Inter la LEA-oj, subskribintaj la Gotenburgan Konvencion, estas kreita en la kadro de SAT, LEA-komitato, kies celo estas la propaganda laboro sur internacia tereno kaj interhelpo de LEA-oj.
LEA-komitato konsistas el po du reprezentantoj, elektitaj de P.K. de SAT kaj du de ĉiu LEA.
Ĉiuj reprezentantoj devas prezenti al la Sekretario de la LEA-komitato de SAT rajtigilon subskribitan de siaj respektivaj komitatoj. Povas partopreni plenrajte la kunvenon de la LEA-komitato nur reprezentantoj, kiuj estas SAT-membroj.
La komitato rajtas elekti unu reprezentanton de lando, en kiu ne ekzistas LEA akceptinta la Gotenburgan Konvencion, sed tiu membro devas esti akceptebla al ĉiu membro de la Komitato kaj havas konsilan voĉon.
La estraro de LEA-komitato konsistas el prezidanto, sekretario kaj vicprezidanto, elektitaj el kaj de la komitatanoj, kun la kondiĉo, ke ĉiam unu el la du reprezentantoj de SAT apartenu al la estraro.
Ĉiu partoprenanta LEA pagos kotizon laŭ sia membronombro je la unua de januaro. La kotizo estu ĉiujare fiksata en kunveno kaj estas pagata en la unua kvaronjaro. La Komitato rajtas konsenti al prokrasto de la pago, se la financaj kondiĉoj de LEA estas en malbona stato.
En la kadro de la ĉiujara SAT-kongreso okazas jarkunveno de LEA-komitatanoj. Kiuj ne povas ĉeesti la jarkunvenon, povas esti anstataŭataj, se la koncerna LEA-estraro antaŭe skribe konfirmis al la sekretario de LEA-komitato la anstataŭigon.
La jarkunveno pritraktas la sekretariajn raportojn kaj la proponojn, prezentitajn de la komitatanoj ; ĝi fiksas la kotizon kaj elektas la estraron. Du monatojn antaŭ la kongreso la sekretario devas ricevi la diversajn proponojn, por ke li povu konigi ilin al la ceteraj komitatanoj.
Por ke estu daŭra kontakto inter komitananoj, laŭbezone aperu bulteno, kiu estu sendata al la komitatanoj kaj al la estraro de la partoprenantaj asocioj.
LEA, kiu deziras aliĝi al LEA-komitato devas konigi sian deziron al la sekretario de LEA-komitato, kiu informas la tutan komitaton. Akcepto povas okazi nur, se ĉiuj komitatanoj konsentas.
Se eventuale Esperanto-Asocio estus akceptita en LEA-komitato de SAT, kvankam ne plenumante la strukturajn kondiĉojn, tiu ĉi Esperanto-Asocio tamen ĝuus entute la Gotenburgan Konvencion, tiel longe kiel la plimulto de la LEA-komitato tion akceptos.
La reprezentantoj de la LEA-oj kaj de SAT, kiuj, sub la iniciato de la LEA-komitato, kunvenas ĉiujare okaze de la SAT-kongreso, havas la rajton voĉdoni decidpove pri temoj jam debatitaj ĉe la respektivaj komitatoj de la LEA. Tiuj proponoj devas esti senditaj al la LEA-oj almenaŭ tri monatojn antaŭ la kongreso.
Koncerne nove starigitajn proponojn la reprezentantoj, post voĉdono, turnos sin al la komitatoj ilin delegintaj, por sankcio.
La sankcio devas esti akirita plej malfrue tri monatojn post la kongresa voĉdono. La nerespondo signifos akcepton.
Nur unuanime akceptitaj decidoj estas validaj.
Ĉiuj LEA rajtas je unu voĉo pravigita per firma mandato.
LEA, kiu deziras ĉesigi la kunlaboron laŭ ĉi tiu interkonsento, devas konigi sian deziron almenaŭ unu monaton antaŭ la fino de la kuranta jaro. Se la nombro da partoprenantaj asocioj fariĝas malpli ol du, aŭ en okazo de unuanima decido, la komitato estos likvidita. Ĝiaj posedaĵoj estos dividataj proporcie laŭ la membronombro inter la LEA-oj, kiuj pagis en la lasta jaro.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.