sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Galeano:Guajakarbo

el "Memoro pri la fajto"




Eduardo Galeano
Guajakarbo


Ino el la Nivakle-popolo foriris por alporti akvon. Jen ŝi renkontis grandegan arbon, nomata nasukguajak kaj aŭdis vokon. Ŝi ĉirkaŭbrakis la firman trunkon, premiĝis kun sia tuta korpo al li, kaj kroĉis siajn fingrajn ungojn en la ŝelon. La arbo sangis. Kiam ŝi adiaŭis de li, ŝi diris : „Aĥ, Nasuk, se vi estus viro !“

Kaj la guajakarbo fariĝis viro kaj survojiĝis por serĉi la inon. Kiam li trovi ŝin, li montris al ŝi sian gratvunditan dorson kaj sternis sin ĉe ŝi.


PS : Mi tradukis tion el la libro „Memoro pri la fajro“ de Eduardo Galeano. Ĉe jutubo mi trovis la etnologian filmeton pri la Navikle-indiĝenoj. Bonvolu rigardi ĝin ĉi tie. (HGK)


Sama rubriko :


puce Galeano : La rajto deliri

puce Galeano : La lingvo

puce Galeano:Guajakarbo

puce Galeano : La elefanto

puce Galeano forpasis




Supren