Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Matematiko
puce KIAL NI ?
puce Laborista esperanta movado inter 1936 kaj 1948

G. P. DE BRUIN

Laborista esperanta movado inter 1936 kaj 1948

Ĉar en la primovada literaturo kaj en la gazetaro la Labo­rista movado ĝenerale estas traktita iom koncize, ni donas al ĝi en nia suplemento, same kiel en la Gvidilo apartan lokon.

Pro tio, ke en kelkaj landoj, kie antaŭe ekzistis laboristaj esperanto-asocioj, ekzemple en Bulgario, Germanio kaj Hungario, nun funkcias nur unu organizo, la nombro da LEA-oj estas malpli granda ol antaŭe. Ankaŭ la membro­nombroj estas malpli altaj.

En Aŭstrio ekzistas Aŭstria Laborista Esperantistaro (ALE), kiu estas sekcio de la Austria Esperanto-Federacio. (Ĉi tiu Federacio kunigas katolikajn, laboristajn kaj neŭtra­lajn grupojn kaj asociojn. Ĝi eldonas Aŭstrian Esperanto ­Revuon, en kiu ĉiu tendenco havas propran rubrikon).

ALE havas socialistan kaj komunistan sekciojn. Ĝi publiki­gas siajn informojn en monata ciklostilita Interligilo kaj en supre nomita revuo, Plue ĝi eldonas ciklostilitan Internacia Esperanto-Servo kaj publikigis kelkpaĝajn broŝuretojn Ĉu militoj estas eviteblaj ?, Liberecon por Grekio kaj du kant­folietojn. La membronombro estas proksimume 100. ALE havas rilatojn kun la Danubvala Kontakt-Komitato.

En Britio propagandas SATEB (SAT en Britio), kiu havas 240 membrojn en 6 diversurbaj grupoj. Ĝia organo The Worker Esperantist (Laborista Esperantisto), 12-paĝa presita gazeto, aperas trimonate. SATEB disponas pri Libro-Servo kaj Interkoresponda Servo. Ĝi estas ligita al SAT per la Goteburga Konvencio kaj kunlaboras kun la laboristeduka organizo National Council of Labour Colle­ges (Nacia Konsilantaro de Laboristaj Kolegioj) koncerne korespondan esperanto-kurson.

La Dana Laborista Esperanto-Asocio (DLEA) fondiĝis en 1935. Ĝi konsistis tiam el 5 grupoj kun entute iom pli ol 100 membroj. Ĉar la asocio estis tro malgranda por mem eldoni gazeton, ĝi kun bonvola permeso de la sveda frator­ganizo publikigis kaj ankoraŭ nun publikigas siajn informojn en la sveda Laborista Esperantisto. Dum la milito, kiam kon­takto kun Svedio ne eblis, DLEA eldonis ciklostilitan DLEA-Bultenon.

DLEA havas nun (1948) proksimume 300 membrojn (8 di­versurbaj sekcioj kaj ĝeneralaj membroj en 23 lokoj). Ĝi disponas pri Ekspozicia Servo, kies materialo utilas al la propagando en diversaj urboj. Libro-Servo liveras litera­turon kaj havigas enspezojn al la asocio. Jam aperis kan­taro, propagandbroŝuro, leterpapero, ktp. Oni planas la el­donon de romano pri la dana rezista movado De rode Enge (Ruĝaj Kampoj).

DLEA subskribis la Goteborgan Konvencion, kaj kunlaboras koncerne ĝeneralan propagandon ktp, kun la Centra Dana Esperantista Ligo en la Dana Esperantista Komun-Komitato. La danaj esperantistoj laboristaj kaj neŭtralaj post la milito organizis ,,Holand-Helpon", kiu sendis pakaĵojn da nutraĵoj al nederlandaj samideanoj, kaj „Eŭropo-Helpon", kiu faris la samon por aliaj helpbezonaj landoj. [1]

La Laborista Esperanto-Asocio de Finlando, kvankam jam 25-jara, estas ankoraŭ relative malforta. Sendube la cirkon­stancoj ne estis favoraj en tiu lando, kaj la laboro do mal­facila. Ke tieaj kamaradoj post la suferoj de la mondmilito, tamen revivigis la movadon atestas pri ilia persisto.

FLEA havas proksimume 200 membrojn, eldonas ciklostil­itan Bultenon, subskribis la Goteborgan Konvencion kaj partoprenas en la LEA-Komitato.

En franclingva regiono ekzistas asocio de laboristaj espe­rantistoj kun la nomo SAT-Amikaro. Ĝi celas propagandi kaj instrui Esperanton en laboristaj medioj kaj varbi por SAT. Dum la milito SAT-Amikaro ne ĉesis agadi : ĉiujare ĝi eldonis kalendareton kun adresoj ; ĝi funkciigis skriban kurson, aranĝis promenadojn kaj renkontiĝojn en parkoj, arbaroj, teatroj, ktp. Krome okazis ĉiujare ĝenerala ren­kontiĝo en Nemours. Dum la tuta milito funkciis solidar­kaso, kiu en 1940-45 enspezis proksimume 28.000 frankojn kaj subtenis helpbezonajn kamaradojn per mono, libroj, vestaĵoj, nutraĵoj ktp.

La membronombro de SAT-Amikaro estis en 1947 pli ol 700 en Francio, Belgio kaj Nordafriko.

La organo SAT-Amikaro aperas ĉiumonate. Funkcias Libro­Servo, Propaganda Servo, Korespondaj Kursoj (elementa kaj perfektiga), Koresponda Servo kaj Loterio, kiu celas ko­lekti monon por sendi bonajn lernantojn senpage al SAT­-Kongresoj. Post la milito aperis jam tri reeldonoj de la ler­nolibro Cours Rationel et complet d’ Esperanto, (sume 6000 ekz.oj), 72-paĝa propagandbroŝuro Une Humanité - Une Langue kaj ilustrita murkalendaro.

Alia organizo en Francio estas la Labor-Esperantista Fede­racio, sekcio de la Franca Esperantista Unio. Ĝi havas 450 membrojn, enklusive sekcion en franclingva Belgio. Ĉi tiu Federacio eldonas dumonatan gazeton La Esperantista La­boristo, kun aparta rubriko por svisaj laboristaj esperan­tistoj, kaj ciklostilitan gazeton Laborista Voĉo por la ek­sterlando.

En Germanio, iam la fokuso de la laborista esperanta mova­do, post la milito jam baldaŭ estiĝis agema movado, Ek­zistas nun unueca organizo Germana Esperanto-Asocio, kun proksimume 6000 membroj, en kiu la laboristaj esperantistoj estas bone reprezentitaj kaj ludas gravan rolon.

Hermann Wagner publikigis 84-paĝan verkon Ni devas diri ĝin, en kiu li respondas al multaj demandoj de negermanaj kamaradoj kaj klarigas la starpunkton de la germanaj la­boristaj esperantistoj.

Ankaŭ en Italio ekzistas nun Laborista Esperanto Asocio, sed ĉar ĝi estas ankoraŭ juna, ne eblas raporti pri ĝia agado. Tamen ĝi jam kunlaboras kun SAT kaj partoprenas en la LEA-Komitato.

En Nederlando la Asocio de Laboristaj Esperantistoj „Fidu La Estontecon" (FLE) estas la plej granda kaj plej aktiva esperanta organizo. Krom tio ĝi okupas la unuan lokon en la tutmonda laborista esperanto movado. Ĝi havas proksi­mume 3000 membrojn kaj 6000 „amikojn" (simpatiantojn), Tri gazetojn ĝi eldonas : Laborista Esperantisto, monata, dulingva, propaganda kaj oficiala, Esperanto wint veld (Es­peranto progresas) trimonata, propaganda, kaj La Progresanto, monata, dulingva, studa.

FLE disponas pri jam ankaŭ la milito eldonita de ĝi dudeko da verkoj pri lingvo kaj movado (enklusive du lernolibroj), ampleksantaj kune 1900 paĝojn, pri 30-leciona, presita, pli ol 200-paĝa skriba kurso, pri ciklostilitaj kursoj por ekza­menoj A (lingva kapablo) kaj B (instrua kapablo) kaj por funkciuloj (estraranoj).

Literatura Komitato FLE, al kiu aliĝis ankaŭ kelkaj espe­rantistoj alilandaj, kontrolas manuskriptojn ankaŭ la pres­igo kaj fariĝis jam internacie konata.

Post la milito FLE eldonas jenajn verkojn : 64-paĝa propa­ganda broŝuro pri la esperanto-literaturo, lernolibro 140­paĝa (reeldono), novmetoda lernolibro 64-paĝa, du romanoj, kune 560-paĝaj, verko pri literaturo Esperanto 60-jara, 58­paĝa kaj Skizoj pri Nederlando, de Karl Capek, 96-paĝa.

Cetere FLE prizorgas ĉiumonatan radio-elsendon ĉe VARA (Asocio de Laboristaj Radio-Amatoroj), partoprenas en la Nederlanda Centra Komitato Esperantista kaj en la organi­zado de ekzamenoj, aranĝas prelegojn kun eksterlandaj paroladantoj kaj organzas ĉiujare kongreson, kiun parto­prenas ne nur delegitoj, sed ankaŭ centoj da membroj el la tuta lando.

Pri la situacio de Esperanto en Sovetio, kie la movado iam estis tre vigla kaj forta, oni nun scias ankoraŭ nenion. Laŭ­dire oni en 1937 likvidis la Sovetrespublikaran Esperantistan Union (SEU) kaj malpermesis publikan propagandon. Tre verŝajne esperanto-movado ne plu ekzistas tie.

La Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA) povis dum la milito plue funkcii tute malkaŝe. Ĝia organo Laborista Esperantisto aperis regule sed en iom pli modesta formo, SLEA havas 27 sekciojn kun pli ol 500 membroj, kaj krome preskaŭ 100 individuajn membrojn. 85 sindikatoj aliĝis kiel subtenantaj membroj, pagante 5 ĝis 100 kronojn jare. SLEA subskribis la Goteborgan Konvencion. Plue ĝi kunlaboras kun la neŭtrala Sveda Esperanto-Federacio (SEF) koncerne ekzamenojn, ĝeneralan propagandon, ktp. En 1948 la kon­gresoj de ambaŭ asocioj okazis samloke kaj samtempe.

Grava eldonaĵo de SLEA estas la verketo La Sveda Labo­rista Movado, de Tage Lindbom, tradukita de M. Johanson. Ĉi tiu libreto, preskaŭ centpaĝa kaj ilustrita, donas klaran bildon pri la stato, agado kaj ideologio de la Sveda labo­rista movado. La Sveda Sindikata Asocio liveris la tekston kaj finance subtenis la eldonadon.

Svedaj laboristaj esperantistoj en 1945 organizis kolekta­don de vestaĵoj ktp, por nederlandaj kamaradoj.

el Gvidlibro tra la Esperanto­-movado -
SUPLEMENTO 1936-1948, eld. SAT kaj FLE, 1948.


[1Poste en diversaj aliaj landoj esperantistoj sendis nutraĵojn ktp. al samideanoj en Aŭstrio, Germanio, k.a.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio