Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Agadraporto de la PK por la periodo de Junio 2020 ĝis Majo 2021
puce Raporto de la Ĝenerala Konsilantaro kaj Konfliktkomisiono 2020-2021

Agadraporto de la PK por la periodo de Junio 2020 ĝis Majo 2021

Plenum-Komitato

La PK kunvenis per komputila tujmesaĝado la 6an de junio, la 4an de julio, la 5an de septembro, la 3an de oktobro, la 7an de novembro kaj la 5an de decembro 2020, la 9an de januaro, la 6an de februaro, la 13an de marto, la 10an de aprilo kaj la 15an de majo 2020. La traktado de la temo pri la 94a kongreso okazis kelkfoje en ĉeesto de Pŝemek Wierzbowski, el la OKK. En ĉiuj kunvenoj estas komence pridiskutitaj la unuopaj komentoj, kiujn Ĝeneralaj Konsilantoj sendas reage al la kunvenprotokoloj. Inter du kunvenoj, urĝaj opiniinterŝanĝoj laŭbezone okazas pere de retmesaĝoj. Ekde decembro 2020, la PK havas privatan diskut-kanalon en la Discord-servilo de SAT, al kiu ankaŭ anoj de la Ĝenerala Konsilantaro havas aliron.

Administrado

La membrosliparo estas mastrumata de Bruno Henry, lige kun la kasista laboro, ekde marto kun helpo de Ŝana Paz. Ĉiuj informoj pri adresŝanĝoj do estu prefere senditaj al financoj@satesperanto.org. Diana Riŝar kribris la mesaĝojn alvenantajn ĉe la oficiala retadreso de SAT (kontakto@satesperanto.org), kaj ekde marto 2021 estis anstataŭita de Brandon Sowers, kiu plie mastrumas la Discord-servilon de SAT. Pedro Sanz traktas la mesaĝojn senditajn al la redaktejo de Sennaciulo. Bruno Henry kaj Vinko Markovo kunlabore pretigas la adresliston por la presisto, surbaze de la membrosliparo. Tereza Sabatier, eksa PK-anino, plu helpis en rilatoj kun la poŝta banko kaj impostoficejo. Guy Cavalier, nun ĝenerala konsilanto por la sideja urbo, plu traktas la paperajn leterojn alvenantajn en Parizo, la reekspedon de Sennaciulo kaj la ĉekosubskribadon el Francio.

Sidejo

La sidejo de SAT utilas kiel stokejo por nuntempe vendataj libroj kaj freŝdataj gazetaj kromekzempleroj. Ĝi samtempe estas konsultejo pri administraj dokumentoj, malnovaj eldonoj kaj historiaj dokumentoj. La riparoj necesaj pro la grava akvoliko okazinta en novembro 2019 estis finordigitaj en decembro 2020.

Adresaro

La enpaĝigon de la papera adresaro plu prizorgas Veronik Girard, dum Vito Markovo zorgas pri sistema transskribo de urbonomoj.

Rilatoj kun LEA-oj kaj SAT-rondoj

Aperas regule en Sennaciulo informoj pri aktivaĵoj de SAT-anoj el Francio, Hispanio, Japanio kaj Togolando. SATeH, SAT-Amikaro kaj LEA-G salutis la 93an SAT-kongreson. Reprezentantoj de la PK en la LEA-Komitato estas Paz, Dieter Rooke (ĝis marto 2021) kaj Saioa Escobar (ekde marto 2021).

Membraro

Je la 26a de majo 2021 la membraro de SAT konsistis el 437 membroj, el kiuj 242 repagis sian kotizon por 2021, kaj 175 pliaj pagis minimume por 2020 (vidu apudan tabelon). Kompare kun la lasta detala tabelo aperinta en la agadraporto de 2017, la suma laŭlanda membraro malkresketis ĉie escepte de Japanio, Hispanio, Portugalio kaj Togolando. Dum la agadjaro estis registrita forpaso de 12 kamaradoj kaj aliĝis 26 novuloj (de 36173 ĝis 36199). La novuloj ricevas, aldone al numeroj de Sennaciulo pri la kuranta jaro kaj adresaro, 8-paĝan bonvenig-tekston, kiu klarigas la diversajn aspektojn de la vivo de SAT, por helpi ilin trovi rapide sian lokon en SAT.

LandoPagis 2019 aŭ antaŭePagis 2020Pagis 2021Sumo
Argentinio 0 2 0 2
Aŭstralio 0 0 7 7
Aŭstrio 0 1 3 4
Barato 0 0 1 1
Belgio 0 2 5 7
Benino 0 0 2 2
Bosnio 0 0 5 5
Brazilo 3 6 4 13
Britio 1 3 8 12
Bulgario 0 5 0 5
Ĉeĥio 0 1 2 3
Ĉinio 0 1 2 3
Danio 0 3 0 3
Filipinoj 0 1 0 1
Finnlando 0 1 0 1
Francio 3 34 65 102
Germanio 0 2 19 21
Grekio 0 0 1 1
Hispanio 2 10 32 44
Hungario 0 0 2 2
Islando 0 2 0 2
Italio 0 7 6 13
Izraelio 0 0 3 3
Japanio 8 31 7 46
Kanado 0 1 1 2
Kongo 0 1 0 1
Koreio 0 4 10 14
Kroatio 0 3 3 6
Kubo 0 5 2 7
Latvio 0 0 1 1
Litovio 0 0 3 3
Luksemburgio 0 0 1 1
Malagasio 0 8 0 8
Nederlando 0 5 6 11
Nepalo 0 1 0 1
Norda Makedonio 0 0 1 1
Norvegio 0 0 2 2
Pollando 0 2 4 6
Portugalio 0 0 9 9
Rusio 0 4 3 7
Salvadoro 0 1 0 1
Serbio 0 0 13 13
Slovakio 0 1 0 1
Sud-Afriko 1 0 0 1
Svedio 2 7 1 10
Svisio 0 8 0 8
Tanzanio 0 1 0 0
Togolando 0 6 2 8
Ukrainio 0 4 0 4
Usono 0 1 5 6
Sume 20 175 242 436

Dissendolistoj de SAT kaj sociaj retejoj

Okaze de la 93a reta SAT-kongreso, Discord-servilo estis starigita por ebligo de ĝeneral-temaj interŝanĝoj kaj fakaj diskutoj. Ĝi estas alireblaj al ĉiuj, kiuj konas la konekto-ligon, do ne nepre SAT-anoj, kaj enhavas 51 membrojn. Ĝin administras Brandon Sowers kaj Kinsio Favre. SAT-diskuto, la ĉefa interna interŝangejo de SAT dum la pasintaj 20 jaroj, kie estis fine registritaj 148 retadresoj, ĉesis funkcii, kiel ĉiuj dissendolistoj de Jahuo, la 15an de decembro 2020. Nova samspeca listo estis kreita ĉe Guglo, kaj havas 85 abonantojn. Ĝin administras Vinko Markovo. SAT havas ankaŭ paĝon ĉe Fejsbuko, kiun prizorgas Maksimiliano Gverino, Paz kaj Roger Prieto. Ĝi havas 800 ŝatantojn kaj 866 sekvantojn, t.e. ambaŭkaze proksimume 20 pli ol dum pasinta jaro. La paĝaro estas plurfoje monate ĝisdatigita. La jutuba kanalo de SAT estas ĉiusemajna nutrata per registraĵoj de la retkunvenoj kontraŭ izoliĝo, kiuj okazas ekde marto 2020. La 52 registraĵoj ricevis entute 732 spektojn. La nombro de abonantoj amplekisĝis al 234. La kanalo ankaŭ gastigas la registraĵojn de ĉiuj programeroj de la 93a SAT-kongreso (33 registraĵoj, 505 spektoj), kaj kelkajn aldonajn prezentofilmetojn pri aliaj kongresoj, pri loka agado de SAT-anoj aŭ pri agado de la vegetara sekcio. Ĉi-jare, la membronombro en la grupo "SATanoj" en Telegramo ne kreskis, kaj daŭre estas 82 homoj tie. La parolado, sed ne taga, estas sufiĉe ofta. Precipe temas komentoj pri internaciaj politikaj aŭ sociaj novaĵoj. Ankaŭ okaze disvastigo de agado (ekzemple de SAT-Amikaro en surstrata manifestacioj. Same, pli personaj interesoj, kiel muzikaĵoj aŭ libroj legitaj. La grupon mastrumas Rikardo Biurrun, Brandon Sowers, Xana Paz kaj Roger Prieto. Unuopaj SAT-anoj ankaŭ interrilatas kaj diskonigas informojn pri agado de SAT ĉe Tvitero. La Iperrondo de SAT, publika diskutejo malfermita al ne-SAT-anoj, estas daŭre alirebla sed ne montris aktivecon dum la jaro.

Retejo

La retejo de SAT enhavis 2687 artikolojn je la 9-a de junio. La meza vizitantonombro estas 278 tage, do 43 malpli ol pasintjare. Grava atingo, post pluraj jaroj da tiurilata neprizorgiteco, estis la transiro de la retejo al pli moderna versio de SPIP (3.2.9) danke al la teĥnikaj konoj de Raul Salinas. Enhave, la publikan parton de la retejo nutris Gary Mickle, Vito Markovo, Paz kaj Pŝemek Wierzbowski (diverslingvaj tradukoj de kongresartikoloj, paĝoj de vegetara frakcio), Dominiko Simeone (paĝoj de liberpensula frakcio), Pedro Sanz (ĝisdatigo de administraj informoj) kaj Vinko Markovo (informoj pri kongresoj kaj pri PIV, temaro de Sennaciulo, kulturpaĝoj). En la interna spaco de la retejo, 1750 artikoloj, plejparte nedefinitivaj versioj el artikoloj aperintaj en Sennaciulo, daŭre atendas finpoluradon kaj publikigon. La interna spaco de la SAT-retejo daŭre uziĝas por la redaktado de Sennaciulo. Entute 54 aktivaj SAT-anoj havas personan konton, kaj granda parto de ili ricevis iaman trejnadon pri ĝia uzado, nur 37 el ili iam kreis artikolon, kaj nur 24 entute kreis almenaŭ 3 artikolojn.

Perantoj

SAT havas perantojn en 27 lokoj, kaj plie havas izolitajn membrojn en 25 landoj senperantaj. Dum la jaroj ŝanĝiĝis la perantoj en Hungario kaj Portugalio.

Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo

La enpaĝigon de Sennaciulo prizorgas Nicolas Raymond. La redaktoskipan laboron kunordigas Vinko Markovo kaj Pedro Sanz. Ceteraj redaktantoj estas José Antonio Del Barrio, Gary Mickle, Rob Moerbeek, Grazina Opulskiene, Kani, Marcelo Redulez, Rikardo Schneller kaj Franciska Toubale.

Sennaciulo havas 19 abonantojn, el kiuj unu ricevas nur la perretan version, same kiel okazas por 56 SAT-anoj. Ĝi estas sisteme rete sendita al ĉiuj SAT-anoj, kies retadreso troviĝas en la membrosliparo.

Sennacieca Revuo 2020 aperis suplemente al la novembro-decembra numero de Sennaciulo, enpaĝigite de Serĝo Sir’. La venonta estos prizorgita kunlabore de Marcelo Redulez kaj Serĝo Sir’, kaj aperos iom pli frue dum la eldonjaro.

Eldona Fako Kooperativa

Leĝaj respondeculoj de la kooperativo estas Veronik Girard kaj Vinko Markovo. Neniu nuntempe pretas zorgi pri ordigo de la kontad-dokumentoj kaj preparo de financa bilanco, kvankam Guy Martin pretas helpi al eventuala laboremulo. La fako tamen havas komfortan monrezervon, pro sistema vendo de siaj stokoj al la libroservo de SAT-Amikaro, kiu zorgas pri la disvendado. La dissendolisto "SAT-EFK", kiu uziĝas por diskuti eldonprojektojn, enhavas 31 membrojn. Kelkaj ne plu aktivaj membroj estis forigitaj el la listo okaze de ĝia transiro al Guglo en decembro 2020. Krome nun ankaŭ estas malfermita kanalo en Discord.

Dum la agadjaro aperis la eseo "Veganismo" de Valéry Giroux kaj Renan Larue. Krome la dissendolisto de EFK utilis por pridiskuti la reeldonon de "La rajto je Pigro" sub la ŝildo de MAS, kaj aldona nomo de SAT. Alia kuneldona projekto diskutita en la EFK-listo estas reeldono de "Vojaĝo al Kazohinio", kunlabore kun Bjalistoka-Esperanto-Societo. Plie, prespreta estas "La silento de l’armiloj", tradukita romano de Bernard Clavel.

La lastaj proponoj elmetitaj al diskuto estas libro pri la verkistino George Sand, kompilita de Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil, kaj biografio aŭ memorlibro pri Kribo.

Poresperanta Fako

La dissendolisto de la Poresperanta Fako, nun ĉe Guglo, havas 35 membrojn. Ĝi ĉefe utilas por kunordigi la klopodojn pri traduko de nacilingvaj kongresdokumentoj. Tiucele kompletigis ĝin specifa kanalo en Discord, malfermita al ĉiuj. Deklaracio de la 93-a SAT-Kongreso estis tradukita al la angla, franca, germana, hispana, itala, kataluna, pola kaj portugala lingvo. Plie la kongresa gazetartikolo estis tradukita al la angla kaj germana lingvoj kaj la gvidrezolucio estis tradukita al la itala. Ĉiuj tradukoj estas konsulteblaj en la SAT-retejo. La dissendolisto plie utilis por diskonigi bildoprezenton pri SAT en la korea lingvo. Iom ekster la kadro de la fako, kolektiva laboro de pluraj aktivuloj ebligis konservadon de la portugallingva artikolo pri SAT en la tiulingva vikipedio en decembro 2020.

Plena Ilustrita Vortaro

PIV2020, finpreparita de Klaŭdo Roux surbaze de la materialo redaktita ekde 2005 kun Michel Duc Goninaz, aperis en aŭgusto 2020. Ĝia teksta enhavo estis tuj disponigita en ĝisdatigita versio de la retejo vortaro.net, kies mastrumadon transprenis Bertilo Wennergren. Tiu ĉi ankaŭ komencis varbi kunlaborantojn por postaj eldonoj, kaj regule informas pri tio en sia persona blogo. La nova papera eldono trafis grandan sukceson, kiu jam necesigas preparojn por plia reeldono.

Venontaj kongresoj

La necertaĵoj ligitaj al la kronvirusa krizo denove malebligis okazigon de plene ĉeesta SAT-kongreso en Bjalistoko en 2021, kvankam la OKK pretas surloke akcepti tiujn, kiuj povos vojaĝi. La 94a SAT-kongreso estos do grandparte reta. La PK ricevis diversajn proponojn por la postaj jaroj (Moskvo kaj Kubo en 2022, Osako en 2023, Amazonio en 2024), sed taksis senutile detale pridiskuti ilin dum la tutmonda sansituacio restas plena de necertaĵoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio