En la lastjaraj numeroj de "Sennaciulo" mi kun granda ?ojo legis la brilan bukedon de artikoloj pri kosmopolitismo kaj naciismo. Por SAT tiuj problemoj estas aparte gravaj, kaj la analizo de la koncernaj problemoj havas grandan historion. Sufiĉas rememori nur verkojn de k-do E. Lanti. Speciale interesa kaj profunda estis artikolo de k-dino Olga Kerzjuk [1], kie ?i analizas eseon de G. Orwell "Notoj pri naciismo". Tio estas tre grava, ĉar nuntempe, same kiel anta ?jardekoj, Orwell restas unu el la plej aktualaj kaj enpensigaj verkistoj.
Sed, mi opiniias, ke ĉies analizoj, eĉ la plej profundaj, estas vanaj, se ni ne interkonsentas, kion ni komprenas uzante tiun a ?alian nocion. (Mi ne esperas tamen, ke oni interkonsentos nepre pri la unueca aplikado de la nocioj, sed almena ?oni devas kompreni, kion la oponanto volas esprimi).
Do, se ni volas apliki la nociojn pri rilatoj inter nacioj, ni ricevas du paralelajn (a ?malparalelajn) vicojn. De unu flanko ni havas kosmopolitismon, internaciismon, homaranismon kaj sennaciismon. De la alia flanko estas naciismo, ?ovinismo kaj patriotismo. En ĉiu vico la vortoj havas pli-malpli sinoniman karakteron. Inter si la vicoj estas esence antonimaj. Por komenci la analizon de tiuj nocioj, kaj kompreni, kial ekzistas tiom da sinonimoj, ni prezentu ties difinojn el PIV, ĉar, kvankam ajnaj vortaraj difinoj ne estas perfektaj, ili reflektas iun avera ?an opinion.
Kosmopolitismo : doktrino, kiu vidas en kosmopoliteco efikan rimedon de kulturo kaj civilizo (kosmopolito : homo, kiu rigardas la tutan mondon kiel sian patrujon, mondcivitano, homarano).
Internaciismo : politika sistemo, celanta starigi juran aparaton, kiu garantius pacajn rilatojn inter ĉiuj nacioj, zorgante, ke ĉiu el ili konservu sian lingvon kaj siajn kulturajn aparta ?ojn.
Homaranismo : politika-religia doktrino, iniciatita de Zamenhof, por servi kiel ponto inter la liberpensuloj el iliaj komunumoj : "la homaranismo estas celado al pura homeco kaj al absoluta intergenta justeco kaj egaleco".
Sennaciismo : kultura doktrino, fondita de Lanti, kies ĉefaj celoj estas la malapero de ĉiuj nacioj, rigardataj kiel suverenaj unuoj, la racia utiligado de ĉia materialo kaj energio profite al ĉiuj homoj, unuecigo de ĉiuj mezuriloj, kalkuliloj, kaj uzado de Esperanto kiel sola kulturlingvo.
Naciismo : politika doktrino, kun mistika bazo, la ?kiu la nacia tradicio estas ĉiam preferinda kaj la naciaj ambicioj ĉiam pravaj kontra ?tiuj de iu ajn alia nacio.
Patriotismo : amo al patrujo kaj inklino servi al ?i ; konscio, kiun iu nacio havas pri sia historia kaj morala aparta unueco : "la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas" (Zamenhof).
Åœovinismo : fanatika troa patriotismo, konfuzanta amon al patrolando kun malamo al aliaj landoj.
Naciisma triopo
Por analizo pli facilas la "naciisma triopo". La nocioj en ?i estas pli evidente interne ligitaj, kaj la diferenco (kiun montras anka ? PIV per la difinoj kaj ekzemploj) estas nur en pozitiveco a ? negativeco de iliaj komprenoj : la vorto "patriotismo" havas senduban pozitivan nuancon, " ?ovinismo" nepre negativan, kaj "naciismo" depende de la persona opinio a ? kunteksto, negativan a ?pozitivan (oni kutime kompreneme rilatas al naciismo de malgrandaj a ? subpremataj nacioj kaj negative al tiu de grandaj kaj potencaj, juste opiniante ?in dan ?era por aliaj).
Tamen mi opinias, ke principa, esenca diferenco inter naciistoj, patriotoj kaj ?ovinistoj ne ekzistas. Depende de cirkonstancoj ili tre facile konverti ?as de unu al alia. Ĉiu bonkora patrioto potenciale estas abomena ?ovinisto. Ja patriotismo estas amo al la patrio, kaj ajna amo estas neracia, senkonscia, blinda. Kaj kio finfine estas patrio ? Mi povas ami mian Moskvon †mi en ?i naski ?is, kreskis, la moskva medio estas por mi konata kaj komprenebla, mi sentas min en Moskvo hejme. Mi povas ami la Centran Rusion. Anka ? ?i estas por mi konata kaj hejmeca †sed ami racie la insulon ?ikotan mi ne povas. Mi tie eĉ ne estis, kaj se ?in povas senti hejmo iuj japanoj (pri kio mi tamen dubas †anka ?por ili tiu patriotismo estas nur geopolitika ambicio), ili ?in prenu. Mi ne beda ?ros. Same pri Ta ?ikio a ? Litovio †por tiuj, kiuj sentas sin tie hejme, ili estas patrioj, kiujn ili povas ami, sed mi vizitas tiujn landojn nur gaste, kaj mi sentas min tie bone se mi bone rilatas al ties mastroj, sed ami ilin mi ne rajtas. Kaj kiam iu moskva patrioto proklamas sian amon al Estonio a ? Uzbekio, mi min sentas en dan ?ero.
Pro la amo al la patrio oni povas fari krimojn. Eĉ tribunaloj ofte absolvas mortigojn pro ?aluzo ktp, des pli pardone oni rigardas kontra ?moralajn agojn por "prospero de la patrio". Tre grava trajto de la patrio estas ties unueco kaj nedisdividebleco. Do, kartveloj ne donas sendependecon al osetoj kaj ab ?azoj, litovoj al poloj, moldavoj †al gaga ?zoj, ktp. Tre ofte oni simboligas la patrion kiel patrinon, diversajn partojn de la patrio kiel fratinojn, fianĉinojn ks. inojn. Tiu seksa imago estas kortu ?a kaj bela, ?is kiam oni komencas defendi "honoron" de tiuj "inoj" de ies "viraĉaj" atencoj. Lanti, (pardonu min, k-dino Kerzjuk, sed Lanti ne nur eraris kaj eldiradis abomena ?ojn kaj stulta ?ojn, sed anka ? produktis tre valorajn pensojn kaj konceptojn) diris, ke naciismo estas formo de religio. Kaj tiu religio estas primitiva. Äœi bazi ?as sur primitivaj seksaj simboloj. Tiuj seksaj simboloj estas tre ta ?gaj por facile atingi koron (a ?pli ver ?ajne alian korpoparton) de patrioto, kaj en ?i la bela patriotismo †amo al patrio-patrino, fianĉino, fratino (nepre akompanata de viraj atencoj kontra ?alies patrinoj, fianĉinoj, fratinoj) nerimarkeble, sed tute logike transformi ?as je la plej aĉaj formoj de naciismo kaj ?ovinismo. Pro tio, malgra ??‰iuj nuancoj en la komuna opinio, la konsiderataj nocioj estas veraj sinonimoj. Ilian ekziston pravigas nur strebo ka ?i la fakton, ke vere bona naciismo ne estas ebla.
Ĉu tamen oni ne rajtas ami la patrion ? Certe jes ! Oni ne povas malpermesi amon, kaj amo ?enerale estas bela sento, sed oni devas racie kontroli ?in. Prefere oni unue amu la konkretan homon (veran patrinon, fratinon...), kaj nur due la mistikan komunan. (Interese tamen, ĉu samseksemuloj anka ?imagas la patrion inaspekta ?). Kaj oni sciu ami anka ? la komunan kompatindan avinon de ĉiuj patriotoj †la Teron. Se oni ne amas, do oni almena ?estimu. Tiu sento estas multe malpli facila, ol blinda amo, sed en ?i ne estas dan ?ero. Kaj el ?i naskigas alta koncepto de kosmopolitismo kaj homaranismo.
Internaciismo
Certe estas interese, kiam kaj kiel historie naski ?is la konceptoj de internaciismo kaj kosmopolitismo. Tamen gravas anka ?la psikologiaj aferoj. Ja estas nature, ke oni disdividas homojn je "siaj" kaj "fremdaj". Sed amplekso de la "siaeco" povas esti diversa. Ekzemple, tute nature "siaj" oni sentas siajn familianojn. Jam pli artefarita estas siaeco de samlokanoj †de samstratanoj ?is samkontinentanoj ("ni estas e ?ropanoj, sed ili †azianoj", "La Okcidento estas Okcidento, la Oriento estas Oriento" [Kipling], ktp). Sufiĉe natura siaeco bazi ?as sur samlingveco kaj sammoreco. La unua estas fonto de nacia memkonscio, la dua †de la klasa. En ĉiu konkreta socio inter ili ekzistas konkurenco, kiu elvokas la gvidan ideologion. Se portempe venkas la lingva (a ? lingvoteritoria) memkonscio, en la socio ĉefas la naciisma ideologio, kiu ĉe mezgrandaj popoloj ne estas dan ?era por la najbaraj, kvankam ?i povus esti diversgrade malagrabla por ili. Se pli gravas malsameco de moroj inter diversaj sociaj tavoloj, naski ?as internaciismaj ideologioj, tamen malsamaj en diversaj sociaj tavoloj kaj klasoj. Ja, internaciismo povas esti proleta, mezklasa, grandbur ?a, sciencista, junulara ktp. Se ilia klaso a ?socia tavolo por kelka tempo ludas en la socio la gvidan rolon, ties internaciismo povas i ?i eĉ nacia ideologio. Tiel estis en Sovetunio en 1920-aj jaroj (la proleta internaciismo), en E ?ropo de la 18-a jarcento (la nobelula internaciismo †interalie, surbaze de la komuna franca lingvo), en la nuntempa Okcidenta E ?ropo surbaze de la mezklasa internacia sento. Naciisma ideologio stabiligas la internajn ?tatajn rilatojn, la internaciisma †la inter ?tatajn. En multnaciaj ?tatoj, kiel en Sovetunio, la internaciismo povas stabiligi la interetnajn rilatojn por sufiĉe longa tempo.
Sed internaciismo en ĉiuj formoj havas grandan parencecon kun naciismo, ĉar ?i reprezentas ideologion de en certa klaso a ? tavolo, eĉ se ludanta gvidan rolon en la socio en certa periodo. Krome, ?i estas "transponita naciismo" (dankon, k-dino Kerzjuk, vi subdiris al mi la nomon por la koncepto, kiun mi longe ne povis trovi). Kaj pro la parenceco de la ideologioj, ili facile transformi ?as unu je la alia, eĉ ofte ne ?an ?ante la nomon. Ekzemple, la naciliberiga batalo de la hispana popolo kontra ?araboj : kiam ?i estis finita, transformi ?is je la koncepto, ke la hispanoj devas porti katolikismon al nebaptitaj popoloj ; la angloj parolis pri la devo civilizi sova ?ulojn ; la rusaj laboristoj ial komencis plej bone esprimi la aspirojn de la tutmonda proletaro... Do, internaciismo evidente tre facile fari ?as slogano de imperiismo ! Kaj diferenco inter diversspecaj imperiismoj estas, memkompreneble, nur ?ajna. Se iu popolo, a ?parto de la popolo, a ?ties reprezentantoj, pretendas esprimi interesojn de la aliaj, ne estas diferenco inter internaciismo kaj agresema ?ovinismo. Krome, eĉ se internaciisma ideologio regas en la socio, la naciisma ne malaperas, kaj facile penetras en la regantan kaj poiomete esence anstata ?as ?in, des pli se reale la potencon akiras la nova, ne internaciismema klaso, kiel en Sovetio fine de la 20-aj jaroj. (Estas notinde, ke transformi ?o de internaciismo je pura imperiismo riveli ?as eĉ en la oficiala propagando : ekzemple, tiuj sovetiaj soldatoj, kiuj batalis en Afganio, nomi ?is "militistoj-internaciistoj", kaj sovetia interveno en Afganio nomi ?is "la internacia helpo". Pli senkrediti la vorton "internaciismo" ne eblas !). Kaj la interetnajn streĉojn internaciismo ne povas plene neniigi. Ĝi ja nur proklamas pacon, sed ne kreas veran bazon par ?i. Do, internaciismo a ?neeviteble fari ?as sia propra kontra ?o, a ? devas rapide evolui je io pli perfekta.
Certe, "kosmopolitismo" de tiu vidpunkto tute ne estas sinonimo a ?parenca nocio de "internaciismo". Sed samtempe, ?i estas nun neefektivigebla idealo, ĉar esti reala kosmopolito (mondcivitano) en la nuntempa mondo ne eblas pro politikaj, ekonomiaj kaj lingvaj situacioj, regantaj en ?i. Sed eblas esti homarano ! Esti homarano signifas senti sin kaj konduti tiel, kvaza ?la eblecoj por efektivigi la kosmopolitisman idealon jam venis. Tio ne estas facile, sed eble. Kaj ?uste homaranoj povas pro sia insisto venigi la tempon, kiam kosmopolitismo†bazo por senstreĉa interpopola kunekzisto, ties reciproka sensanga enpenetro †eblas. Do, kosmopolitismo kaj homaranismo estas fakte sinonimoj, sed aplikeblaj por diversaj situacioj : la unua per ideala mondo, la dua por la reala. (Noto : homaranismo en mia kompreno tute ne signifas plenan sekvon de la doktrino de Zamenhof, sed nur la ?enerale akcepteblan etoson, kiun enhavas la doktrino).
Sennaciismo
Kaj restas sennaciismo. Principe, mia persona opinio estas, ke sennaciismo en kompreno de Lanti estas simpla konstruo de la kosmopolitisma a ? homaranisma doktrino, se la elirpunkto por tiu konstruo estas fari la proletan internaciismon. Certa ekstremismo, kiu estas en la doktrino de Lanti, ne estas tiel grava, kiel oni ofte ?in prezentas, kaj strebas pli inciti la publikon, ol reale atingi la proklamatajn celojn. La plej grava avanta ?o de la Lanti-a sennaciismo anta ? pli kutimaj (en eksteresperantistaj medioj) kosmopolitismaj starpunktoj estas serioza konsidero de la lingva problemo.
Beda ?rinde, eĉ la plej seriozaj adeptoj de kosmopolitismo plej ofte ne komprenas ?ian signifon. Do, la ?mia opinio, je kiu tamen mi ne nepre insistas, "sennaciismo" estas fakte sinonimo de la vortoj "kosmopolitismo" kaj "homaranismo". Kaj la konceptoj povas elkreski el internaciismo, se ?i ne falas en imperiisman naciismon, sed evoluas en la kontra ?an direkton.
Finfine, ĉu iam malaperos la naciaj lingvoj kaj la nacioj mem, nuntempe estas nur teoria demando, rilata al mondkonceptoj de apartaj personoj kaj havanta tiel malgrandan praktikan influan (se oni tamen ne provas trudi al ĉiuj popoloj sian propran nacian lingvon), ke ?i, la ? mi, estas nekonsiderinda. Sed tio, ke ia internacia lingvo estas bezonata ĉu por internaciismo, ĉu por kosmopolitismo-homaranismo-sennaciismo, estas tute klare. Ne hazarde ĉiuj konsiderataj nocioj estas internaciaj vortoj, sed homaranismo kaj sennaciismo estas puraj esperantismoj. Kaj la esperanta movado havas esence kosmopolitecan, eksternacian, sennacian karakteron. Do, eĉ tiuj esperantistoj, kiuj ali ?is al ?i por defendi la naciajn lingvojn kaj kulturojn, fakte partoprenas en la kreado de la nova sennacia (sed ne "internacia", ĉar inter nacioj ne estas loko por io). Oni ne timu la kosmopolitecon a ? sennaciecon. Al neniu popolo ?i povas alporti ion malbonan, sed al naciismo (en ĉiuj formoj) †jes. Pro tio ver ?ajne, Stalin, liaj samideanoj kaj posteuloj nenion havis kontra ?internaciismo †en ilia kompreno ?i ne diferencis de imperiismo, sed tremis pro kolerego, kiam ili renkontis la sanan kosmopolitismon, interalie †en formo de Esperanto.
Konkludo
Do, ni provu konkludi. La tri nocioj, "patriotismo-naciismo- ?ovinismo" havas esence komunan karakteron. Ilia diferenco estas nur en arbitra alskribo al la certaj gradoj de adorado de sia patrio kaj nacio de pozitiva a ? negativa signifo. Same esence similaj estos "kosmopolitismo", "homaranismo" koj "sennaciismo", ilia diferenco estas fakte ne pli ol nuanca. Sed "internaciismo" apartenas nek al la unua, nek al la dua vico †?i povas naski a ?imperiismon kaj ?ovinismon, a ?kosmopolitismon †ĉio dependas nur de turno de la situacio. Internaciismo estas multe pli facile akceptebla por amasa psiko, sed ?uste tiu facileco estas dan ?era, ĉar same senobstakle ?i povas transformi ?i je malmoralaj, esence naciismaj formoj, sed nur pene, malrapide, en kapoj de malmultaj ?i povas enradiki ?i kiel tuthomare morala kosmopolitisma ideo. Do ni, SAT-anoj, prefere ne nomu nin internaciistoj, por ke oni ne miksu nin kun diversaj imperiistoj kaj, interalie, komunistoj.
el Sennaciulo, n-ro 9(1047)-1992
[1] 1 Olga Kerzjuk. Notoj pri naciismo. Sennaciulo, n-ro 1(1027), 1991, p. 7-8.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.