sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Hans-Georg Kaiser : Intervjuo kun Diogeno


 


Hans-Georg Kaiser

Lastminutaj mesaĝoj
el la barelo de Diogeno

Diogeno fariĝis vendisto de trinkaĵoj. Li faris el sia barelo tavernon, ĉar tio pli enspezigas ol almozpetado.

Kaiser : Kiel statas la negoco, Diogeno ? Ke vi fariĝis fest-butikisto kun vendejo de trinkaĵoj, estas iom surpriza. 

Diogeno : Mi estas tre kontenta pri mia lasta bona negoca ideo, se nur la ŝtato ne estus tiom impostavida ! Sen la impostkolektistoj ni ĉiuj estus riĉuloj. Mi tute forigus la ŝtatojn kaj la naciojn. Por kio taŭgu ŝtato kaj nacio, se ili ne helpas plibonigi nian vivon ? Mi ne volas esti homa melkstacio por homparazitoj, kiuj ekskluzive vivas de la laboro de aliaj.

Kaiser : Aha, tiel, do vi estas do plu kosmopolito, ĉu ?

Diogeno :  Jes ja. La kosmo kun la tero pli gravas ol surteraj impostaviduloj aŭ murdobruligistoj. Ni gardu la teron kaj ne detruu ĝin. Jen mia konvinko, por kio kvereloj pri homaj haŭtoj , por kio militoj, por kio nacioj, ja nur por subigi nin, kial tion apenaŭ iu komprenas ? Tio estas miraklo, sed certe ne dezirinda 

Kaiser : Reĝojn oni ofte renversis, kaj la vivon de kelkaj imperiestroj oni mallongigis, sed plu sidas sur la trono la monsakuloj, kaj de tie ili rigardas plena de orgojlo al ni. Tiajn monsakulojn oni eĉ elektas en balotoj kaj ili fariĝas prezidantoj de tutaj landoj kaj adoratoj kiel popsteluloj. Kaj tamen asertis certa Marks, ke ĉio surtere sekvas lastfine kvazaŭsortajn ekonomiajn leĝojn. Mi ne plu akceptas tion. La tuta mondo estas regata de bando de malraciuloj. La diablo de l’ maleco kaj la hazardo regas nin, kvankam ili tute ne gravas  laŭ Marksĉu ne strange ? 

Diogeno : Nu, tio ne estas tute novanecesus antaŭ ĉio radikala ŝanĝo de la pensdirekto, oni ne perfortu, sed pensu pli forte, la monsakuloj, la monokratio, estas niaj veraj malamikoj. Plej bone estus forigi la monon, poste ni vivus pli trankvile, sed kiu faru, se ne la homoj mem ? Dion mi ankoraŭ nenie kaj neniam vidis, nur ambiciulojn, kiuj pensas, ke  la tuta mondo ekzistas nur por ili mem, por dankeme respekti ilian geniokultan kvaz dian staton.

Kaiser : Mi komprenas vin, sed nun mi denove devos ekvojaĝi, mi serĉas delonge la insulojn de la feliĉuloj.... ie ili ja devas esti, kaj tie mi loĝoĝis mi estos morta.

Diogeno : Insulojn de malfeliĉuloj vi trovos, sed mi iom dubas, ĉu la vojaĝo por ni ĉiuj ankoraŭ estos tre longa, amiko Kaiser. Almenaŭ ni scias, ke ni ĉiuj iam mortos, aŭ kun aŭ sen klimatkatastrofo. Adiaŭ kaj atentu, ke nun ne plu temas nur pri tio, ke iu potenculo baras al ni la radiojn de la suno per sia ombro, la suno mem fariĝis la problemo, kaj tiu ne brideblos per militoj kaj similaj frenezaĵoj. 

Kaiser : Diogeno, ŝatata kosmopolito, mi tute konsentas. Kaj nun adiaŭ ! 

LIGOJ

Diogeno en Vikipedio
Diogeno kaj Aleksandro (Kabe, anekdoto)
Diogeno nun 
Intervjuo kun Diogeno
La kun-kaj malkunmetebla barelo de Diogeno
Diogeno (Szilagyi, rimpoemo)
Pri kosmopolitismo


    Sama rubriko :


    puce Kabe : Diogeno kaj Aleksandro (traduko de anekdoto)

    puce Kaiser : Francisko SZILÁGYI kaj ties poemo Diogenes

    puce Hans-Georg Kaiser : Intervjuo kun Diogeno

    puce Hans-Georg Kaiser : Diogeno nun

    puce Hans-Georg Kaiser : Kun- kaj malkunmetebla barelo de Diogeno

    puce Hans-Georg Kaiser. Pri kosmopolitismo




    Supren