Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Agadraporto de la PK por la periodo de Junio 2020 ĝis Majo 2021
puce Raporto de la Ĝenerala Konsilantaro kaj Konfliktkomisiono 2020-2021

Raporto de la Ĝenerala Konsilantaro kaj Konfliktkomisiono 2020-2021

1 : El la statuto pri la funkcio de la ĜK

“La Ĝ.K.-aro helpas al P.K. per siaj informoj kaj konsiloj. Ĝi plie observas kaj kontrolas la agadon de la P.K. – Se la Ĝ.K.-aro rimarkas, ke tiu agado ne estas honesta kaj laŭstatuta, ĝi rajtas konigi siajn konstatojn al la tuta membraro per la presorgano. La Ĝ.K.-aro prezentas raporton antaŭ ĉiu Kongreso. Ĝi rajtas demandi al la P.K. pri ĉiuj aferoj kaj postuli respondon.”

2 : Membroj de la ĜK

Membroj de ĜK de la kategorio A (membroj por geografiaj sektoroj elektitaj per referendumo por la periodo 2021-2024)
– CHOI Man-Won (Dekmil) (Gŭangĵu)
– Amparado CISNERO ROVIRA (Ciego de Ávila)
– Nikolao GUDSKOV (Moskvo)
– Gary MICKLE (Berlino)
– MIYAZAWA Naoto (Sapporo, por SAT-rondo en Hokkajdo)

Membroj de ĜK de kategorio B (membroj de la Konfliktkomisiono elektitaj de Kongreso)
– Gary MICKLE (Berlino, sekretario)
– Roger PRIETO de la Torre (Oporto)
– José María SALGUERO, alinome Kani (Don Benito)

Membro de ĜK de kategorio C (reprezentanto de membraro el la urbo sidejo de la PK)
– Guy CAVALIER (Parizo)

Membroj de ĜK de kategorio Ĉ (reprezentantoj de LEA-oj konvencie ligitaj al SAT, proponitaj de la koncerna LEA)
– vakas por ILEA
– Gary MICKLE (Berlino, por LEA/G)
– Inga JOHANSON (Gotenburgo, por SLEA)
– José María SALGUERO, alinome Kani (Don Benito, por SATeH)
– vakas por SATEB
– vakas por SAT-Amikaro
– vakas por SATeJ
– Apélété AGBOLO (Lomeo, por ASELT)
– NAM Kyoyong (Sonĝo) (Ulju-gun, por SATeK)

Membroj de ĜK de kategorio D (membroj de fakoj funkciantaj ekster la sideja urbo)
– vakas por Eldona Fako Kooperativa
– vakas por Poresperanta Fako

3 : Aktiveco de la ĜK dum la periodo

La ĜK-anoj regule ricevis la protokolojn de la kunsidoj de la PK kaj kelkaj ĜK-anoj komentis punktojn el la diskutoj de la PK, donante sian opinion aŭ proponante aldonajn informojn. Temis interalie pri eventuala reago je la varmarka afero en Japanio kaj aferoj ligitaj kun la referendumo. La komentoj de ĜK-anoj estis komunikitaj al la PK, kies protokoloj notis ilin. La ĜK plikompletiĝis per du membroj en kategorio Ĉ (LEA-oj) kaj unu en kategorio C (sideja urbo), sed pro la forpaso de Carlo Bourlot (reprezentanto de ILEA) iĝis vaka unu loko, kaj ankoraǔ estas aliaj vakaj lokoj. Dum la jaro la dissendolisto transiris al Googlegroups pro la ĉesigo de tiu servo ĉe Yahoo.

4 : Konfliktkomisiono

La Konfliktkomisionon forlasis Paǔlino Gaborit kaj por la vaka pozicio elektiĝis Roger Prieto. Neniu plendo alvenis al la KK kaj neniu konflikto estis traktenda.

Gary Mickle
Sekretario de la Ĝenerala Konsilantaro de SAT

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio