Hans-Georg Kaiser
La kun- kaj malkunmetebla barelo de Diogeno
Ĉar La barelo de Diogeno
nun ankaŭ jam kun- kaj malkunmeteblas, la kosmopolitoj ekde nun povas
kunporti sian loĝejon ĉien, kio estas tre praktika kaj utila por
mondovaguloj, kiuj volas ŝpari hotelkostojn. Krome, ĉion ĉi, kion homo
bezonas, li havu en kaj ĉe si, ĉu ? La kosmopolito Diogeno certe estus
ĝojigita pri tiu kunportebla barelo. Iom pli granda la barelo devus ja
esti, jes ja, konsentite, sed tion la firmao Ruza & filoj certe
priatentos post sufiĉe oftaj tiucelaj deziroj. (H.-G.K)

LIGOJ