Bioteknologio ne estas „mirakla armilo“ kontra ? subnutrado, sed servas al la profito de la konzernoj. Interparolado kun Vandana Shiva
La problemo de la malsato ne estas solvita mondvaste. Kie vi vidas la ka ?zojn ?
La malsato en la sudaj landoj pliigite trovi ?as ?uste en kamparanaj regionoj, do tie, kie homoj kultivas nutra ?ojn. Tio estas ja absurda. Kiel povas esti, ke kamparanoj, kiuj kultivas nutra ?ojn, suferas malsaton ? Ili venas en situacion, kiu ne permesas al ili reteni la proprajn nutra ?ojn por si kaj sia familio. La ka ?zoj trovi ?as en la dependeco de sema ?oj, de artefarita sterko kaj de pesticidoj, kiuj vendas la agrikultura industrio al ili por multe da mono. Tio kondukas ne nur al malsato, sed anka ? al la detruo de la naturo. Miloj de kamparanoj mortigas sin mem, ĉar la ?uldo ?ar ?o mortpremas ilin. Mi scias anka ? de kelkaj, kiuj vendis sian edzinon a ? infanojn, aliaj vendis renon.
Kelkaj diras, ke la gentekniko povu pribatali la malsaton.
Tio estas mal ?usta. Sur la oficiala monda nutrada pintkunveno de la Unui ?intaj Nacioj en Romo en la jaro 2002, la bioteknologio estis eĉ proklamata kiel mirakla armilo kontra ? la malsato. En vero ?i servas nur al la negoco de konzernoj kiel Monsanto kaj Nestlé.
Kial oni do ne bojkotas la genteknikon ?
La registaro de Usono kaj ankaua ? aliaj ignoras pli fruajn kontraktojn pri la pribatalado de la malsato. Ka ?zo estas personaj interplekti ?oj : Multaj registaraj membroj anta ?e estis okupataj ĉe konzernoj. Tio estas dan ?ero por la demokratio.
Kiuj argumentoj direkti ?as kontra ? la bioteknologio ?
Ĝi tute ne ofertas eĉ komenci ?an punkton pri la batalo kontra ? la malsato en la mondo. Oni ekzemple asertas, ke venu per tio al pli grandaj produkta ?oj en la agrikulturo. Sed tio estas simple mal ?usta. Genteknike ?an ?itaj kultivataj plantoj nenie en la mondo plibonigas la rikoltojn de la kamparanoj kaj pelas la etbienulojn en ekonomian dependecon de konzernoj. Greenpeace-studa ?o pri la agrikulturo en Argentino pruvas eĉ, ke la rikoltoprodukta ?oj malplii ?as per gentekniko. Samtempe kreskas la uzado de dan ?eraj pesticidoj kaj de multekostaj artefarita sterko.
Do, ĉio ĉi estas nur demando pri profito ?
Jes, beda ?rinde. La povraj landoj estas giganta vendomerkato por la produktoj de la agrokultura industrio. La konzernoj eldevigas el niaj kamparanoj licencajn kotizojn, monon por patentitaj sema ?oj, por artefarita sterko kaj pesticidoj. Samtempe la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso difinas la kondiĉojn por la eksterlanda komerco. La barata lo ?antaro pagas proksimume la duoblon da mono por la greno kiom la nordaj importistoj. Do malsatmortas miaj samlandanoj, ĉar oni rifuzas al ili la nutra ?ojn, kiujn ili mem produktas.
Kio devas okazi ?
La registaroj en nordo devus zorgi por tio, ke la konzernoj ne partoprenu je la produktado de nutra ?oj. Krome ni devas malhelpi, ke tiuj entreprenoj kultivas genteknikajn plantojn. Ili faras tion ofte eĉ sen le ?aj reguladoj kaj kreas per tio faktojn. Ni bezonas novan sistemon de persistemo. Kerndemandoj devas esti. Kiel oni plej bone uzu la teron ? Kio estas plej sana ? Kio estas justa ? Kiel ni uzu la diversecon de specioj plej bone ?
Precipa problemo estas la privatigo.
Jes. Prenu ekzemple la akvon. Kie la provizado de akvo estis privatigita fare de grandaj konzernoj, ?i fari ?is dekoble pli multekosta. Kaj tiuj hororige altaj sumoj ne lasas sin rekompenci per la dumpingaj prezoj diktataj de la Monda Banko. Aldoni ?as la fakto, ke la tuta maljusta sistemo estas eĉ subvenciata per publikaj rimedoj. Ni devas nepre batali por tio, ke tiu publika mono – do nia mono – fluas en la ekologian agrikulturon de la etbienuloj. Krome mi esperas, ke la e ?ropa lo ?antaro ribelos kontra ? la importo de genteknike ?an ?itaj nutra ?oj.
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
el la germana ĉiutaga gazeto „Junge Welt“
(Juna Mondo), 27.11.07
aperis en Sennaciulo 1/2 2008
Pri Vandana Shiva :
Vandana Shiva estas kvantumfizikisto, medioprotektanto, feministo kaj batalanto por civitanaj rajtoj. Anta ?nelonge la barata ulino ricevis la premion „Blue-Planet Award 2007“ de la berlina fonda ?o „ethecon“. Anta ?e ?i jam ricevis la alternativan nobelpremion kaj la premion „Global 500-Award“ de la Unui ?intaj Nacioj.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.