĝas pro apetitveka penado. Male, la aŭtanto havas, kun la ĉirkaŭajo, nur vidan kontakton limigitan de la stirejo kaj aŭdpercepton obtuzigitan de la veturila son-izolo.

La biciklanto unuiĝas kun sia veturilo – plilongigo de lia ostaro – movante siajn plej potencajn muskolojn por antaŭeniri, kvankam sidante. Li konstante elprovas siajn fiziologiajn kapablojn kaj limojn laŭ la distanco kaj la reliefo alfrontotaj. Li senĉese laŭgradigas sian penon por pluteni regulan rapidecon kaj akurate atingi la celitan lokon. Kvankam lia veturtempo foje estas pli longa ol tiu de la aŭtanto, ĝi ĝenerale estas malpli dubeŝanca, ĉar la biciklanto evitas trafikstopiĝojn kaj lin ĝenas nur la gravaj neantaŭviditaj veterkondiĉoj (ventego, ekpluvego, glatiso) bonŝance maloftaj. Hodiaŭ, dum triumfas la nerealaj mondoj, male la biciklanto plene estas en la realo.

EI Frédéric Héran, Le retour de la
bicyclette [La reveno de I’ biciklo],
eld. La Découverte, Parizo, FR,
majo 2014, tradukis Diana Riŝar


Dorothea & Hans-Georg Kaiser skanis la artikolon
el Sennaciulo, n-ro 1-2, 2015



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio