Mi ne scias, ĉu vi multon studis pri matematiko. Mi ne.
Tamen ?ajnas, ke iujn malfacila ?ojn en la organizado a ? en la propagando oni povas konsideri, kiel nur matematikajn problemojn. Ekzemple nia movado nuntempe stagnas kaj ĉiuj tion beda ?ras. Matematika afero : la membraro ne kreskas.
Cetere ni scias, ke tro ofte la anoj estas griz- a ? blank-haraj. Estas do probable - matematike probable - ke post dek jaroj la movado vere malbone fartos, se ni ne sukcesos anstata ?igi la malaperontajn blankajn kapojn per blond- a ? brun-haraj.
Kaj nun venas konsidero, kiu ne estas matematika, sed nur logika : SAT estas sennacieca peresperanta organizo. Tial ?i ne sole kapablas varbi novajn membrojn. Ĝi estas belega arbo sed - ?iaj branĉoj tiel alte ?vebas en aero, ke ?i ne plu havas radikojn en la tero por tiri sian sukon. Jen la problemo.
Kompreneble tiu strukturo ne malebligas la unuopajn SAT-anojn varbi novulojn po unuoj. Sed vi tuj vidas, ke mankas komuna organismo por efike kunlabori, por grandskale suĉi novan sukon. Matematike unuopuloj izole laborantaj ne povas atingi la samajn rezultojn kiel racie organizita laborantaro.
Tial oni inventis la Laboristajn Esperantajn Asociojn (LEAoj), kuj laboras la ? la lingvaj teritorioj kaj kontaktas kun la kruda realeco, kun la kruela mondo, neniel sennaciema, el kiu oni devas ĉerpi la novulojn. Ili havas kiel taskon eduki tiujn novulojn al "eksternacia sent- kaj pens-kapablo", ili estas "kvaza ? la rezervujoj de SAT". La LEA-oj estas tiu radikaro, kiu nutras la supre disflorontan arbon.
Kaj eĉ, tiuj LEA-oj disaj tra la tuta e ?ropa kontinento, kiuj devus dissemi ?i tra la tuta mondo, estas ligitaj en komuna organismo, kiu funkcias sub la ?ildo de SAT. Tio estas la LEA-Komitato. Tiel ke finfine, se SAT ne plibone fartas, pri tio kulpas tiuj LEA-oj, kiuj ne sufiĉe aktivas, kaj tiu LEA-Komitato, kiu konsideras sin mem superflua.
Mi scias, kion oni respondos al mi : la cirkonstancoj... estas malfavoraj... la televido... la a ?tomobilo... la komforto... A ?, se estus kiel en la jaroj tridek ! Tiam estis tiom da senlaboruloj. La homoj ne havis monon, kaj ili ne sciis kion fari, do ili lernis Esperanton. Tio estis la bona tempo.
Permesu. Mi ne kredas, ke ekonomia [1] de la kapitalismo estas necesa, por ke ni vivu. Ni ne estas pedikoj, kiuj prosperas en la malpureco. Ni estas kultur-organizo, kaj se ni ne estas pli multnombraj, pri tio kulpas NI.
Kompreneble ni ne povas esti amasmovado, kiu amaskunvenas sur stadionoj por amasbleki sloganojn. Ni eĉ scias, ke se i ?us tia, ni ne plu ekzistus kiel idealista kaj kultura movado, sed kiel nura ?afaro. Tamen pripensu : se ni estus nur po kelkaj miloj en ĉiuj landoj (kaj notu, ke matematike, tio ne estus granda elcento !), kiujn rezultojn ni povus atingi ! kiom da libroj ni povus eldoni (kaj disvendi !) ; ni povus dece pagi niajn oficistojn, eble akiri pli grandan sidejon, ktp. Kaj ĉu vi kredas, ke vere ne ekzistas tiu malgranda elcento de po kelkaj miloj en ĉiu lando ? Jes ja, ?i ekzistas. Sed ni ne scias ?in trovi.
Tial ni devas klopodi por pli moderna kaj pli efika organizado de niaj LEA-oj.
Åœajnas, ke kelkaj bonaj ideoj kaj planoj ?vebas nuntempe en la aero. K-do Führer dissendis respondilon kaj sekve de tio lanĉis planon, kiu interesis multajn. Anka ? K-do Ten Hagen parolas pri komuna agado de la LEA-oj. Mi mem havas planojn en mia tirkesto. Ĉie oni sentas la bezonon de pli efika organizi ?o. Kaj dume, por presi oklingvan flugfolion, tiu nia LEA-komitato pro la prokrastemo de kelkaj LEA-oj, bezonis... tri jarojn ! Se oni tiel simple komparas la celojn kun la efektiva rezulto, oni komprenos - matematike - kial SAT ne pli bone fartas.
Oni povus imagi iun Centran Sekretariaton konsistantan el labortaĉmento, kiu alcentrigus la informojn, inter ?an ?us la artikolojn kaj la propagandmaterialon, kunordigus la agitadon, agus rapide kaj efike, estus la viva kerno de la LEA-oj. Sed...
Sed kie trovi sindonemajn kaj fidindajn kamaradojn por la entrepreno ?
Ĉu ne eblus elekti en ĉiu LEA konstantajn respondeculojn, kiuj plenrajte rilatus kaj decidus kun la LEA-Komitato ? Kaj cetere, eĉ se estus tre aktiva Centra Sekretariato, kiu plenigadus pa ?ojn tage kaj nokte kaj telefonadus la tutan tagon, ĉu ?i estus efika, se ?in ne sekvus en ĉiu LEA aliaj fidindaj kaj respondecaj kamaradoj ?
Fine anta ? ol konstrui aerkastelojn pri nova organizado, ĉu ne eblus, ke ĉiu LEA, dum siaj landaj kongresoj, pensu pri tiu jara komitat-kunveno kaj planu ion por ?i ? - ke la delegitoj venu al tiu kunveno kun efektiva decidrajto ? - ke la respondeculoj dum la jaro jam rapide respondu al la informpetoj de la sekretariino ? - ke oni ne bezonu du, tri a ? kvar monatojn por traduki simplan tekston ? - ke, dum la jara komitat-kunveno de la LEA-oj la ĉefa zorgo ne estu, kiel eble plej rapide fini por ne maltrafi la honorvinon en la urbodomo, - eble eĉ, ke tuta tago estu dediĉita al tiu malofta sed tre grava kunveno.
En unu vorto, oni povus konsideri la LEA-aferojn serioze kaj rigardi la komitat-kunvenon ne kiel superfluan teda ?on. Tio estus, matematike, la unua pa ?o al restarigado de la movado.
Sed pri tio ni reparolos en Karlsruhe !
Lagrange,
Redaktoro de la Bulteno de "SAT-Amikaro"
La sekretariino de la LEA-Komitato konsideras ĉi-supran artikolon kiel diskutbazon en la Karlsruha kunveno kaj petas la LEA-ojn pristudi la problemojn kaj sendi plenrajtajn reprezentantojn al la Kongreso.
El Sennaciulo, julio 1965, p53
[1] tie mankas supozeble la vorto "krizo" - tajp.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.