Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce [fr] 1912, Le Travailleur Espérantiste : Citaĵoj de francaj sindikatistoj pri Esperanto
puce [en] 1923, BLES : Esperanto and Labour
puce [fr] 1927, Lanti : interveno ĉe la kongreso de Internacia Sindikata Federacio
puce [en] [eo] ĉ. 1935 : SATEB : I am glad to be an Esperantist (E. Lanti ; 4 p.)
puce [fr] 1950 ? SAT-Amikaro : propaganda afiŝo (A2)
puce [nl] ĉ. 1972 : ESPERANTO voor progressieve doelijnden
puce [eo] ĉ. 1980 : SAT : Ĉu via loko ne estas en S.A.T.? (1 folio, 2-flanke)
puce [fr] ĉ. 1980 : SAT-Amikaro : Malgré le silence et les prejugés . . . (1 folio, 2-flanke)
puce [fr] ĉ. 1980 : SAT-Amikaro : Esperanto ; S.A.T. ; S.A.T.-Amikaro
puce [fr] ĉ. 1980 : SAT-Amikaro : Mouvement culturel, educatif et de progrès social
puce [fr] ĉ. 1980 : SAT-Amikaro : L’espéranto ; la plus jeune des langues...
puce [fr] 2000 : SAT-Amikaro : 1er mai 2000 ! 1-a de majo 2000 !
puce [eo] 2002 (???) ĝis majo 2006 SAT : Kio estas SAT ?
puce [de] ??? ĝis majo 2009, SAT : Kio estas SAT ?

[eo] ĉ. 1980 : SAT : Ĉu via loko ne estas en S.A.T.? (1 folio, 2-flanke)

ĈU VIA LOKO NE ESTAS EN S.A.T.?

Dorse de tiu ĉi folio vi trovas ekstrakton el la Statuto de SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA (S.A.T.). Ĝi estis akceptita ĉe la fondo en j. 1921 kaj kompletigita en la jaro 1928 (nome la 2a kaj 3a alineoj).

La socia evoluo dum preskaŭ 50 jaroj de la Asocia vivo kondukis al tio, ke iagrade la unuaj difinoj pri rolo kaj taskoj de S.A.T. meritas modifon. La konsisto de la medio, al kiu sin turnas la fondintoj en tiu paragrafo de la Statuto, havas en la nuno alian aspekton, alian amplekson. Restas tamen integre la baza tasko : a) utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la Laboristaro tutmonda, – se oni inkludas en "Laboristaro" ĉiujn salajrulojn de la modernaj statoj kaj preskaŭ 100%e la loĝantaron de subevoluintaj regionoj.

La punkto b, – kreskigo de homa solidarsento, – restas daŭre aktuala povante trafi, dank’al Esperanto, pli realan stadion.

La punkto c) kiun larĝe komentas la poste aldonitaj 2a kaj 3a alineoj, prezentas esencan rolon de SAT (eduka laboro). Ĝi spegulas klare kaj precize la idealon de SAT (sennaciigo de la mensoj). La gazetoj eldonataj de SAT estas unu ĉefa rimedo de tiu edukado : kaj tial la membreco entenas ricevon de la monata organo "Sennaciulo". Ankaŭ la ĉiujaraj tutmondaj kongresoj servas tiun saman celon.

Punkto ĉ) (interrilatigo kun la ekstero) – la realo en tiu duonjarcento ĵus pasinta ne pravigis la esperojn pri konkretaj rezultoj el tiuj dezirindaj kontaktoj.

Punkto b) La libro-eldonado malrapidiĝis en la nuna tempo. Sed estas haveblaj multaj instruaj kaj beletraj verkoj, kiujn publikigis la Asocio, kaj sub nia ŝildo aperis la unika "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto".

Bonvolu tre atente studi la 2an kaj 3an alineon, pri la filozofio de SAT. Tie ĉiu vorto havas sian pezon. Hodiaŭ la difinon "klasbatalaj laboristaj partioj ktp" povus iuj miskompreni, ĉar la signifo de la vortoj deviis inter la jaroj 1920 kaj 1970. Laŭ la P.I.V., klasbatalo estas "neevitebla opozicio inter la laboristoj, kiuj efikigas la produktorimedojn, kaj la kapitalistoj, kiuj posedas tiujn kaj alproprigas al si la plusvaloron". Koncernataj estas do la organizoj, kiuj laŭ propra deklaro celas, en siaepokaj sociaj konfliktoj, kolektive defendi la materiajn kaj moralajn interesojn de tiuj homoj nomataj proletoj, kiuj por akiri sian vivrimedojn devas iel vendi sian laborforton. Oni povus ankaŭ diri : "la diversaj labor. partioj kaj sindikatmovadoj akceptantaj la principojn de demokratio ne nur politika, sed ankaŭ ekonomia."

Cetere la lasta paragrafo de la Statuto (n° 26) resumante la devojn de SAT-anoj rilate interhelpon, ankoraŭfoje parolas pri la du celoj de la Asocio : la praktika kaj la ideala, el kiuj unu ne estas imagebla sen la alia. "Ĉies devo estu do memedukiĝi", ni legas ĉe la fino, "por fariĝi ĉiurilate inda batalanto laboranta efike al starigo kaj prosperigo de senklaseca kaj senekspluateca socio."

La strukturo propra de S.A.T. montras reale, kio povas esti sennacieca socio.

SAT eldonas :

SENNACIULO
Monata organo 8 – 12-paĝa
Artikoloj socipolitikaj k. aliaj.

LA JUNA PENSO
Organo dumonata de SAT-Junulfako (16-32 paĝoj). Kunlaborantoj ĉiulande.

SENNACIECA REVUO
Jarkajero printempa, 60-paĝa, ilustrita ;
multaj originalaj kontribuoj.

NIA VOĈETO
SAT-gazeto por infanoj.
Ilustrita. 4-foje jare.

Pri kotizoj kaj abonoj petu informon ĉe :

S.A.T., 67, avenue Gambetta
F 75 – PARIS-20e
Pĉk 1234-22 Paris
Telefono : 797-87-05

Kiu ne deziras membriĝi, tamen povas esti nura abonanto (kun sama tarifo).

[ 2-a flanko de la folio : Ekstrakto el la Statuto de S.A.T. § 1 ĝis 4 pri "Celo" kaj "Membreco", kaj § 24 ĝis 26 pri "Servoj". ]

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio