Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Zsolt Tóth : La socia kaj instruada ekskomuniko de la ciganaro en Hungario
puce Ian Buruma : Tibetanoj kiel apaĉoj de la nuno (artikolotraduko)
puce Jean Zay : La flago (protestkria artikolo kontraŭ la naciismo)
puce Mark Starr : Kial kaj kiel britoj venkis Hindion (artikolo)
puce Nikolao Gudskov : Pozitiva kaj negativa signifoj de nocioj pri nacioj
puce Sancho Panza : Maldekstra naciismo
puce Tetu Makino : Historio de la naciisma ideologio en Japanio
puce W. G. KEABLE (12668) : Por savi la imperion (artikolo)

Jean Zay : La flago (protestkria artikolo kontraŭ la naciismo)

Protestkria artikolo kontraŭ la naciismo


Nia fratĵurnalo LE MONDE LIBERTAIRE antaŭ nelonge represis malnovan artikolon de Jean ZAY, kiu statempe kreis veran skandalon en la burĝaj medioj. Sajnas, ke ĝi ne perdis sian aktualecon, kontraŭe !


Ve ! la aŭtoro, kiel multaj, poste « metis sian fusilon sur la alian ŝultron », kaj fariĝis ministro por Na­cia Edukado en burĝa registaro [1] ! Kiom da tiaj « konvertiĝoj » ni povus priplori !


Unu miliono kaj duono mortis por tiu ĉi malpuraĵo !


Unu miliono kaj duono en mia lando ; dek kvin milionoj en ĉiuj landoj !


Unu miliono kvin centmil homoj mortis por tiu trikolora malpuraĵo ! Unu miliono kvin centmil homoj mortis, el kiuj ĉiu havis patrinon, ama­tinon, infanojn, domon, vivon, esperon, koron...


Kia do estas tiu ĉifonaĵo, por kiu ili mortis ?


Unu miliono kaj duono da mortintoj, Dio mia !


Unu miliono kaj duono, kiujn ni neniam plu aŭdos, kiujn iliaj amatoj plu revidos NENIAM.


Unu miliono kaj duono da homoj putriĝintaj en iu mortintejo, sen ĉerko, sen preĝoj.


Ĉu vi ne vidas, kiom belaj ili estis, kuraĝaj, feliĉaj pri vivo, kiom iliaj okuloj briladis, kiom la edzinoj ilin amis. Ili estas plu nur putraĵo. Pro tiu malpurega eta ĉifonaĵo !


Terura drapero, najlita sur cia stan­go, mi sovaĝe malamegas cin ; jes ! mi cin malamegas el mia tuta animo pro ĉiuj malfeliĉaĵoj, kiujn ci simbolas, pro la freŝa sango, la homa sango akrodora el ciaj faldoj spruĉinta ; mi malamegas cin je la nomo de l’skele­toj ; mi malamegas cin pro ĉiuj, kiuj salutas cin. Ili estis unu miliono kaj duono ! Mi malamegas cin, mi mala­megas cin pro la postaĵkombantoj, la stultuloj kaj la putenoj, kiuj trenas siajn ĉapelojn en la koton antaŭ cia ombro ; mi malamegas en ci la mal­novegan subpremadon, la brutecan dion, la defion al homoj ; mi mala­megas ciajn malpurajn kolorojn : la ruĝo el ilia sango, la bluo de ci al ĉielo ŝtelita, la livida blanko de ciaj rimorsoj !


Lasu min, malnoblega simbolo, tut­sole ploradi, abunde priplori la dekk­vincentmil junulojn mortintajn, kaj ne forgesu, spite al ciaj generaloj, cia orumita feraĵo kaj ciaj venkoj, ke ci apartenas je miaj okuloj al la malno­blega raso de la postaĵviŝiloj !


Jean ZAY


6 Mars 1924 Trad. CH. DESPEYROUX


el SAT-Amikaro, junio 1961


[1Tamen, dum sia ministreco, li nuligis la dekreton, per kiu lia an­taŭulo Léon Bérard malpermesis al la instruistaro okupiĝi pri Esperanto.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio